Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Kvin gravaj koniferoj/Tujoj

Subleciono B-2/4: Tujoj

redakti


La tujoj (genroj Thuja, Platycladus kaj Thujopsis) apartenas al la familio Cipresaceoj, male de pinoj, abioj kaj larikoj, kiuj apartenas al la familio Pinacoj. Tiuj du familioj estas la plej gravaj en Pinofitoj; pritraktante tujojn ni vidos kelkajn gravajn diferencojn inter la du.

Juna orienta tujo


Skvamaj folioj de cipresacoj

Nature tujoj kreskas nur en Nordameriko kaj en Azio. Ili mankas nature en Eŭropo, sed tie ili estas ofte plantataj en parkoj kaj ĝardenoj.

Folioj

redakti

Apartigi tujojn de pinacoj (kiel la pinoj, la abioj, la larikoj kiujn ni antaŭe priskribis) estas facile. Sufiĉas rigardi la foliojn, kiuj estas skvamaj kaj ne pinglaj.

Apartigi tamen ilin de la ceteraj cipresacoj estas pli malfacile. Folioj ne sufiĉas, ĉar la plimulto havas skvamajn foliojn.

Konusoj

redakti

La fruktoj de tujoj estas malgrandaj konusoj (kutime malpli ol 2cm), kiuj komence estas verdaj kaj senfendaj kaj bezonas preskaŭ la tutan jaron por maturiĝi; fine ili iĝas brunaj kaj la lignaj platoj malfermiĝas, ellasante 2-6 semojn (laŭ la specio), kun mallarĝaj flugiloj aŭ tute sen flugiloj (denove, laŭ la specio).

Pro la longa tempo necesa por maturigo, konusoj preskaŭ ĉiam ĉeestas sur branĉoj, kaj ebligas disigi tujojn de aliaj cipresacoj kun skvamaj folioj.

TUJOJ:

ALIAJ CIPRESACOJ:

Kuriozaĵoj

redakti

La orienta tujo estis iam nomita en Eŭropo, kie ĝi ne kreskas nature, arbor vitae (latine, "arbo de la vivo"); tiu nomo ankoraŭ estas uzata en la angla por ĉiuj tujoj. La kialo verŝajne estas ke tiu arbo estis ofte kulturata apud budhanaj temploj, kaj tie ĝi povis atingi jarcentojn kaj eĉ pli ol mil jaroj. Aldone, oni supozis ke la rezino kaj la folioj havas kuracajn ecojn.[1]

Notoj kaj fontoj

redakti
  1. (angle) The New International Encyclopaedia, ed. 1905, Arbor vitae


→ al la sekvanta subleciono