Kataluna/Determiniloj

La determiniloj similegas al adjektivoj, sed ili montras klarajn ecojn pri la akompananta substantivo. Ili sciigas determinecon, lokon, posedanton, kvantecon, ktp.

Por krei noman frazon (sintagma nominal), substantivo bezonas almenaŭ akompanantan determinilon. Katalune oni ne povas uzi sole nomon; se oni intencas plej malmulte klarigi pri la nomo, ekzistas eĉ determiniloj, por sciigi la plej malmulton.

Ĝenerale la determinilo estas la unua vorto de la noma frazo. Ĝenerale, oni povas uzi nur unu determinilon por ĉiu noma frazo.

Artikolo determina redakti

Artikolo estas la plej simpla determinilo, kiuj sciigas nur pri la determineco de la substantivoj. Ĝi devas harmonie havi la morfologian formon postulatan de la substantivo, laŭ nombreco kaj ineco.

La artikolo egalas al esperanta artikolo la.

La senco de la determineco montras ke la parolanto parolas pri konkreta objekto, pri kiu la aŭskultanto jam scias aŭ scios.

Determinaj artikoloj
Masculí Femení
Singular El La
Plural Els Les

Je kelkaj kazoj, oni devas mallongigi la artikolon per l' (apostrofo = apòstrof). Tio okazas se la sekvanta vorto (ĝenerale substantivo):

  • Komenciĝas per a, e, o, ha, he, aŭ ho.
  • Komenciĝas per i, u, hihu nepre akcentitaj (la unua silabo estas la forta).

Ekzemple, jen kelkaj ĝustaj nomaj frazoj: el cotxe (la aŭto), una bicicleta (biciklo), unes sabates (ŝuoj), els remordiments (la rimorsoj), l'ossa (la ursino), l'Índia (Hindio), la història (la historio), la universitat (la universitato).

Post kelkaj prepozicioj, la artikolo kuniĝas kun ili por krei novajn vortojn. Tio nomiĝas article contracte (artikolo kuntirita).

Article contracte
Konstruaĵo Skribendas
a + el al
a + els als
de + el del
de + els dels
per + el pel
per + els pels
Ekzemploj pri determinaj artikoloj
Katalune Esperante
El gos del meu veí és blanc. La hundo de mia najbaro estas blanka.
Has vist la nova pel·lícula del cinema? Ĉu vi vidis la novan filmon de la kinejo?
Les patates són molt cares La terpomoj estas tre multekostaj

Artikolo nedetermina redakti

Ili donas la malan informon al la determinita artikolo pri la venonta substantivo. Ĝi klarigas ke oni ne parolas pri konata afero, sed pri iu ajn afero, tiel nomita. En esperanto, por tion klarigi, oni simple nenion skribas antaŭ la substantivo.

Nedeterminaj artikoloj
Masculí Femení
Singular Un Una
Plural Uns Unes
Ekzemploj pri nedeterminaj artikoloj
Katalune Esperante
Avui he vist una casa vermella. Hodiaŭ mi vidis ruĝan domon.
M'he comprat unes sabates. Mi aĉetis por mi ŝuojn.

Artikolo persona redakti

Antaŭ nomoj de homoj, oni uzas artikolojn tre similajn al la determinaj. Tamen, oni ne uzas ilin se ni parolas pri fama homo.

Personaj artikoloj
Masculí Femení
Singular En (nordkatalune) aŭ El (alie) La
Plural Els Les
Ekzemploj pri personaj artikoloj
Katalune Esperante
En Pere m'ha donat les claus Petro donis al mi la ŝlosilojn
Que has vist la Maria al matí? Ĉu vi vidis Marion matene?
Dalí és un pintor excel·lent Dalio estas bonega pentristo

Demonstrativaj redakti

La demonstrativaj artikoloj klarigas pri prokismeco (laŭ tempo kaj spaco) al la parolantoj:

Demonstrativoj proksimaj
Masculí Femení
Singular aquest aquesta
Plural aquests aquestes
Demonstrativoj malproksimaj
Masculí Femení
Singular aquell aquella
Plural aquells aquelles

Oni ne prononcas la unuan s de aquest, se la venonta vorto komenciĝas per konsonanto. Norde oni ne prononcas la unuan s de aquests, kaj sude oni diras aquestos.

Posesivaj redakti

Numeralaj redakti

Kvantaj redakti

Nedifinitaj redakti