Enkonduko pri xymatrix/Kiel ŝargi?

En Latex redakti

Se vi uzas modernan TeX-sistemon kiel la sistemon MikTeX por Vindozo, Xy-pic estas jam instalita sur via komputilo. Vi bezonas nur ŝargi ĝin en via dokumento, tiel :

\usepackage[all]{xy}

Por poste enmeti diagramon en vian dokumenton, tajpu, sur la dezirata loko :

\xymatrix{
...
}

Ekzemplo de tuta dokumento :

\documentclass{article}
\usepackage[all]{xy}
\begin{document}
\subsection*{Mia unua diagramo :}
\xymatrix{
A \ar[r]^1&B \ar[d]^2\\
D \ar[u]^4&C \ar[l]^3
}
\end{document}

Kaj la rezulto sur via paĝo estos :

 

En pura TeX redakti

Se vi deziras verki puran TeX-dokumenton (plain TeX), vi devas nur aldoni tiujn du liniojn al via dokumento :

\input xy
\xyoption{all}

Poste la entajpo de diagramo per xymatrix okazas kiel ĉi supre en Latex. Jen ekzemplo de tuta dokumento :

\input xy
\xyoption{all}
Mia unua diagramo :
\xymatrix{
A \ar[r]^1&B \ar[d]^2\\
D \ar[u]^4&C \ar[l]^3
}
\bye

La rezulto estas preskaŭ kiel ĉi supre.

En ConTeXt redakti

En ConTeXt, vi voku la pakaĵon xy ekzakte kiel en pura TeX.