Indikativo redakti

Indikativo utilas por paroli simple pri faktoj, pri aferoj, kiuj okazis, okazas aŭ okazos. Estas pluraj formoj, por klarigi pri la tempa ordo, laŭ kiu ili okazis/-as/-os.

Present - prezenco
Ĝi priskribas nuntempan aŭ agon, aŭ daŭre kutiman agon.
Pretèrit indefinit - preterita perfekto
Ĝi priskribas pasintan agon, kiu komenciĝis kaj finiĝis en difinita kvanto de tempo. En normala konversacio (sen kunteksto), oni subkomprenas finiĝo hodiaŭ.
Pretèrit imperfet - preterita imperfekto
Ĝi priskribas pasintan agon, kiun ni volas rilatigi kun alia ago, kiu okazis samtempe. Ĝi utilas ankaŭ por priskribi pasintan agon, kiu estis kutima.
Pretèrit plusquamperfet - preterita pluskvamperfekto
Ĝi priskribas agon, kiu okazis en pasitenco, antaŭ iu alia pasinta ago.
Pretèrit perfet - perfekto simpla
Nur en literaturo. Sama kiel la Pretèrit perfet perifràstic.
Pretèrit anterior - preterito antaŭa
Nur en literaturo. Sama kiel la Pretèrit anterior perifràstic.
Pretèrit perfet perifràstic - perfekto simpla (kun verba kompono)
Ĝi priskribas pasintan agon, kiu komenciĝis kaj finiĝis en ne difinita kvanto de tempo. En normala konversacio (sen kunteksto), oni subkomprenas komenciĝo kaj finiĝo antaŭ hodiaŭ.
Pretèrit anterior perifràstic - preterito antaŭa (kun verba kompono)
Simila al la Pretèrit plusquamperfet (?). Ĝi preskaŭ ne uzatas.
Futur simple - futuro simpla
Ĝi montras ke ago okazos en futuro, estonteco.
Futur compost - futuro komponita
Ĝi montras ke ago finiĝis en futuro, estonteco.
Esperantaj ekvivalentoj
Temps verbal Esperanta ekvivalento Exemple català Esperanta ekzemplo
Present -as canto mi kantas
Pretèrit indefinit estas -inta (hodiaŭaj agoj) he cantat mi estas kantinta
Pretèrit imperfet -is / estis -anta cantava mi kantis / estis kantanta
Pretèrit plusquamperfet estis -inta havia cantat mi estis kantinta
Pretèrit perfet -is / estis -anta (antaŭhodiaŭaj agoj) cantí mi kantis / estis kantanta
Pretèrit anterior estis -inta haguí cantat mi estis kantinta
Pretèrit perfet perifràstic -is / estis -anta (antaŭhodiaŭaj agoj) vaig cantar mi kantis / estis kantanta
Pretèrit anterior perifràstic estis -inta vaig haver cantat mi estis kantinta
Futur simple -os cantaré mi kantos
Futur compost estos -inta hauré cantat mi estos kantinta

Kondiĉa kaj Subjunktivo redakti

Fojfoje agoj dependas de aliaj agoj. Do, kelkaj agoj estas kondiĉaj, dubaj, kaj estos tiaj aŭ aliaj laŭ sukceso de kondiĉo.

En ĉiu frazo kondiĉa, estas kondiĉo kaj rezulto laŭ kondiĉo. La kondiĉon oni povas skribi per prezenco kaj subjunktiva(neperfekta aŭ pluskvamperfekta) formo. La rezulton oni povas skribi per prezenco, futurokondiĉa.

Jen ekzemploj de la uzataj konstruoj:

Ekzemploj de kondiĉaj frazoj
Katalune Esperante Eksplikoj
Si cantes, plourà Se vi kantas, pluvos prezenco + futuro(simpla)
Si volgués, ens pagaria Se li volus, li pagus nin subjunktivo(pasinta) + kondiĉa
Si hagués volgut, ens hauria pagat Se li volintus, li pagintus nin subjunktivo(pasinta perfekta) + kondiĉa(pasinta perfekta - komponita)
Si et donen diners, calles. Se oni donas al vi monon, vi silentas. prezenco + prezenco (laŭ ĝenerala senco, ne pri nuntempo)
Si vols, vine Se vi volas, venu prezenco (nuntempa) + imperativo

Noto: Katalune, vorteto si havas du tradukojn esperanten: se kaj ĉu, en frazoj kiel Mi ne scias ĉu li venos morgaŭ - No sé si vindrà demà. Ni parolis nur pri la kazo se.

La subjunktivon oni ofte uzas ankaŭ en subfrazoj. Plia informo estos en parto pri subfrazoj. La subjunktivo(prezenco) uzatas ankaŭ por neaj imperativoj. Ekzemploj troviĝas en la sekcio pri imperativo.

Imperativo redakti

Ni uzas imperativon, kiam ni celas ion ordoni. Esperante, oni uzas la u-finaĵon de verboj. Tamen, rimarku ke ne en ĉiuj kazoj de esperanta u-finaĵo ni uzas imperativan verboformon. Ekzemple, pri komponitaj frazoj, ni uzas subjunktivon (vidu en la ekzemploj). Krome, se oni volas ordoni, sed neante, oni ne uzas la imperativan verboformon, sed la subjunktivan. Jen la ekzemploj

Ekzemploj pri imperativa verboformo
Katalune Esperante
Vine a les sis Venu je la sesa
Canta'm una cançó Kantu al mi kanton
Ekzemploj pri u-finaĵo, kie ni ne uzas imperativan verboformon
Katalune Esperante
No arribis més tard de les deu Ne alvenu pli malfrue ol la deka
Voldria que vinguessis Mi volus ke vi venu
Vull que vinguis Mi volas ke vi venu