Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Fraksenoj

Subleciono B-5/1: Fraksenoj redakti


Fraksenoj redakti

La genro Fraxinus, t.e. la fraksenoj, entenas arbojn oftajn en multaj mezvarmaj arbaroj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ili atingas ankaŭ varmajn klimatojn en Centrameriko (Fraxinus uhdei) kaj en Sudorienta Azio (ĝis sude de Ekvatoro en Javo: Fraxinus griffithii).

La blanka frakseno estas tre grava en la nordamerikaj arbaroj

Pluraj specioj estas ankaŭ ŝatataj kiel ornamaj plantoj; kelkaj estas invadaj specioj en la suda duonglobo.


Kiel rekoni fraksenojn redakti

La folioj estas tre utilaj por rekoni fraksenojn, kvankam kelkfoje ne sufiĉaj.

Folioj redakti

La plimulto de la specioj de fraksenoj havas kunmetitajn, kontraŭajn foliojn kun pintaj folietoj. La tuta folio longas kutime almenaŭ 20cm, en kelkaj specioj eĉ ĝis 40cm aŭ pli.

La nombro de folietoj estas ĉiam nepara (neparaj kunmetitaj folioj), do ĉiam estas folieto je la fino de la kunmetita folio. La nombro mem povas helpi rekoni fraksenojn (kutime ili havas almenaŭ sep folietoj), kaj disigi ilin de aliaj arboj.

La randoj de la folietoj havas kutime dentetoj. La folioj estas kutime maldikaj, molaj, senharaj.

Ni montras ĉi sube la foliojn de kelkaj fraksenoj. En la posta sekcio ni komparos ilin kun la kunmetitaj folioj de aliaj genroj.

FRAKSENOJ

Komparoj de folioj redakti

KUN SIMPLAJ FOLIOJ (nekunmetitaj)
Tiu ĉi estas ofta eraro. Se oni ne observas atente, eblas konfuzi simplajn foliojn kun kunmetitaj. (...)

KUN MALKONTRAŬAJ KUNMETITAJ FOLIOJ

KUN DUOBLE KUNMETITAJ FOLIOJ

KUN PARE KUNMETITAJ FOLIOJ
Ne estas multaj arboj kun pare kunmetitaj folioj. Oni rekonas ilin facile, ĉar je la fino de la kunmetita folio ne estas unuopa folieto (videblas nur paroj).

ALIAJ (la plej malfacilaj!)
Disigi fraksenoj de aliaj arboj havantaj nepare kunmetitajn foliojn, kontraŭajn, ofte estas malfacile se oni baziĝas nur sur la folioj. Helpas - sed nur parte - la nombro de folietoj, ilia formo, ktp. Oportunas, kiam eblas, rigardi la fruktojn aŭ la florojn (vidu sube). Bonŝance, tiuj konfuzantaj specioj ne estas multaj.

Fruktoj redakti

Fruktoj multe helpas rekoni fraksenojn, en la taŭga sezono.

Burĝonoj de Fraxinus excelsior

Burĝonoj redakti

Fraksenoj havas foliojn burĝonojn tre tipajn, kiu helpas rekoni ilin dum vintro aŭ printempo, antaŭ la apero de folioj.

Tiuj burĝonoj estas regule kontraŭaj, ĉar ili estigos la kontraŭajn foliojn de fraksenoj. Nur ĉe la fino de ĉiu branĉo ili aspektas pli malklare, ĉar estas ankaŭ la burĝono kiu daŭrigos la branĉon.

Notoj kaj fontoj redakti


→ al la sekvanta subleciono