Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Floroj
Leciono A-4: Floroj Redakti |
Ĉiuj arboj produktas florojn. Esceptoj estas nur la koniferoj kaj la ginko, kiuj ne havas verajn florojn; tamen ankaŭ ili estigas organojn kun similaj funkcioj, ofte nomataj same (kvankam malprecize) floroj.
Pluraj arboj havas belegajn, grandajn kaj kolorplenajn florojn. Pluraj aliaj, male, havas florojn malgrandajn aŭ tute verdajn aŭ pro aliaj kialoj malfacile rekoneblajn.
-
Floroj de virginia magnolio (Magnolia virginiana)
-
Floroj de ussuriana pirarbo (Pyrus ussuriensis)
-
Floroj de orpluvo (Laburnum anagyroides)
-
Floroj de ĉina paŭlovnio (Paulownia tomentosa)
-
Aceroj (ĉi tie Acer japonicum, la japana acero) havas etaj floroj
-
Malinaj floraroj de turkia avelarbo (Corylus colurna)
-
Malinaj floraroj de ordinara frakseno (Fraxinus excelsior)
♦♦♦ NOTO. Vi povas trovi utilajn informojn ankaŭ en la vikipedia artikolo pri floroj.
Bazaj konoj pri floroj Redakti

La tipa floro enhavas brilkoloran rondon de petaloj (n.16), ĉirkaŭantaj la kernon de la floro (la pistilon, n.10, kaj la stamenojn, n.9). Kelkaj floroj povas enhavi nur pistilon (inaj floroj) aŭ nur stamenojn (malinaj floroj). Malofte povas esti pli ol unu pistilo. Ekster la petaloj estas ofte apartaj folioj nomataj sepaloj (n.17).
Kion oni observu PRI FLOROJ en arboj? 1) La ĝeneralan formon 2) La koloron 3) La grandon 4) La kuneston kun aliaj floroj en floraroj 5) Malkutimajn detalojn, se estas 6) La nombron de petaloj 7) La nombron de stamenoj 8) La ĉeeston kaj la nombron de sepaloj
( ... NEKOMPLETA ... )