Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Juglandoj

Subleciono B-5/2: Juglandarboj redakti


Juglandarboj redakti

La genro Juglans, t.e. la juglandarboj (aŭ juglandujoj), entenas arbojn oftajn en multaj mezvarmaj arbaroj de Orienta Azio kaj Nordameriko, troveblajn tamen ankaŭ aliloke. Juglans regia estas aldone kulturata pro siaj fruktoj.

Juglans regia
RIMARKO. La esperanta vorto juglando celas kaj la arbon kaj la frukton.[1] Ĉi tie ni preferas uzi ĉiam la pli precizan vorton junglandarbo, celantan nur la arbon. Tamen, la leganto memoru ke juglando estas uzata ankaŭ pri la arbo.

Pluraj specioj estas ankaŭ ŝatataj kiel ornamaj plantoj.

Aliaj genroj de la sama familio, precipe Carya, t.e. la hikorioj, havas similajn foliojn kaj similan aspekton, la frukto tamen estas malsama.

Kiel rekoni juglandarbojn redakti

Folioj redakti

Kiel fraksenoj, juglandarboj havas kunmetitajn foliojn, sed ili estas alternaj kaj ne kontraŭaj.

ATENTU! Denove ni atentigas la leganton, ne konfuzi la foliojn (kunmetitajn) kun la folietoj (eroj de la folioj). La folietoj estas kontraŭaj sur la centra nervuro, la kunmetitaj folioj estas malkontraŭaj sur la branĉo.

La nombro de folietoj estas nepara (neparaj kunmetitaj folioj), do estas folieto je la fino de la kunmetita folio. La preciza nombro povas helpi disigi similajn specojn de juglandarboj.

Fruktoj redakti

Fruktoj multe helpas rekoni juglandarbojn, en la taŭga sezono.

Juglandoj sur la arbo estas tamen pli kompletaj ol tiuj alvenantaj sur niajn tablojn. Homoj manĝas nur la juglandan kernon, sed la frukto entenas ankaŭ ŝelon kaj iom da karno. La ŝelo, simile al la plimulto de la fruktoj, komence estas verda, sed poste malheliĝas; ofte ĝi iĝas violkolora kaj rompiĝas, montrante la kernon; fine la frukto falas sur la grundon.

Floroj redakti

Juglandarboj havas apartajn inajn kaj malinajn florojn. Malinaj floroj estigas longajn florarojn.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Laŭ PIV 2020.
    Reta-vortaro male montras pri juglando nur la signifon de "kerno de la frukto".

→ al la sekvanta subleciono