Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Metodo pri gravaj arboj

Leciono B-1: Metodo (pri kvardek gravaj arboj) redakti


Ni elektis kvardek gravajn "arbojn" kiuj estas oftaj en pluraj regionoj de la mondo.

Per la vorto "arbo" ni celas en tiu ĉi ĉapitro la genron kaj ne la specion. Tiel la lernanto komencos rekoni la genrojn, kaj nur poste li eklernos rekoni la speciojn.

Kaj ni elektis genrojn kiuj ne nur estas gravaj sed kreskas en la tri kontinentoj pritraktataj en la libro: Nordameriko, Eŭropo kaj Azio – aŭ almenaŭ en du el ili.

Plej ofte, la specioj estas malsamaj en malsamaj kontinentoj, kaj, kvankam la atento estas pri la genro, ni montros plurajn bildojn de diversaj specioj, tiel ke la lernanto ekalkutimiĝu kaj al la similecoj kaj al la malsimilecoj.

La lernanto memoru tamen ke ĉi tie ne temas pri ĉiuj specioj de arboj, kaj eĉ ne pri ĉiuj gravaj specioj. Gravaj specioj estas priskribataj en ĉapitro C. Ĉiuj specioj - kompreneble! - abunde preterpasas la limojn de tiu ĉi libro.

Pluan atentigon postulas la neceso praktiki. Teorio donas la bazojn, sed ni povas kompletigi ĝin nur rigardante verajn arbojn en la mondo ĉirkaŭanta nin. La folioj, la floroj, la trunkoj ne estas perfekte tiaj kiaj ili aspektas en la bildoj. Kaj estas aliaj arboj kiu trompe aspektas similaj sed estas tute malsamaj.


Praktiki ne estas ĉiam facile, kvankam ofte agrable. Se tamen la lernanto trafas malfacilaĵojn, ne malkuraĝigu! Necesas tempo por akiri la ĝustan kapablon, sed nia menso laboras ankaŭ nekonscie per la daŭra refaro de observoj similaj sed ne tute egalaj.

Kaj foti helpas. Se vi emas foti, ni kore konsilas foti kaj la ĝeneralajn profilojn de arboj kaj la detalojn (foliojn, florojn, radikojn, trunkon, branĉojn, fruktojn ktp).


→ al la sekvanta leciono