Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Juniperoj

Subleciono B-2/5: Juniperoj redakti


Juniperoj redakti

La juniperoj (genro Juniperus), kun pli ol 50 specioj, estas tre gravaj en la familio Cipresacoj, kiu prenas nomon de la cipreso kaj entenas ankaŭ tujojn kaj aliaj arbojn.

Virginiaj juniperoj en Masaĉuseco (Usono)

Juniperoj estas plej ofte nur arbetoj aŭ arbustoj: ili ja havas lignan trunkon kaj lignajn branĉojn, sed estas malaltaj (eĉ pli malaltaj ol homoj) kaj pli larĝaj ekde la bazo ol kutimaj arboj. Estas tamen kelkaj specioj kiuj estas plenaj arboj, altaj ĝis 20m kaj malofte ĝis 40m.

Juniperoj vivas en ĉiuj kontinentoj de la norda duonglobo. Malmultaj specioj ŝatas tropikajn klimatojn. Juniperus procera kreskas en orienta Afriko, superas la Ekvatoron kaj atingas Mozambikon.

Kiel rekoni juniperojn redakti

Plej facile estas rekoni juniperoj per la kombino de du faktoroj:

  • folioj (pinglaj aŭ skvamaj)
  • fruktoj

Ni parolos unue pri la fruktoj, kiuj ne estas lignaj kiel la plimulto de la Pinofitoj.

Fruktoj redakti

Malmultaj pinofitoj havas nelignajn fruktojn.[1]

En juniperoj la konusoj estas pli-malpli rondaj, kiel en cipresoj, sed la platoj ne estas lignaj kaj tiel kreskante kuniĝas. La rezulto aspektas pli kiel bero ol kiel konuso. Juniperaj beroj estas malgrandaj, kutime ĉirkaŭ 1 cm.

Folioj redakti

Ne ĉiuj juniperaj folioj aspektas same: en pluraj specioj ili estas pinglaj, en la ceteraj skvamaj.

Kiam la folioj estas pingloj, ili estas mallongaj, en grupoj de tri el la sama punkto, kun unu aŭ du blankaj strioj.

Kiam la folioj estas skvamaj, ili estas tre mallongaj (malpli ol 4-5 mm). Normale en la junaj branĉoj estas ankaŭ pinglaj folioj (tre mallongaj).

La pinto kaj de la pinglaj kaj de la skvamaj folioj estas kutime pikanta.

Ĝenerala aspekto redakti

Plej ofte, juniperoj aspektas kiel arbustoj kun disstreĉitaj branĉoj aŭ kiel arbetoj, malplialtaj ol homo aŭ nur iomete pli altaj. Pluraj specioj de juniperoj povas kreski pli alte nur en favoraj kondiĉoj.

Ekzemple rigardu kelkaj fotojn de la ordinara junipero (J. communis):

Kvankam arbusta estas la plej ofta aspekto de juniperoj, ne forgesu ke pluraj specioj estas aŭ povas iĝi veraj arboj.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Krom juniperoj, estas menciindaj taksusoj.


→ al la sekvanta nova leciono