AअԱႠあ Tiu ĉi vikilibro temas pri lingva kurso.

Lingvaj manlibroj
Romana lingvaro

Kataluna estas lingvo parolata en la t.n. Katalunaj Landoj. Ili enhavas nordorienton de iberio, la balearaj insuloj, kaj en regiono de la insulo Sardio. Do, estas katalunparolantoj en nuntempa nordorienta kaj insula Hispanio, suda Francio, Andoro kaj insula Italio.

La kataluna lingvo estas latinida, kaj ĝi similas al ties plej proksimaj parencoj: franca, hispana, itala kaj, ĉefe, okcitana. La baza frazostrukturo estas la plej tipa en Eŭropo: Subjekto + Verbo + Predikato. Do, ĝi similas ankaŭ al Esperanto sintakse.

La morfologio estas tia, ke nur la finaĵoj de la vortoj ŝanĝiĝas. Ili ŝanĝiĝas por atentigi nur pri du ecoj: nombro kaj genro. Estas du nombraj formoj: plurala kaj singulara. Ekzistas ankaŭ nur du genroj: vira kaj ina.

La verbaj paradigmoj estas kompleksaj, ĉar morfologio de la verbo utilas por precipe sciigi temposituacion, perfektecon kaj kondiĉecon (subjunktivo), kaj rilatas al subjekto laŭ ties genro kaj nombro.

En la kataluna lingvo estas ankaŭ kompleksa pronoma sistemo. Estas pronomoj laŭ genro, nombro, kaj frazofunkcio. Kaj tiuj pronomoj tute ŝanĝiĝas laŭ tiuj ecoj.


Eksteraj ligiloj

Anglaj:

Vortaroj esperanto-català:

Esperanto kaj kataluna: