Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun manformaj folioj/Liriodendroj

Subleciono B-3/3: Liriodendroj redakti


Liriodendroj redakti

La genro Liriodendron, t.e. la liriodendrojtuliparboj, estas, eĉ pli ol la genro de la platanoj, malgrava, meze de la multegaj genroj de arboj con floroj. Ĝi enhavas nur 2 speciojn, kreskantajn en orienta Nordameriko kaj en Ĉinio. En aliaj landoj liriodendroj videblas nur - kaj ne ofte - kiel ornamaj arboj.

Folioj kaj floroj de tuliparbo

Ĝi taŭgas tamen por prezenti la malmultajn arbojn havantajn foliojn similajn al la manformaj sed ne precize manformajn.

Kiel rekoni liriodendrojn redakti

Folioj redakti

La folioj de tuliparbo estas nekutimaj. Ili havas nur kvar pintojn.

Floroj redakti

Malmultaj arboj havas florojn tiel grandajn kaj evidentajn kiel la liriodendroj, kiuj nehazarde estas nomataj ankaŭ tuliparboj - arboj kun floroj kiel tulipoj.

Arboj kiel liriodendroj estas taksataj primitivaj arboj. Ili havas grandajn florojn, kun egalaj petaloj, multaj stamenoj kaj kunmetitaj pistiloj.

Komparu kun la sekvantaj floroj (kaj eble relegu la lecionon pri arbaj floroj):

Fruktoj redakti

Matura frukto de amerika liriodendro

Ankaŭ la fruktoj, kiam ili ĉeestas, multe helpas la rekonon.

La fruktoj de liriodendroj estas sekaj, malmolaj, kaj evidente kunmetitaj de pluraj eroj.








Notoj kaj fontoj redakti


→ al la sekvanta subleciono