Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Pinacoj

Subĉapitro C-2/1: Pinofitoj - Pinacoj redakti


Superrigardo redakti

La familio Pinacoj (science: Pinaceae) estas tre disvastiĝinta en la tuta norda duonglobo, norde de la Tropiko de Kankro. Estas nur malmultaj specioj kreskantaj pli sude kaj nur unu (Pinus merkusii, la Merkus-pino) en la suda duonglobo (nur en Sumatro).

Laŭ la Katalogo de la Vivo[1] la familio entenas 11 genrojn kaj iom pli ol 200 specioj. Ĉi sube ni mencias nur la 8 genrojn nature vivantajn en la areo pritraktata de tiu ĉi libro; la ceteraj 3 (inter kiuj la falsa lariko, Pseudolarix) kreskas nur en suda Ĉinio.

Ĉiuj pinacoj havas pingloformajn foliojn kaj konusformajn lignajn fruktojn.

♣ Por pli da informoj vidu la artikolon en vikipedio pri Pinacoj.

ENHAVO:

  • Genroj kun membroj nature kreskantaj en ĉiuj kontinentoj de la norda duonglobo (Nordameriko, Azio, Eŭropo kaj Afriko):
  • Genroj kun membroj en la samaj kontinentoj krom Afriko:
  • Genroj kun membroj nur en Nordameriko kaj orienta Azio:
  • Genroj kun membroj nur en malvastaj regionoj:

(*) Pro la kvanto de specioj, estas aparta paĝo pri tiu ĉi genro.

Genroj sude de la areo pritraktata ĉi tie: Cathaya, Nothotsuga, Pseudolarix.

Abies - Abioj redakti

Vivareo de abioj en Nordameriko
... kaj en Eŭropo, Azio, Afriko
Ni jam pritraktis la genron Abies, t.e. la abioj, en subleciono de la sekcio B.

Abioj kreskas:

  • en Azio, de Siberio al Himalaio kaj de Turkio al Japanio, kvankam ili mankas en pluraj regionoj
  • en Norda kaj Centra Ameriko, de Alasko al Salvadoro (14°N), kvankam ankaŭ ĉi tie ili mankas en pluraj regionoj
  • en Eŭropo, sed nur en la centra kaj suda parto
  • en Nordafriko, nur en kelkaj lokoj.

La genro Abies enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn.

♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Abioj.

Pingloj redakti

Abioj havas ĉiamverdajn, unuopajn pinglojn, kun du blankaj strioj sube.

1) pingloj unuopaj kaj ne en fasketoj
2) pingloj ĉiamverdaj (ne falas vintre)
3) supra kaj suba flanko kun malsamaj koloroj: la suba flanko havas du blankajn striojn
4) bazo simila al kupo (suĉila)
5) pingloj ofte (ne en ĉiuj specioj) aranĝataj kvazaŭ kombilo aŭ almenaŭ plate

Fruktoj redakti

Konusoj de abioj ĉiam staras rekte, male de aliaj pingloarboj, kie konusoj pendas ĉiam (piceoj, pseŭdocugoj) aŭ almenaŭ kelkfoje (pinoj, cugoj). Aldone, ĉe abioj konusoj disfalas starante sur la branĉoj, liverante al la ventoj la flugilhavajn semojn. Se vi observas la grundon, malfacile vi trovos unu tutan konuson, sed vi ja trovos plurajn skvamojn kaj nudajn kernojn de konusoj.

Aspekto redakti

Kelkaj specioj redakti

Areo
(de oriento al okcidento)
Specio Komuna nomo Artikolo en
eo.wiki
Rimarkoj
Japanio Abies firma momi ... endemia en centra kaj suda Japanio
Abies homolepis abio de Nikko ... endemia en centra kaj suda Japanio
Abies mariesii ooŝirabiso Maries-abio endemia en norda Japanio
Ĉinio, Koreio, orienta Siberio Abies fargesii abio de Farges ... endemia en 5 provincoj de centra Ĉinio
Abies holophylla manĉura abio ... Manĉurio, Nordkoreio, orienta Siberio
Abies koreana korea abio korea abio endemia en Sudkoreio
Abies nephrolepis abio de Khingan ... Ĉinio (norda kaj nordorienta), Koreio, orienta Siberio
Rusio, Centra Azio,
Mongolio, Ĉinio
Abies sibirica siberia abio ... en Rusio oriente de Volgo;
en Ĉinio nur en Ŝjinĝjiango kaj Manĉurio
Eŭropo, Kaŭkazo, Turkio Abies alba blanka abio blanka abio nature nur en suda kaj centra Eŭropo
Abies cephalonica greka abio greka abio endemia en Grekio (nature)
Abies cilicica kilikia abio kilikia abio Suda Turkio, Libano
Abies nordmanniana kaŭkaza abio kaŭkaza abio endemia en Kaŭkazo kaj norda Turkio
Hispanio, Nordokcidenta Afriko Abies pinsapo pinsapo, hispana abio pinsapo suda Hispanio kaj norda Maroko
Algerio (Afriko) Abies numidica numidia abio numidia abio endemia en norda Algerio
Orienta Nordameriko Abies balsamea balzama abio balzama abio en Kanado kaj norda Usono, oriente de Rokmontaro
Okcidenta Nordameriko Abies amabilis gracia abio gracia abio montaroj apud Pacifiko
Abies concolor kolorada abio, unikolora abio ... suda Rokmontaro kaj pli okcidente
Abies grandis granda abio granda abio nordokcidenta Usono kaj apuda areo en Kanado
Abies lasiocarpa rokmontara abio rokmontara abio okcidenta Nordameriko, de Alasko ĝis Arizono

Pinus - Pinoj redakti

Tiu ĉi genro estas pritraktata en aparta paĝo, ĉi tie.

♣ Por pli da informoj vidu ankaŭ la vikipedian artikolon pri Pinoj.

Larix - Larikoj redakti

Vivareo de Larix laricina, unu el la specioj de larikoj vivantaj en Nordameriko
... kaj de Larix decidua, la eŭropa lariko
Ankaŭ la genron Larix, t.e. la larikoj, ni jam pritraktis en subleciono de la sekcio B.

Larikoj kreskas nature en malvarmaj kaj eĉ malvarmegaj areoj (sude sur altaj montoj, ekzemple sur Alpoi ĝis super 3000 m):

  • en Azio, de Siberio al Himalaio kaj al Japanio, kvankam ili mankas en pluraj regionoj
  • en Norda Ameriko, en Alasko, en Kanado kaj en kelkaj areoj de norda Usono
  • en Eŭropo, sed nur sur Alpoj kaj Karpatoj.

La plej suda loko kie vivas nature larikoj estas en Himalaio (27°N).

La genro Larix enhavas ĉirkaŭ 10 speciojn.

♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Larikoj.

Pingloj redakti

La pingloj de larikoj estas en faskoj, ĉiu entenanta 10-60 pinglojn (depende de la specioj). Sur junaj branĉoj tamen pingloj estas unuopaj.

Pingloj estas helverdaj, flaviĝas aŭtune kaj falas vintre.

1) pingloj en fasketoj, ĉiu kun almenaŭ 10 pingloj
2) pingloj unuopaj en junaj branĉetoj
3) pingloj flavaj aŭtune
4) pingloj falas vintre

Fruktoj redakti

Konusoj de larikoj estas malgrandaj kaj ofte staras sur la branĉoj. Ili falas sen disiĝi.

Aspekto redakti

Kelkaj specioj redakti

  • Japanio
    • Larix kaempferi (japana lariko)
  • Siberio, Mongolio, Norda Ĉinio, Koreio
    • Larix sibirica (siberia lariko)
    • Larix gmelinii (daŭra lariko)
  • Ĉinio
    • Larix potaninii (ĉina lariko) (*)
  • Eŭropo
    • Larix decidua (eŭropa lariko)
  • Nordameriko
    • Larix laricina (kanada lariko)
    • Larix occidentalis (okcidenta lariko)
    • Larix lyallii (monta lariko)

(*) Pluaj specioj de larikoj vivas en Ĉinio kaj apudaj landoj sude de 35°N

Picea - Piceoj redakti

Piceoj amas malvarmajn klimatojn, kaj kreskas:

  • en Azio, de Siberio al Turkio, Turkestano kaj Himalajo (la plej suda loko estas tamen en la taivanaj montoj);
  • en Eŭropo, de Sameio al centra Italio kaj norda Grekio;
  • en Ameriko, de Alasko al norda Meksiko, kiu estas la plej suda loko.

Kutime, en la plej sudaj landoj piceoj kreskas nur en la montoj.

La genro Piceo entenas ĉirkaŭ 35 specojn (depende de la fakuloj, kelkaj konsideras pli ol 50).

♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Piceoj.

Pingloj redakti

Abioj havas ĉiamverdajn, unuopajn pinglojn, kiu similas al la pingloj de abioj. Ĉi sube la malsamoj kun abioj estas substrekitaj.

1) pingloj unuopaj kaj ne en fasketoj
2) pingloj ĉiamverdaj (ne falas vintre)
3) supra kaj suba flanko ofte kun la sama koloro (kvankam en pluraj specoj estas blankaj strioj)
4) bazo simila al tre eta tigeto kaj ne al kupo
5) pingloj ofte (ne en ĉiuj specioj) aranĝataj kvazaŭ cilindra broso (kiel dentobroseto) kaj ne kvazaŭ kombilo

Fruktoj redakti

Konusoj de Piceoj estas longaj, kaj fine falas sur la grundon sen disiĝi. La floroj staras sur la branĉoj, do la konusoj komence ankaŭ staras, sed baldaŭ ili ĉesas stari kaj pendas de la branĉoj.

Aspekto redakti

Kelkaj specioj redakti

Areo
(de oriento al okcidento)
Specio Komuna nomo Artikolo en
eo.wiki
Rimarkoj
Japanio, Koreio, Saĥalino Picea alcoquiana ... endemia en Honŝuo
Picea glehnii piceo de Saĥalino ... endemia en norda Japanio kaj Saĥalino
Picea jezoensis piceo de Jezo (Hokkaido) ... Japanio, Saĥalino, Koreio, Orienta Siberio, Nordorienta Ĉinio
Picea koraiensis korea piceo ... Koreio, Nordorienta Ĉinio
Picea koyamae ... endemia en Honŝuo, malofta
Picea maximoviczii ... endemia en Honŝuo, malofta
Picea torano (= P. polita)' tigrovosta piceo ... endemia en Japanio, krom Hokkaido
Ĉinio, Siberio, Centra Azio Picea asperata ... okcidenta Ĉinio
Picea crassifolia ... Ĉinio
Picea neovetchii ... Ĉinio (Gansuo, Ŝanŝio, Henano ktp)
Picea obovata siberia piceo siberia piceo Ĉinio, Siberio, Mongolio, Kazakio, Eŭropa Rusio, Skandinavio
Picea purpurea ... Ĉinio (Gansuo, Ĉinghajo ktp)
Picea schrenkiana ... Okcidenta Ĉinio, Centra Azio
Picea wilsonii ... Ĉinio (Gansuo, Hebejo, Ĉinghajo, Interna Mongolio ktp)
Eŭropo, Turkio, Kaŭkazo Picea abies ordinara piceo, eŭropa piceo ordinara piceo centra kaj norda Eŭropo
Picea omorika ... Serbio
Picea orientalis kaŭkaza piceo ... Nordorienta Turkio kaj Kaŭkazo
Nordameriko Picea breweriana ... endemia en Kalifornio kaj Oregono
Picea engelmannii ... okcidenta Nordameriko
Picea glauca blanka piceo, kanada piceo ... Alasko, Kanado, norda Usono
Picea mariana nigra piceo ... Alasko, Kanado, norda Usono
Picea pungens ... okcidenta Usono
Picea rubens ... orienta Kanado, nordorienta Usono
Picea sitchensis Sitka-piceo Sitka-piceo Okcidenta Nordameriko

Pseudotsuga - Falsaj cugoj redakti

(*** FAROTA ***)

♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Falsaj cugoj.

Tsuga - Cugoj redakti

(*** NEKOMPLETA ***)

♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Larikoj.

Cedrus - Cedroj redakti

Cedroj kreskas nature nur en Azio (en Himalaio kaj apud la Mediteraneo, ne en Ĉinio aŭ en Siberio) kaj en Nordafriko. Ili estas ofte uzataj kiel ornamaj arboj en taŭgaj klimatoj.

Cedroj havas fasketojn de pingloj similaj al larikoj, kvankam kutime pli malhelaj aŭ pli bluaj. La junaj branĉoj havas tamen unuopajn pinglojn.

La konusoj estas grandaj, rondaj, staras sur la branĉoj kaj disfaliĝas kiel la konusoj de abioj.

La genro Cedrus entenas nur 3 speciojn:

  • C. libani, la lebanona cedro, kreskanta nature en Lebanono, Sirio, Turkio kaj Kipro;
  • C. deodara, la himalaja cedro, kreskanta nature en okcidenta Himalajo, ĝis Afganio;
  • C. atlantica, la atlasa cedro, kreskanta nature en la montoj de norda Algerio kaj Maroko.
♣ Por pli da informoj vidu la vikipedian artikolon pri Cedroj.

Keteleeria - Juŝanoj redakti

Keteleeria davidiana

La genro Keteleeria kreskas en Ĉinio, kie ĝi estas nomata jou ŝan (yóu shān), esperantigebla kiel "juŝano".[2]

En la limoj de la areo pritraktata de tiu ĉi libro troveblas nur la specio K.davidiana. Aliaj specioj kreskas en suda Ĉinio kaj apudaj areoj (de Laoso al Tajvano).

Plenkreskaj juŝanoj estas arboj altaj ĝis 40-50m, ĉiamverdaj.

Pingloj estas unuopaj, maldensaj, preskaŭ samkoloraj supre kaj sube.

Konusoj staras sur la branĉoj simile al abioj kaj cedroj.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Catalogue of Life: 2019 Annual Checklist. Alirita 2019-05-01.
  2. 2,0 2,1 Ni atentigas ke la vorto juŝano, el la ĉina nomo de tiu ĉi arbo, yu shan, estas nur propono. Alia ebla esperanta nomo estas ketelerio, el la scienca nomo.