Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Fruktoj
Leciono A-4: Fruktoj Redakti |
Ĉiuj arboj produktas fruktojn, ĉar la entenataj samoj estas necesaj por la estiĝo de novaj samspeciaj arboj. Fruktoj povas esti evidentaj aŭ tre malgrandaj, kolorplenaj aŭ senkoloraj, por homoj manĝeblaj aŭ tute ne manĝeblaj.
-
La pomoj, t.e. la fruktoj de pomarbo, estas grandaj, manĝeblaj kaj gravaj por homa ekonomio
-
La kastanoj, t.e. la fruktoj de kastanarbo, estas pli malgrandaj kaj havas kolorojn malpli evidentajn, tamen ankaŭ ili estas kutime uzataj por homa manĝado
-
La glanoj, t.e. la fruktoj de kverkoj, estas manĝeblaj sed ne bongustaj
-
La fruktoj de ileksoj estas malgrandaj kaj havas vivan ruĝan koloron; ili estas venenaj por homoj (sed ne por birdoj)
-
La fruktoj de aceroj estas verdaj aŭ brunaj, lignaj, ne manĝeblaj; ili ne allogas birdojn aŭ bestojn, ilia formo taŭgas por esti forportita de la vento
Kompreneble, dum folioj estas videblaj dum pluraj monatoj (dum la tuta jaro ĉe ĉiamverdaj arboj), fruktoj estas videblaj nur en la ĝusta sezono. Kiam ili ĉeestas, tamen, ili estas tre utilaj por la rekonado de arboj.
♦♦♦ NOTO. Vi povas trovi utilajn informojn ankaŭ en la vikipedia artikolo pri fruktoj.
Bazaj konoj pri fruktoj Redakti
ATENTIGO. Ne ĉio kio aspektas frukto estas, de scienca vidpunkto, vera frukto. Jen kelkaj ekzemploj.
-
La morusoj ne estas fruktoj, sed fruktaroj (kunigoj de etaj globaj fruktoj)
-
La pomo estas ŝajnfrukto, ĉar la karno ĉirkaŭ la samoj ne devenas de la ovario.
-
Kastanoj ja estas fruktoj, sed ili aspektas kiel samoj de la kastanŝelo (kiu ne estas frukto)
Ĉi tie tamen ni uzos la vorton "frukto" en la ordinara signifo, ne en la scienca.
(...)
( ... NEKOMPLETA ... )