Malfermi la ĉefan menuon

SintaksoRedakti

Same kiel esperante, oni esprimas sin per frazoj. La frazoj estas kreita per vortoj. Estas diversaj specoj de vortoj, kaj ili tre similas al la esperanta.

Ekvivalentaj vortospecoj
Katalune Esperante
Paraula Vorto
Substantiu Substantivo (-o finaĵo)
Nom Nomo (-o finaĵo, alivorte)
Adjectiu Adjektivo (-a finaĵo)
Determinant Determinilo: Kelkakaze tabelvortoj, artikolo
Article Artikolo
Pronom Pronomoj: Personaj pronomoj, kelkkaze tabelvortoj
Adverbi Adverbo (-e finaĵo)
Verb Verbo
Preposició Prepozicio
Conjunció Konjunkcio

Ĉiu simpla frazo havas du gravajn partojn: subjekton kaj predikaton. Subjekto estas kreita per noma frazo (sintagma nominal), kaj predikato estas kreita per verba frazo (sintagma verbal).

La bazo de noma frazo estas substantiva: substantivo aŭ pronomo. Tiu bazo povas esti pliklarigita per adjektivoj, kaj determiniloj (ĝenerale, eĉ nepre bezonas almenaŭ unu determinilon). La adjektivoj povas esti pliklarigitaj per adverboj. Ankaŭ prepozicio de utilas por aldoni klarigon al tiu subjekto (rilatigas ĝin kun alia noma frazo).

La bazo de la verba frazo estas la verbo. Tiu bazo povas esti pliklarigita per adverboj, kaj verbaj objektoj (Complements del verb). Ĉiu frazo postulas subjekton, kaj kelkaj verboj (transitivaj) postulas rektan objekton. La rekta objekto estas la nura objekto, kiu enkondukiĝas sen prepozicio. La aliaj objektoj (komplementoj, complements) enkondukiĝas per adekvata prepozicio.

Ekzistas nur listoj de pronomoj, determiniloj, prepozicioj kaj konjunkcioj. Krome, substantivoj, adjektivoj, kaj adverboj havas neniun specifan morfologian formon. Oni ĝenerale ne povas scii per morfologio ĉu vorto estas substantivo, adjektivo aŭ adverbo. Verboj havas tipajn morfologiajn finaĵojn.