Fundamentoj de lineara algebro/p. 03

AntaŭparoloRedakti

“Inter la esperantistoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj”, konstatis la Enciklopedio de Esperanto jam en 1934. Multaj Esperanto-pioniroj estis matematikistoj, kaj same hodiaŭ, kiam junaj esperantistoj konatiĝas, ili ofte konstatas, ke mirige multaj el ili studas, studis aŭ intencas studi matematikon.

Tamen la matematika publikigado en Esperanto neniam vere viglis. La Katalogo 1994 de la Libroservo de UEA ofertas nur 10 tiajn titolojn, kaj sur la bretoj de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen sufiĉas 30-centimetra spaco por la kolektitaj matematikaj verkoj. Preskaŭ tute mankas en nia lingvo modernaj enkondukoj en la plej gravajn matematikajn branĉojn. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar jam de almenaŭ du jardekoj Esperanto-aktivuloj precipe el Irano, Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj forte pledas por pli abunda scienca publikigado en Esperanto. Ankoraŭ nun mi memoras la vortojn de Saeed Farani el Pakistano, kiu prelegis en la Internacia Junulara Kongreso de la jubilea jaro 1987 en Krakovo pri “Esperanto kaj la tria mondo”. “Se vi eŭropaj esperantistoj volas helpi al ni”, emfazis Farani, “tiam ne verku aŭ traduku beletron, sed sciencajn publikaĵojn. Eĉ se vi tradukas nur kelkajn paĝojn el matematika faklibro, tio utilas al ni pli ol tuta romano...”

Malfrue, nur 8 jarojn poste, mi akceptis lian instigon, verkante tiun ĉi modestan broŝuron, kiu entenas proksimume tion, kion germanaj studentoj pri matematiko aŭ fiziko lernas en la unuaj ses semajnoj de sia studado en la lekciaro lineara algebro. Mi esperas, ke en la ne tro malproksima estonteco mi trovos tempon por pliampleksigi ĝin kaj por verki similan broŝureton pri la alia grava matematika branĉo, pri kiu studentoj okupiĝas ekde sia unua semestro, la analitiko. Mi ĝojus, se tiu ĉi broŝuro vere estus uzata ankaŭ en la tria mondo. Estas permesite multobligi ĝin en papera aŭ elektronika formo por nekomercaj celoj.

Kiel celgrupon mi imagas unuavice gejunulojn ĉie en la mondo, kiuj ĵus komencis aŭ baldaŭ komencos studi matematikon aŭ parencan fakon. Enketo de Germana Esperanto-Asocio montris, ke almenaŭ en mia lando homoj eklernas Esperanton precipe en aĝo de 18 ĝis 22 jaroj. Ne malmultaj el ili proksimume samtempe konatiĝas kun la universitatnivela matematiko. Al ili tiu ĉi broŝuro ebligas profundigi siajn sciojn pri Esperanto kaj pri matematiko samtempe.

Fine mi rimarkigu, ke mi verkis tiun ĉi broŝuron ne laste pro tio, ke tio estis plezuro por mi. Esperanto same kiel la matematiko ĉiam ravis kaj plu ravas min pro sia klareco kaj logikeco. Estas agrable vidi ilin kune. Por mi la publikigado en Esperanto krome donas ion, kion hodiaŭ la publikigado de matematika verko en nacia lingvo ne ĉiam povas doni - la senton fari ion utilan al la homaro.

Ulrich Matthias

<<   3   >>