Kataluna/Substantivoj

Ekzistas du genroj, vira (masculí) kaj ina (femení). Ĉefe, se la vorto rilatas al iu vivaĵo, kiu havas sekson, la genro estos la sama ol la sekso. Se la substantivo ne rilatas al vivaĵo, ĝi havas ankaŭ genron (gramatikan). Tiu genro rilatas al nenio, kaj estas specifa de ĉiu substantivo.

Morfologie, viraj substantivoj havas neniun specifan finaĵon. Tamen inaj substantivoj ĝenerale finas per vokalo -a. Estas ja esceptoj: la perdiu, l'anàlisi, la oració, ...

Pri kelkaj substantivoj, ekzistas du versioj: viraj, kaj inaj. Ekzemple, conductor kaj conductora (stiristo kaj stiristino). Estas pluraj morfologiaĵoj por iri de la vira formo al la ina, tute ne tiom simplaj kiel la esperanta -in-.

Morfologie, substantivoj havas ankaŭ nombrecon. Estas nur du specoj de nombreco: unueco (singular), kaj pluraleco (plural). Ĝenerale, viraj substantivoj unuecaj aldonas -s (ĝenerale) aŭ -os (ĝenerale, kiam substantivoj finas per akcentita silabo -aguts-, kaj konsonanto -s, ç, x) al si por krei la pluralecan version, kaj inaj substantivoj ŝanĝas -a al -es. Estas tamen multaj esceptoj.

Tabelo de ĝenerala noma morfologio
Masculí Femení
Singular (radiko) -a
Plural -s/-os -es

Ĝenerale, ĉiu substantivo en frazo bezonas ian determinilon. La determiniloj devas montri ankaŭ tiujn ĉi ecojn, eĉ tion ili faras multe pli regule. Do, per legado oni povas scii facile pri la ineco kaj la pluraleco de la substantivoj, sciinte la determinilojn.