Servoj en Rusio estas industrio evoluinta kaj ĝenerale komforta. En grandaj urboj oni povas trovi malfermitan manĝejon, vendejon aŭ servejon en iu ajn horo kaj por iu ajn gusto. Multaj el ili funkcias ĝis la 10-a vespere kaj pli, iuj eĉ 24 horojn tage. Restoracioj ofte malfermiĝas ĉirkaŭ la 10-a kaj funkcias almenaŭ ĝis la 2-a nokte. Neniuj обе́д (tagmanĝoj), пра́здник (ferioj) aŭ выходно́й (ripoztagoj) — vi povas aĉeti ion ajn, ie ajn kaj iam ajn. Krome eblas mendi manĝaĵojn per Interreto kun liverado al viaj loĝejo aŭ oficejo, kio kutime okazas ene de duonhoro. La plej popularaj manĝoliveraj servoj estas Я́ндекс.Еда́ Yandex Manĝaĵoj kaj Delivery Club. Bankoj havas pli striktan horaron kaj kutime funkcias de la 9-a aŭ 10-a matene ĝis la 5-a aŭ maksimume 7-a horo vespere, kutime sen paŭzoj, sed kun ripoztagoj semajnfine. Telekomunikaj oficejoj kutime funkcias laŭ horaro de aĉetcentroj, en kiuj ili troviĝas, do de la 9-a aŭ 10-a matene ĝis la 9-a aŭ 10-a vespere. Pluraj servoj (elektristoj, kargistoj, taksiistoj, riparistoj, ktp), mendeblaj per Interreto, funkcias 24 horojn tage, sen ripoztagoj kaj paŭzoj. Do ek!

Официа́нтка [Kelnerino]
Кулинари́я [Kuiraĵaro]
Заку́сочная "Бли́нчики" [Rapidmanĝejo "Patkukoj"]
Рестора́н "СССР" [Restoracio "USSR"]
Макдо́налдс [McDonald's]
Пельме́нная. Пиццери́я [Pelmenejo. Pizejo]
Городска́я столо́вая [Urba kantino]
Бу́ргерная [Burgerejo]
Фуд-ко́рт [Manĝokorto]
Кофе́йная бу́дка: ко́фе & десе́рты [Kafobudo: kafo & desertoj]
Ресторан. Пивоварня [Restoracio. Bierfarejo]
Рестора́н [Restoracio]
Ро́стбиф [Rostbovaĵo]
Стейк на гри́ле [Steko sur rostilo]
Антреко́т [Antrekoto]
Бефстро́ганов с ри́сом [Stroganoff-bovaĵo kun rizo]
Бифште́кс [Bifsteko]
Гуля́ш [Gulaŝo]
Шашлы́к [Ŝaŝliko]
Плов [Pilafo]
Га́мбургер [Hamburgero]
Пельме́ни [Pelmenoj]
Хот-до́г [Kolbasobulko]
Тефте́ли [Viandobuloj]
Чебуре́к [Ĉebureko]
Шаве́рма [Ŝavermo]
Стейк ры́бы с овоща́ми [Fiŝa steko kun legomoj]
Овощно́й сала́т [Fiŝaĵo kun rizo]
Сала́т Оливье́ [Salato Olivje]
Винегре́т [Salato Vinegreto]
Фрукто́вый сала́т [Frukta salato]
Ры́ба с овоща́ми [Fiŝaĵo kun rizo]
О́фис Сберба́нка [Oficejo de Sberbanko]
Банкома́т Сберба́нка [Bankmaŝino de Sberbanko]
Банкома́ты Сберба́нка и Газпромба́нка [Bankmaŝinoj de Sberbanko kaj Gazprombanko]
Павильо́н бы́стрых за́ймов [Rapidpruntejo]
Еда́ на подно́се [Manĝaĵoj sur pleto]
Столо́вая [Kantino]
Сало́н МТС [Salono de MTS]
Сало́н "Связно́й" [Salono de Svjaznoj]
Сало́н "Евросеть" [Salono de Eŭroset]
Эмбле́ма компа́нии Мегафо́н [Emblemo de MegaFon]
Сало́н компа́нии Била́йн [Emblemo de Beeline]
СИМ-ка́рта Те́ле2 [SIM-karto de Tele2]
Эмбле́ма Те́ле2 [Emblemo de Tele2]
Сало́н МегаФо́н [Salono de MegaFon]
Санте́хник [Tubisto]
Часово́й ма́стер [Horloĝisto]
Ремо́нт часо́в [Riparado de horloĝoj]
Ювели́р [Juvelisto]
Ювели́рная мастерска́я [Juvela metiejo]
Парикма́херская [Frizejo]
Пло́тник [Ĉarpentisto]
Сто́ляр [Lignaĵisto]
Магази́н бытовы́х услу́г [Metiista budo]
Изготовле́ние ключе́й [Farado de ŝlosiloj] Прода́жа замко́в [Vendado de seruroj] Ремо́нт ювели́рных изде́лий [Riparado de juveloj]
Барме́н [Baristo]
Бари́ста [Kafofaristo]
Касси́ст на ка́ссе [Kasisto ĉe kaso]
По́чта [Poŝtejo]
Почто́вый я́щик на у́лице [Poŝtokesto surstrate]
Почто́вые я́щики в подъе́зде [Poŝtokesto en ŝtuparejo]
Почто́вый и́ндекс [Poŝta indekso]
Почто́вая ма́рка [Poŝta marko]
Пра́чечная [Vestolavejo]
Химчи́стка [Tinkturejo]

Manĝejoj redakti

Tipoj de manĝejoj redakti

Ekzistas pluraj tipoj de manĝejoj kaj trinkejoj en Rusio. Foje limoj inter ili estas tre nebulaj, difinataj precipe de ambicioj de posedanto.

буфет (bufedo)

Tio estas la plej simpla kaj eta tipo de manĝejo. Ĝi konsistas el прила́вок (vendotablo) kaj kelkaj витри́на (montrokesto), en kiuj troviĝas limigita ассортиме́нт (sortimento) de вы́печка (bakaĵaro; ĉiam singulare!) kaj manĝaĵoj pretaj tute (гото́вое блю́до) aŭ duone (полуфабрика́т). Apude troviĝas simpla ме́бель (meblaro; ĉiam singulare!), ebliganta manĝi ĉe стол (tablo) starante aŭ foje sidante sur стул (seĝo).

Bufedoj kutime troviĝas ene de alicelaj ejoj — en oficejoj, universitatoj, flughavenoj, fabrikoj ktp. Oni ne kuiras tie manĝaĵojn, nur vendas kaj foje konsumas surloke. Kelneroj mankas.

столо́вая (kantino)

Tio estas la plej simpla tipo de manĝejo, havanta propran ejon. Ankaŭ ĝi plej ofte troviĝas en konstruaĵo, kie sidas fabriko aŭ oficejo, por kies priservado ĝi estas kreita. Foje ĝi estas ferma, do ne alirebla por eksteruloj, se respektiva ejo havas striktan vizitreĝimon.

Kantino ĉiam estas tre simpla kaj memserva. La ĉefa diferenco de bufedo estas propra halo kun tabloj kaj seĝoj, kaj propra kuirejo. Oni proponas ne nur pretajn aŭ duonpretajn manĝaĵojn, sed ankaŭ tiujn ĵus kuiritajn kiel суп (supo), котле́тавермише́ль (vermiĉelo). Plej ofte necesas unue preni подно́с, ankaŭ nomatan разно́с (pleto), elekti manĝaĵojn, pagi ilin ĉe ка́сса (kaso) kaj post fini manĝadon ofte ankaŭ forporti telerojn kaj manĝilojn kun la sama pleto al speciala loko, de kie ilin prenos lavistoj.

предприя́тие бы́строго пита́ния (rapidmanĝejo) ankaŭ nomata заку́сочная (ĝis la 1990-aj jaroj) aŭ foje per anglaĵo фаст-фу́д, foje га́мбургернаябистро́ (bistroo)

бар (baro)

кофе́йня (kafo-trinkejo)

ча́йная (tetrinkejo)

бар (baro)

гри́ль-бар (baro-rostilejo)

су́ши-бар (suŝiejo)

кулинари́я (laŭvorte: kuiraĵaro)

рестора́н (restoracio)

кафе́ (kafejo)

кафе́-моро́женое (kafejo-glaciaĵejo)

конди́терская (sukeraĵejo)

Tio estas la plej oftaj tipoj de manĝejoj.

Konduto en manĝejo redakti

Kiel konduti en la rusia manĝejo?

Unue kuraĝe malfermu la pordon, sur kiu estas skribite откры́то (malfermite) (se закры́то, do fermite) kaj на себя́ (al si) aŭ от себя́ (de si), kio indikas ĉu necesas puŝi la pordon aŭ tiri ĝin. Sekvos вестибю́ль (vestiblo) kaj гардеро́б (vestejo), kie гардеро́бщик (vestejisto), plej ofte гардеро́бщица (vestejistino), prenos viajn vestojn kaj donos al vi номеро́к (laŭvorte: numereto, do plateto kun numero). Ĉe la enirejo vin renkontos администра́тор (administranto), foje nomata angle хо́стесс (gastiganto), kaj okazos pli-malpli jena dialogo:

— Здра́вствуйте! Брони́ровали сто́лик? / У вас зака́зано? (Bonvenon! Ĉu vi antaŭmendis la tablon? / Ĉu vi mendis?)

— До́брый день / ве́чер! Да, на Мари́ю Лиса́ндру / Нет, мы про́сто зашли́ (Bonan tagon / vesperon! Jes, por Maria Lisandra / Ne, ni simple eniris).

— Хорошо́, я провожу́ вас. Есть ме́сто у окна́. И́ли предпочита́ете на дива́не? (Bone, mi kondukos vin. Haveblas loko ĉe fenestro. Aŭ ĉu vi preferas sur divano?)

— Лу́чше у окна́ (Prefere ĉe fenestro).

— Хорошо́, располага́йтесь. Сейча́с к вам подойдёт официа́нт (Bone, akomodiĝu. Nun al vi venos kelnero).

Post kelkaj minutoj aŭ tuj, venos официа́нт (kelnero), plej ofte официа́нтка (kelnerino), kiu alportos меню́ (menuo) kaj instigos jenan konversacion:

— Здра́вствуйте! Меня́ зову́т Мари́я, сего́дня я бу́ду ва́шим официа́нтом (Bonvenon! Mi nomiĝas Maria, hodiaŭ mi estos via kelnero). Мо́жет, что́-то сра́зу принести́ из напи́тков? (Ĉu mi tuj alportu iun trinkaĵon?)

— До́брый день! Мы снача́ла посмо́трим меню́ (Bonan tagon! Ni unue rigardos menuon).

— Хорошо́, я подойду́ че́рез не́сколько мину́т (Bone, mi revenos post kelkaj minutoj).

Menuoj kutime estas nur en la rusa, foje (ĉefe en plej luksaj restoracioj en la centroj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo) ankaŭ en la angla. Sed plej ofte vi devos orientiĝi laŭ rusaj nomoj de la pladoj kaj trinkaĵoj, kaj iliaj fotoj. Ne atendu ke kelnero parolos iun ajn lingvon, krom la rusa, eĉ plej fuŝa angla lingvokono estas raraĵo, speciale ekster la menciitaj ĉefurboj.

Se vin akompanas infano, vi povas peti де́тское меню́ (infana menuo) kaj де́тский стул (infana seĝo), ofte nomatan minuskle детский стульчик (infana seĝeto).

Post reveno de la kelnero konversacio daŭros:

— Определи́лись с вы́бором? (Ĉu vi jam elektis ion?)

— Ещё нет (Ankoraŭ ne). Мо́жет, что́-нибудь посове́туете? (Ĉu vi sugestos ion?)

— Что жела́ете: ры́бу, мя́со? (Kion vi deziras: ĉu fiŝaĵon, viandon?)

— Мне ры́бу, а да́ме мя́со (Al mi fiŝaĵon kaj al la damo viandon).

— Могу́ посове́товать стейк сёмги и говя́жий стейк (Mi povas rekomendi stekon de salmo kaj bovan stekon).

— Отли́чно (Bonege).

— На гарни́р могу́ предложи́ть карто́фель отварно́й и рис с овоща́ми (Kiel garnaĵon mi povas proponi kuiritan terpomon kaj rizon kun legomoj).

— Хорошо́. И что́-нибудь из напи́тков (Bone. Kaj ion el trinkaĵoj).

— Есть морс брусни́чный, клю́квенный, сморо́диновый (Haveblas morso vakcinia, oksikoka, riba), чай ра́зных сорто́в (teo de diversaj specoj), ко́фе (kafo), со́ки (sukoj).

— Дава́йте кувши́н брусни́чного мо́рса и облепи́ховый чай (Alportu kruĉon da vakcinia morso kaj hipofean teon).

— Что́-нибудь для малыша́? (Ion por la bebo?) У нас есть де́тское меню́ (Ni havas infanan menuon).

— Что́-нибудь в том же ду́хе — мя́со и о́вощи (Ion similan — viandon kaj legomojn).

— Могу́ предложи́ть котле́ту с ри́сом и овоща́ми (Mi povas proponi kotleton kun rizo kaj legomoj).

— Отли́чно. И морс брусни́чный (Bonege. Kaj vakcinian morson). Холо́дный! (Malvarman!)

— Чай сра́зу пода́ть или попо́зже? (Ĉu alporti teon tuj aŭ poste?)

— По́сле, с десе́ртом (Poste, kun deserto).

Se vi estas vegano aŭ vegetarano, la afero komplikiĝas, ĉar tio ankoraŭ estas ne tre populara en Rusio, speciale ekster la ĉefurboj. Tamen vi povas peti helpon de kelnero: Я вегетариа́нец / Мы вегетариа́нцы (Mi estas vegetarano / Ni estas vegetaranoj). У вас есть блю́да без мя́са, ры́бы и яи́ц? (Ĉu vi havas pladojn sen viando, fiŝaĵo kaj ovoj?). Tre komplike estos trovi коше́рное блю́до (koŝera plado), ĉar religiemaj judoj malmultas, do serĉu tiajn eblecojn anticipe. Pli facilas trovi халя́льная еда́ (halala manĝaĵo), ĉar en ĉiuj pli-malpli grandaj urboj troveblas halalaj manĝejoj. Kutime temas pri meznivelaj kafejoj, destinitaj por elmigrintoj el Центра́льная А́зия Centra Azio, do ne atendu luksajn servon kaj interierojn. Tamen manĝaĵoj, kuiritaj de la azianoj mem, ofte estas bongustaj kaj popularaj ankaŭ inter la rusoj, kiuj estas nemaloftaj gastoj en tiaj manĝejoj. Do kuraĝe eniru iun ajn manĝejojn kun subskriboj: халя́льная еда́ (halala manĝaĵo; foje simple: халя́ль), узбе́кская ку́хня (uzbeka kuirarto), азербайджа́нская ку́хня (azera kuirarto), чайхана́ (te-trinkejo). Se vi sportumas kaj regule prenas kromnutraĵojn, serĉu vendejojn kun titolo спорти́вное пита́ние (sporta nutraĵo), kiuj abundas en ĉiu urbo. Tie vi povos aĉeti протеи́н (proteino), inkluzive de со́евый (soja), моло́чный (lakta) aŭ яи́чный (ova), энерге́тик (energia trinkaĵo), креати́н (kreatino) ktp.

Kiam kelnero alportos viajn pladojn, li ripetos iliajn nomojn kaj bondeziros al vi:

— Стейк сёмги для молодо́го челове́ка, говя́жий стейк для да́мы, котле́та с ри́сом и овоща́ми для малыша́, морс. Прия́тного аппети́та! (Salma steko por la junulo, bova steko por la damo, kotleto kun rizo kaj legomoj por la etulo, morso. Bonan apetiton!)

Se vi poste deziros ion, voku kelneron levante la manon.

— Могли́ бы вы принести́ соль / пе́рец / со́ус? (Ĉu vi povus alporti salon / pipron / saŭcon?) У нас ко́нчились салфе́тки (La buŝtukoj elĉerpiĝis ĉe ni). Малы́ш проли́л морс (La etulo elverŝis la morson).

De tempo al tempo kelnero revenos por demandi ion:

— Мо́жно уже́ унести́? (Ĉu oni jam povas forporti? [temas pri malpleniĝintaj teleroj kaj manĝiloj]) Чай подава́ть? (Ĉu mi alportu la teon?)

— Да, мо́жно уноси́ть (Jes, oni povas forporti). Что посове́туете на десе́рт? (Kion vi rekomendos kiel deserton?) Что́-нибудь лёгкое (Ion malpezan).

— Есть о́чень не́жное фи́рменное суфле́ в караме́ли (Haveblas tre fajna firmaa sufleo en karamelo), фрукто́вый торт (frukta torto), клубни́чный десе́рт (fraga deserto).

— Отли́чно. Суфле́ для да́мы, клубни́чный десе́рт для малыша́, и медо́вый торт для меня́, е́сли есть (Bonege. Sufleon por la damo, fragan deserton por la etulo kaj mielan torton por mi, se ĝi haveblas).

Vi povas sidi kaj babili iom ajn longe, eĉ se vi jam manĝis ĉion. Fojfoje kelnero revenos por ion proponi al vi aŭ repreni menuon por aliaj gastoj. Vi povas demandi pri necesaj servoj.

— Прости́те, где у вас туале́т? (Pardonon, kie estas necesejo?)

— За ба́рной сто́йкой напра́во (Post la verŝotablo dekstren).

Kutime tio estas apartaj necesejoj por inoj kaj viroj kun respektivaj ŝildoj, foje amuzaj. Se manĝejo estas eta, povas esti unu necesejo sen genra distingo, sed tio neniel rilatas al genra neŭtraleco, kio estas tute nekonata afero en Rusio. Fumado en ĉiuj manĝejoj estas malpermesita. Antaŭe oni proponos al vi калья́н (akvopipo), sed ekde januaro 2021 ankaŭ ĝia fumado estas malpermesita en manĝejoj, do eblas nur en specialaj akvopipejoj (калья́нная).

Se vi deziras drinki, vi povas fari tion за столо́м (ĉe table) aŭ у ба́рной сто́йки (ĉe verŝotablo). Kutime por tio estas aparta menuo, kiu povas nomiĝi меню́ ба́ра (menuo de baro) aŭ напи́тки (trinkaĵoj). En la rusa ne ekzistas apartaj vortoj por trinkaĵoj kaj drinkaĵoj, ĉio nomiĝas напи́ток (trinkaĵo) kaj se temas pri alkoholaĵo oni simple aldonas алкого́льный напи́ток (alkohola triinkaĵo, do drinkaĵo). La plej popularaj en Rusio estas во́дка (vodko), вино́ (vino), конья́к (konjako), ви́ски (viskio). Ĉiuj aliaj drinkaĵoj estas ekzotikaĵoj. Vino estas konsiderata virina drinkaĵo, vodko estas destinita por viroj, dum konjako kaj viskio estas egale ŝatataj de ambaŭ genroj. Tamen efektive tiu divido estas ne strikta kaj ĉiu havas tute liberan elekton, ja temas pri nuraj kulturaj kliŝoj, statistike konfirmeblaj. Laŭ la rusaj tradicioj, vodko devas esti malvarmega, vino — malvarmeta, ĉio alia konsumeblas ĉe ĉambra temperaturo. Biero devas esti malvarma. Memoru ke konsumi alkoholaĵojn (eĉ bieron) ekster manĝejoj kaj drinkejoj estas malpermesite, do ne eniru kun via biero surstraten, nek pikniku kun drinkaĵoj en parko.

Kelnero povos demandi vin: по бока́лам и́ли буты́лку? (ĉu po pokaloj aŭ botelon?). Aĉeti botelon estas pli avantaĝe rilate koston. Krome tiukaze vi certos pri aŭtentikeco de enhavo de via pokalo. Foje tamen eĉ se vi mendis botelon da vodko aŭ viskio, oni alportos al vi ĝian enhavon en графи́н (karafo), kio estas konsiderata pli bela priservado. Tamen se vi dubas pri honesteco de personaro, vi povas insisti: принеси́те буты́лку, графи́н не ну́жен (alportu botelon, karafo ne necesas).

Ce verŝotablo ĉio pli simplas kaj dialogo mallongas. Две во́дки для меня́ с дру́гом (Du vodkojn por mi kaj amiko). Повтори́те (Ripetu). Двойно́й ви́ски (Duoblan viskion). Сде́лайте мне кокте́йль (Faru por mi koktelon).

Fine de la manĝo montru al kelnero ke vi deziras pagi. Por tio sufiĉas voki lin aŭ fari respektivan geston, ekzemple interfrotante montrofingron kaj dikan fingron de unu mano, kio en Rusio signifas monon.

— Принеси́те счёт, пожа́луйста! (Bonvolu alporti fakturon!)

— Нали́чными и́ли ка́ртой? (Ĉu kontante aŭ per karto?)

— Картой / нали́чными (Per karto / kontante).

Kelnero alportos al vi счёт (fakturon), ofte en iu ujo aŭ skatolo, foje akompane de жева́тельная рези́нка (maĉgumo). Vi povas esplori ĝin kaj kaze de aprobo pagi. Se vi kontentas pri la servo, vi povas lasi чаевы́е (laŭvorte: temono; ĉiam plurale!) Normale temas pri 10% de la mendo. Ankoraŭ ne eblas fari tiщn per karto, kvankam la bankoj promesas baldaŭ aldoni tiun servon. Do simple lasu proksimume 10% de la kosto en la menciita ujo aŭ skatolo aŭ simple surtable, danku kaj foriru.

En simplaj manĝejoj ĉio aspektas aliel. Kutime mankas administranto kaj vestejo. En столо́вая (kantino) funkcias самообслу́живание (memservado). Necesas preni подно́с, foje nomatan разно́с (pleto), iri laŭlonge de tablo kun manĝaĵoj kaj elekti ilin, starigante sur la pleton. Fine estas ка́сса (kaso), kie necesas pagi ĉion. Foje post manĝi necesas meti подно́с (pleto) en loko, kie oni forprenos ilin por lavi. Simple observu kion faras aliaj homoj post manĝi kaj imitu ilin.

La plena klasika manĝo en Rusio konsistas el tri pladoj, nomataj пе́рвое (la unua), второ́е (la dua) kaj тре́тье (la tria). Пе́рвое (la unua) estas суп (supo), второ́е (la dua) estas viando aŭ fiŝaĵo kun garnaĵo), тре́тье (la tria) estas сала́т (salato). Do kuiristo malantaŭ la vendotablo povas demandi vin: Что бу́дете на пе́рвое / второ́е? (Kion vi prenos kiel la unuan / duan [pladon]?) Manĝaĵoj estos antaŭ vi, do vi povas simple fingromontri aŭ preni. Tamen ni lernu kelkajn plej popularajn pladojn.

Суп (supo):

— соля́нка (soljanko, do supo kun kelkaj tipoj de viando kaj peklitaj kukumoj);

— борщ (barĉo; supo kun ruĝa beto, terpomoj kaj brasiko);

— щи (ŝĉio; supo kun brasiko);

— рассо́льник (supo kun rizo kaj peklitaj kukumoj, sen viando);

— уха́ (uĥao; fiŝsupo kun terpomoj);

— окро́шка (okroŝko; malvarma supo surbaze de kvaso, kutime servata somere);

— свеко́льник (malvarma barĉo; malvarma barĉo kun beto).

Основно́е блю́до (ĉefa plado):

— пельме́ни (pelmenoj; ĉiam plurale se temas pri plado! singulare se temas pri ĝia elemento!);

— котле́та (kotleto);

— бифште́кс (bifsteko);

— ро́стбиф (rostbovaĵo);

— стейк (steko);

— шашлы́к (ŝaŝliko);

— гуля́ш (gulaŝo);

— плов (pilafo);

— тефте́ль (viandobulo; ĉiam plurale — тефте́ли — se temas pri plado! singulare se temas pri ĝia elemento!);

— соси́ска (sosisko);

— колбаса́ (kolbaso), foje minuskle колба́ска;

Ингредие́нт (ingredienco) povas esti жа́реный (rostita aŭ fritita), варёный (kuirita), тушёный (stufita), мо́лотый (muelita), измельчённый (erigita). Se temas pri steko vi povas mendi diversajn tipojn de прожа́рка (rostiteco): сла́бая (malforta), сре́дняя (meza) aŭ си́льная (forta), laŭplaĉe aldonante с кро́вью (kun sango) aŭ без кро́ви (sen sango).

Se temas pri kantino, kie pladoj estas jam kuiritaj kaj povas осты́ть (malvarmiĝi), vi povas peti: подогре́йте, пожа́луйста (bonvolu varmigi). Foje vendisto mem demandos vin: подогре́ть? (ĉu varmigi?) aŭ montros kie vi povas fari tion memstare: вы мо́жете подогре́ть в микроволно́вке (vi povas varmigi en mikroondilo).

Lastatempe en Rusio populariĝis бу́ргерная (burgerejo). Temas pri internacia tipo de manĝejo, do ankaŭ pladoj estas internacie rekoneblaj: бу́ргер (burgero), га́мбургер (hamburgero), сэ́ндвич (sandviĉo), чи́збургер (burgero kun fromaĝo).

Ĉiam pli popularas kafotrinkejoj, kutime forme de kafo-budoj. Tie oni proponos al vi америка́но (amerikano), эспре́ссо (espreso), латте́ (kafo kun lakto) kaj aliajn kafo-trinkaĵojn. Vi povas aldoni: со сли́вками (kun kremo), без сли́вок (sen kremo), с са́харом (kun sukero), без са́хара (sen sukero), с кори́цей (kun cinamo), без кори́цы (sen cinamo) kaj diri kie vi trinkos ĝin: здесь (ĉi tie) aŭ с собо́й (kun mi, do ekstere).

Kompreneble en etnaj manĝejoj vi povas renkonti oble pli da pladoj kun ekzotaj nomoj, sed multaj el ili estas nekonataj eĉ al plejparto de la rusianoj, do simple orientiĝu laŭ bildoj aŭ ingrediencoj. La plej popularajn manĝaĵojn, ingrediencojn kaj trinkaĵojn ni jam konas el la antaŭa leciono.

Beleco redakti

Fari причёска (hararanĝo) aŭ постри́чься (frizi sin) estas sufiĉe simpla afero. Serĉu afiŝojn парикма́херская (frizejo) aŭ сало́н красоты́ (belecsalono). La sola diferenco estas ke tiu lasta proponas ankaŭ pliajn servojn kiel маникю́р (ungoŝminkado), педикю́р (pieda ungoŝminkado), foje соля́рий (solario) ktp. Tie vin renkontos парикма́хер (frizisto), plej ofte nomata popolece парикма́херша (frizistino), маникю́рщица (ungoŝminkistino), педикю́рщица (pieda ungoŝminkistino). Ofte ili ĉiuj estas nomataj per neŭtrala vorto ма́стер (metiisto).

Plej verŝane vin renkontos администра́тор (administranto) kaj okazos konversacio simila al tiu ĉi:

— Здра́вствуйте! Я бы хоте́л постри́чься (Saluton! Mi dezirus frizi min).

— До́брый день! Вы по за́писи? (Bonan tagon! Ĉu vi registriĝis?)

— Нет, я впервы́е (Ne, mi venis la unuan fojon).

— Хорошо́. Ма́стер сейча́с освободи́тся и я вас приглашу́ (Bone. Metiisto baldaŭ liberiĝos kaj mi invitos vin). Вы мо́жете подожда́ть здесь, на дива́не (Vi povas atendi ĉi tie, sur divano).

Dialogo kun парикма́хер (frizisto) povas esti jena:

— До́брый день! Как вас стричь? (Bonan tagon! Kiel oni frizu vin?)

— Здра́вствуйте! Я хочу́ прямы́е во́лосы, то́лько немно́го укороти́ть. Не си́льно! (Bonan tagon! Mi deziras rektajn harojn, nur iom mallongigi. Ne multe!)

— Хорошо́ (Bone).

Alia varianto:

— Я хочу́ что́-нибудь измени́ть (Mi deziras ŝanĝi ion). Что́-нибудь посове́туете? (Ĉu vi sugestos ion?)

— Мо́жно сде́лать зави́вку (Oni povas fari buklojn), покра́сить (kolorigi), сде́лать укла́дку (fari hararanĝon), каре́ (kvadrata hararanĝon), мели́рование (kolorigon de certaj harfasketoj).

Vi povas peti ke viaj haroj estu подлинне́е (pli longaj), покоро́че (pli mallongaj), прямы́е (rektaj), вью́щиеся (buklaj). Se vi havas problemojn, vi povas plendi ke viaj во́лосы (haroj) estas секу́щиеся (disfandiĝantaj), сухи́е (sekaj), жи́рные (grasaj), ло́мкие (rompeblaj), то́нкие (maldikaj), ke ili выпада́ют (elfalas) aŭ estas ĝenerale безжи́зненные (senvivaj). Eble парикма́хер (frizisto) sugestos al vi iun лече́бная процеду́ра (kuraca proceduro). En tiu fako uzeblas abundo da vortoj, grandparte de alilingva deveno, foje kripligitaj, do apenaŭ eblos lerni ilin anticipe kaj unufoje por ĉiam. Se vi ne tre atentas detalojn kaj sole deziras aspekti same kiel antaŭe, sed akurate, diru simple: Мне как сейчас, только покороче (Al mi kiel nun, sed nur pli mallonge).

Viroj eble deziros prizorgi siajn specifaĵojn kiel усы́ (lipharoj) kaj борода́ (barbo), eble бакенба́рды (vangoharoj; ĉiam plurale!). En lastaj jaroj aperis sennombraj ба́рбер-шоп (frizejo por viroj), kiuj celas precipe la stilajn junulojn. Virinoj eble ŝatus fari коса́ (harplektaĵo), foje nomata minuskle коси́чка. Gejunuloj foje mendas дре́ды (feltharoj; ĉiam plurale!). Ĉiam pli multas де́тская парикма́херская (infana frizejo) — kun speciala dezajno, кресло (seĝo) forme de aŭteto ktp.

Pri маникю́р (ungoŝminkádo) kaj педикю́р (pieda ungoŝminkado) ni jam parolis en la artikolo pri kosmetikaĵoj. Do simple elektu kian лак (lako) vi deziras kaj kian цвет (koloro) aŭ рису́нок (desegno) vi ŝatas. Маникю́рный сало́н (ungoŝminkejo) abundas ie ajn, inkluzive de aĉetcentroj, foje forme de ungoŝminkaj baroj, kie aro da inoj sidas antaŭ ungoŝminka tablo kaj babilas dum metiistoj ŝminkas iliajn ungojn. Multaj timas infektojn, transdoneblajn kun инструме́нт (instrumento), ĉefe гепати́т (hepatiton), do ĉiam alportas proprajn instrumentojn aŭ vizitas fidindan metiistojn, ofte en ties loĝejo. Multe da junulinoj laboras hejme kiel privatuloj, ŝparante monon je luado kaj malaltigante prezojn por klientoj. Kutime oni ekkonas pri ili el sociaj retoj (speciale el Instagramo) kaj de amikinoj.

Telefonio redakti

Телефо́нная связь (telefonio) en Rusio estas servo evoluinta kaj relative malmultekosta. Antaŭe dominis фикси́рованная телефо́нная связь (fiksa telefonio), ankaŭ nomata проводна́я телефо́нная связь (drata telefonio), sed nun multaj rezignas je hejmaj fiksaj telefonoj kja komplete transiras al со́товая связь (movtelefonio). Kiaj vortoj uzeblas en tiu ĉi kampo? La du ĉefaj vortoj estas телефо́н (telefono) kaj тру́бка (laŭdire: tubo). La unua signifas iujn ajn telefonon — ĉu fiksan aŭ movan. La dua signifas tenilon de la fiksa telefono (normala parolo) aŭ poŝtelefonon (popoleca parolo). Kablo de la fiksa telefono nomiĝas про́вод. Setemas pri радиотелефо́н (sendrata telefono), du ĉefaj elementoj estas ба́за (bazo) kaj тру́бка (telefono). Se la movtelefono faldeblas (kio estas raraĵo en Rusio), oni nomas ĝin раскладу́шка (faldotelefono), do same kiel faldoliton.

La ĉefaj elementoj de la telefono estas: экра́н (ekrano), клавиату́ра (klavaro), konsistanta al кла́виша (klavo), дина́мик (laŭtparolilo), ко́рпус (korpuso). Ofte oni aĉetas аксессуа́р (akcesoraĵo): защи́тная плёнка (protekta membrano), защи́тное стекло (protekta vitro), чехо́л (kovrilo), гарниту́ра (orelaŭskultilo), нау́шники (kapaŭskultilo; ĉiam plurale se temas pri la tuta aĵo, singulare se temas pri unu ĝia parto!), переносно́й аккумуля́тор (movebla akumulilo), ofte nomata батарея (baterio), зарядное устройство (ŝarĝilo), ofte nomata popolece зарядка kaj konsistanta el кабель (kablo), ankaŭ popolece nomata шнур (ŝnuro) kaj ви́лка (kontaktingo), ofte apartigeblaj kaj juntataj per USB. Memoru ke ĉiuj hejmaj teknikaĵoj en Rusio uzas tension 220 vt kaj havas kontaktingojn dupolusajn kun rondaj stiftoj. Se vi havas alian, uzu ада́птер (adaptigilo), ankaŭ nomatan переходни́к (transigilo). La movtelefonoj funkcias surbaze de GSM.

Aĉeti telefonon oni povas ĉiupaŝe — en iu ajn aĉetcentro au budo. La plej famaj estas tutnaciaj vendoretoj kiel Связно́й (eksa Евросе́ть, foje ankoraŭ sub malnova nomo) kaj salonoj de больша́я четвёрка (granda kvaropo), kiel oni nomas en Rusio kvar tutnaciajn telefonkompaniojn: МТС, МегаФо́н, Била́йн (nomo de la firmao: ВымпелКо́м) kaj Теле2 (prononceblas: Те́ле Два́; oficiala nomo: Теле2 Россия). Haveblas ĉiaspecaj markoj — de ĉinaj ĉipaĵoj ĝis multekostaj iPhone. Prezoj estas pli-malpli similaj, ofte oni proponos al vi rabaton se vi trovos pli malmultekostan telefonon aliloke kaj pruvos tion. Ofte oni povas tuj ricevi krediton, se mono mankas al vi. Vendistoj plejparte estas gejunuloj, ofte enmigrintoj el aziaj kaj kaŭkazaj respublikoj, do ne ĉiam perfekte parolas la rusan. Kiam vi eniras salonon, iu el ili nepre salutas vin kaj proponas sian helpon. Ili ricevas procentaĵojn de la vendoj, do estas aktivaj kaj foje persistaj.

Tipa konversacio:

— Здра́вствуйте! Чем я могу́ вам помо́чь? (Saluton! kiel mi povas helpi vin?)

— До́брый день! Я ищу́ телефо́н (Bonan tagon! Mi serĉas telefonon).

— Для себя́ и́ли в пода́рок? (Ĉu por vi aŭ donace?)

— Для себя́ (Por mi).

— Отли́чно. В како́м ценово́м диапазо́не? (Bonege. En kiu preza diapazono?)

— Ты́сяч за два́дцать — два́дцать пять (Je 20-25 miloj [da rubloj]).

— Хорошо́. Есть прекра́сные моде́ли Huawei за э́ту це́ну. Посмотри́те на э́той по́лке (Bone. Haveblas bonegaj modeloj de Huawei kontraŭ tiu prezo. Rigardu sur tiu ĉi breto).

— Вот э́тот мо́жно посмотре́ть? (Ĉu mi povus rigardi ĉi tiun?)

— Коне́чно. Сейча́с я его́ включу́ (Certe. Nun mi ŝaltos ĝin).

Poste vendisto rakontos al vi pri характери́стика (karakterizo) de aparato kiel: ёмкость батаре́и (kapacito de baterio), de kiu dependas вре́мя рабо́ты без заря́дки (tempo de funkciado sen ŝarĝo), па́мять (memoro) mezurata en гигаба́йт (gigabajto), я́ркость экра́на (brileco de ekrano), надёжность (fidindeco), ско́рость (rapideco), фотока́мера (fotilo) kaj ĝiaj пи́ксель (pikselo), ĉefe parolante pri ме́гапиксель (megapikselo). Ne hastu, elektu trankvile, se necese li montros al vi dekon da aparatoj. Se vi elektis, diru simle: я возьму́ (mi prenos) aŭ я возьму́ э́тот (mi prenos tiun ĉi). Li respondos: хорошо́, пройдёмте на ка́ссу (bone, ni iru al kaso). Ĉe la kaso oni proponos al vi diversajn аксессуа́р (akcesoraĵo) ktp, foje ankaŭ karton de sia banko aŭ aliajn produktojn. Se vi deziras aĉeti iun akcesoraĵon, vi povas diri: мне ну́жен ка́бель для телефо́на (mi bezonas kablon por telefono) kaj nomi ĝin aŭ simple montri al vendisto, dirinte: для э́того телефо́на (por tiu ĉi telefono).

Se vi ankoraŭ ne havas rusian telefonnumeron, vi povas aĉeti lokan СИМ-ка́рта (SIM-karto), ofte popolece си́мка. Kutime ĝi kostas kelkajn dolarojn, kiuj aperos en via konto, aŭ estas tute senpaga. Movtelefonio en Rusio estas malmultekosta, kontraŭ 10-15 dolaroj vi povas havi senliman babiladon kaj retkonenkton. Vi povas aranĝi SIM-karton ie ajn kaj havi plurajn. Se poste vi deziros transiri al alia telefonkompanio, necesos plenigi specialan peton en ĝia oficejo kaj la transiro okazos en unu ĝis kvar semajnoj, do vi plu havos la saman телефо́нный но́мер (telefonnumero), ankaŭ nomata но́мер телефо́на (numero de telefono) kaj ofte simple но́мер (numero). Antaŭ aranĝi rusian SIM-karton pripensu kiujn servojn kaj en kiu kvanto vi bezonos. Konsideru ankaŭ, kies servojn uzas viaj plej oftaj kunparolantoj, ĉar vokoj ene de unu firmao estas plej malmultekostaj kaj plej ofte tute senpagaj. Por aĉeti SMS vi bezonos nur pasporton kaj viaj civitaneco aŭ loĝloko ne gravas.

Tipa konversacio:

— Я хочу́ офо́рмить СИМ-ка́рту (Mi deziras aranĝi SIM-karton).

— Вы уже́ вы́брали опера́тора? (Ĉu vi jam elektis telefonkompanion?)

— Не зна́ю. Что посове́туете? (Mi ne scias. Kion vi sugestos?)

— У Теле2 сейча́с есть хоро́ший тари́ф "Пре́миум". Безлими́т на разгово́ры и эсэмэ́с [СМС] по Росси́и, безлими́тный Интерне́т в Росси́и и за рубежо́м (Tele2 nun havas bonan tarifon Premium. Senlimaj babilado kaj SMS en Rusio, senlima retkonekto en Rusio kaj eksterlande).

— Ско́лько это сто́ит? (Kiom ĝi kostas?)

— Абоне́нтская пла́та — ты́сяча рубле́й в ме́сяц (Abonpago estas mil rubloj monate).

— Хорошо́. И мне нужна́ си́мка для ма́мы, без абоне́нтской пла́ты. Она́ живёт за рубежо́м, я бу́ду ей звони́ть (Bone. Kaj mi bezonas SIM-karton por patrino, sen abonpago. Ŝi loĝas eksterlande, mi telefonos ŝin).

— Возьми́те Теле2, тари́ф Просто́й. Без абоне́нтской пла́ты, входя́щий звоно́к — пять рубле́й мину́та (Prenu Tele2, tarifo Simpla. Sen abonpago, enira voko kostas kvin rublojn minuto).

— Хорошо́, я возьму́ (Bone mi prenos).

— Ваш па́спорт, пожа́луйста (Bonvolu vian pasporton).

Tio okupos 10-15 minutojn. Se vi havas telefonon submane, vi povas peti instali la novan SIM-karton: мо́жете установи́ть? (ĉu vi povas instali?) Kutime SIM-kartoj estas akomodeblaj al diversaj tipoj de telefonoj, necesas nur forrompi troajn kampojn. Se inverse, vi bezonas pli grandan SIM-karton por nova telefono, petu ада́птер для СИМ-ка́рты (adaptigilo por SIM-karto). Same pri akcesoraĵoj kiel плёнка (membrano) aŭ стекло́ (vitro) — vi povas alglui ilin surloke, sed jam kontraŭ pago: мо́жете накле́ить? (ĉu vi povas alglui?)

Meti monon en vian konton estas tre simple. Vi povas fari tion per Interreto, sed plej komforta maniero estas uzi bankajn aplikaĵojn, ligitajn al viaj kartoj (pri tio ni parolos poste). Krome vi povas pagi en iu ajn movtelefona vendejo aŭ salono de iu ajn telefonkompanio.

Simple iru al ка́сса (kaso) kaj diru:

— Я хочу́ положи́ть де́ньги на телефо́н (Mi deziras meti monon en telefonkonton).

— Ско́лько? (Kiom?)

— Пятьсо́т рубле́й (Kvincent rublojn).

— Но́мер телефо́на? (Telefonnumero?)

— Во́семь де́вять два три девятьсо́т два́дцать четы́ре (Ok naŭ du tri naŭcent dudek kvar).

— Проверя́йте (Kontrolu).

— [post kontroli kvitancon] Всё ве́рно (Ĉio ĝustas).

— Ка́ртой и́ли нали́чными? (Ĉu per karto aŭ kontante?)

— Ка́ртой (Per karto).

Tuj post alveno de mono al via konto vi ricevos respektivan SMS kun datumoj.

Movtelefonaj vendejoj haveblas ĉiupaŝe, do plej grandaj vendoretoj servas ankaŭ kiel platoformoj por vendado de plej diversaj varoj kaj servoj, ofte neniel rilataj al telefonio. En tiuj salonoj vi povas aĉeti ferion, asekurilon, pagi krediton aŭ mendon en retvendejo. Do se vi ŝatas aĉetumi en Interreto, atentu pagvariantojn, kiujn proponas retvendejo — eble por vi estos pli oportune pagi en apuda movtelefona vendejo.

Se iu fuŝiĝis kaj via novaĉetita telefono ne funkcias aŭ mono ne venis al via konto, necesos reveni al respektiva salono kaj priparoli tion kun vendistoj. Plej verŝajne vi bezonos plenigi paperojn, do tiukaze prefere havu apude iun ruslingvanon, ĉar burokrataj vortumoj ofte estas komplikaj kaj gravaj samtempe. La plej oftaj plendoj: не рабо́тает (ne funkcias), зависа́ет (telefono kolapsas), не включа́ется (ne ŝaltiĝas), бы́стро разряжа́ется (rapide malŝarĝiĝas), не заряжа́ется (ne ŝarĝiĝas), кла́виша запада́ет (klavo enfalas), экра́н га́снет (ekrano mallumiĝas), си́льно нагрева́ется (tre varmiĝas).

Kvalito de телефо́нное соедине́ние (telefona konekto) varias kaj dependas de kvalito de покры́тие (kovro) de proksimaj stacioj. Plejparte temas pri 4G, foje pri 3G aŭ eĉ 2G, en plej foraj lokoj sur ekrano aperas H aŭ signalo tute malaperas kaj sur ekrano videblas nur surskribo: только 112 (nur 112), kio signifas ke eblas voki nur tiun numeron, kiu apartenas al urĝaj servoj (kiel 911 en Usono). Por voki policon tajpu 112, ambulancon 113.

Interreto redakti

Интерне́т (Interreto) en Rusio apartenas al plej bazaj servoj kaj penetris jam preskaŭ ĉien ajn. En la urboj plejparte temas pri о́птико-волоко́нная связь (optiko-fibra konekto), plej ofte nomata mallonge о́птико-волокно́ (optiko-fibro) aŭ popolece о́птика (optiko). Ĉiun pluretaĝan domon eniris kabloj de pluraj firmaoj, precipe de grandaj tutnaciaj, inter kiuj estas ankaŭ telekomunikaj korporacioj proponantaj movtelefonion. Do eble por vi estos oportune uzi servon de la sama firmao kaj ricevi rilatajn скидка (rabato). Se vi deziras ekscii, kiuj kompanioj proponas retkonektajn servojn en via domo, vi povas uzi plurajn aplikaĵojn tiucele. Ekzemple en 2GIS klaku laŭ via domo surmape, en aperinta menuo elektu Слу́жбы (Servoj) kaj poste Прова́йдеры (Retprovizantoj) kaj aperos listo de ĉiuj retprovizantoj por tiu ĉi domo. Kutime per la sama ка́бель (kablo) vi povas ricevi samtempe Интерне́т (Interreto), фикси́рованная телефони́я (fiksa telefonio) kaj телеви́дение (televido). Do simple elektu kion vi deziras kaj kiun прова́йдер (retprovizanto) preferas. Kontraŭ 10-15 dolaroj vi povas ricevi senliman retkonekton kun rapideco 100 Mb/sekunde kaj televidon kun kelkcent kanaloj. Ка́бельное телеви́дение (kabla televido) riceveblas ankaŭ aparte, same kiel спу́тниковое телеви́дение (satelita televido), do vi povas elekti iun ajn el ili aŭ ĉiujn samtempe.

Por disdoni Interreton al ĉiuj aparatoj ene de la domo vi povas aĉeti (купи́ть) aŭ lui (арендова́ть) ро́утер (enkursigilo), ekzemple ĉe via retprovizanto. Venos ма́стер (metiisto) kaj post настро́ить (agordi) ĉion li donos al vi plurajn докуме́нт (dokumento), el kiuj plej gravaj estas догово́р (kontrakto), ло́гин (logino) kaj паро́ль (pasvorto). Ŝanĝi паро́ль (pasvorto) vi povos en ли́чный кабине́т (persona ĉambro) en сайт (retejo) de respektiva firmao. Ne perdu tiujn datumojn, prefere registru ilin ie.

Ско́рость (rapideco) de соедине́ние (retkonenkto) kutime estas sufiĉe высо́кий (alta), do eblas spekti filmojn rete kaj elŝuti ilin en bonega kvalito. Aŭtoraj rajtoj estas ne tre strikte observataj en Rusio, do dekoj da retejoj proponos al vi plej freŝajn filmojn kaj kantojn por elŝutado per то́ррент (BitTorento). Simple skribu en retumilo "[nomo de la filmo] скача́ть то́ррент" (X elŝuti torento") kaj aperos pluraj proponoj. En ĉiu retejo kutime haveblas pluraj variantoj de la sama filmo, kiuj varias laŭ kvalito de изображе́ние (bildo) kaj озву́чивание (voĉigo). Cetere kutime oni povas elekti sontrakon antaŭ spektado, do ruslingva voĉigo de eksterlandaj filmoj apenaŭ gravos por vi. Plej ofte eblas elŝuti la filmon en 10-15 minutoj.

Retumado estas facila kaj libera. Malgraŭ popularaj eksterlande fabeloj pri cenzuro kaj persekutado, miloj da retejoj proponas plej diversan enhavon kaj homoj priparolas ĉion libere en интерне́т-фо́рум (retforumo), ofte nomata simple фо́рум (forumo), en социа́льная сеть (socia reto) kaj en коммента́рий (komento) sub статья (artikolo) en сайт (retejo) de diversaj сре́дство ма́ссовой информа́ции (amaskomunikilo, kutime nomataj mallonge СМИ. Malpermesitaj estas nur malmultaj retejoj, plejparte pro propagando de antisemitismo, ksenofobio, rasismo, terorismo, propagando aŭ vendado de narkotikaĵoj ktp. Kontroli ĉu respektiva retejo troviĝas en la listo de tiuj malpermesitaj eblas per retejo de Роскомнадзор (mallongigo de la Rusia Komitato pro Observado [en komunikado]) angleruse.

Ĉiuj plej grandaj sociaj retoj funkcias senprobleme, sola escepto estas LinkedIn, blokita en 2016 pro ĝia rifuzo transloki al Rusio servilojn kun personaj datumoj de la rusiaj uzantoj. Cetere plejparto de la rusianoj eksciis pri ĝia ekzisto nur el novaĵoj pri ĝia blokado. Rusio estas inter malmultaj landoj, kie plej populara estas ne Facebook, sed loka socia reto ВКонта́кте (VKontakte), ofte nomata mallonge ВК (VK). En ĝi oni povas trovi preskaŭ ĉiun rusianon, almenaŭ malpli ol 40-jaraĝan. Aĝuloj (sed ne nur) komunikas en la alia loka socia reto — Однокла́ссники (Odnoklassniki, do Samklasanoj), kie grupoj formiĝas laŭ lernejoj kie oni lernis, trupoj kie oni militservis ktp. Фейсбу́к (Facebook) popularas ĉefe inter urbanoj kaj mezaĝuloj, speciale alte edukitaj. Ĉiuj sociaj retoj havas proprajn aplikaĵojn, plurlingvan interfacon (inkluzive en Esperanto, almenaŭ VK kaj Facebook) kaj proponas plurajn servojn. Инстагра́м Instagram popularas ĉefe inter gejunuloj en la urboj. Тви́ттер (Twitter) estas apenaŭ uzata kaj Reddit tute nekonata.

Inter blogejoj plej popularas Живо́й Журна́л (LiveJournal, do Viva Ĵurnalo), ofte nomata mallonge ЖЖ aŭ popolece же́жка. Inter videoplatformoj plej famas Ютью́б (YouTube; proconciĝas kiel юту́б), kvankam iuj uzas ankaŭ Vimeo kaj lokajn videoservojn. Kreskas populareco de ТикТо́к (TikTok), ĉefe inter la junularo. Pinterest estas konata ĉefe inter la dezajnistoj.

Inter retpoŝtaj servoj plej popularas Я́ндекс.По́чта (Yandex Poŝto, kiun sekvas Mail.ru kaj Gmail. La plej populara serĉilo estas Я́ндекс (Yandex), proponanta plurajn servojn. Ĝin sekvas Mail.ru kaj Гугл (Google). La rusianoj ĉiam pli ofte aĉetumas en Interreto kaj serĉi necesan varon tra retvendejoj oportunas per Я́ндекс.Ма́ркет (Yandex Market). La servo Я́ндекс.Перево́дчик (Yandex Tradukilo) tradukos vorton, frazon aŭ retpaĝon al iu ajn lingvo. La nuba stokejo Я́ндекс.Диск Yandex Disko estas konektita al Я́ндекс.По́чта Yandex Poŝto kaj ebligas stoki iom ajn da datumoj. La poŝtelefona aplikaĵo Я́ндекс.Тра́нспорт (Yandex Transporto) ebligas konstrui itineron kaj spuri publikan transporton. La elsendoflua muzikservo Я́ндекс.Ра́дио (Yandex Radio) estas same komforta kiel la elsendoflua muzikservo Я́ндекс.Му́зыка (Yandex Muziko). La manĝolivera servo Яндекс.Еда (Yandex Manĝaĵoj) ebligas ricevi plurajn pladojn 24 horojn tage plej ofte ene de duonhoro. Preskaŭ ĉiuj uzas Я́ндекс.Такси́ (Yandex Taksio) kaj Я́ндекс.Ка́рты (Yandex Mapoj). Kompreneble ekzistas ankaŭ aliaj retservoj, sed la menciitaj estas la plej popularaj. Inter aliaj utilaĵoj menciindas la maposervo 2GIS, kiu havas datumojn pri dekoj da urboj en Rusio kaj eksterlande, proponante mapojn sur kiu estas markitaj preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj, kun fotoj, adresoj, datumoj pri ilia uzado, datumoj de respektivaj organizaĵoj kpt. Se vi planas longe loĝi en Rusio, instalu almenaŭ 2GIS, Я́ндекс.Еда́ (Yandex Manĝaĵoj), Яндекс.Тра́нспорт (Yandex Transporto) kaj Я́ндекс.Ка́рты (Yandex Mapoj).

En multaj publikaj lokoj kaj preskaŭ en ĉiuj manĝejoj kaj distrejoj funkcias senpaga вай-фай (kutime angle: Wi-Fi), oficiale nomata беспроводно́е соедине́ние (sendrata retkonekto), ankaŭ nomata беспроводно́й Интерне́т (sendrata Interreto). Necesas nur prezenti sin, kio kutime okazas per poŝtelefono al kiu venas SMS kun kodo. Tio evitigas ke iu retumu anonime. Cetere VPN, Tor kaj aliaj tiaĵoj helpos al vi resti anonima se vi tion deziras.

Inter la mesaĝiloj plej popularas Ва́йбер (Viber) kaj Вотса́п (kutime angle: WhatsApp). Multaj uzas mesaĝilojn de ВКонта́кте (VKontakte) kaj Фейсбу́к (Facebook). Ĉiam pli popularas Телегра́м (Telegram), kvankam oficiale blokita en 2018-2020, sed tiom senefike (aŭ ŝajnige) ke neniu rimarkis tion. Ĉifromesaĝiloj kiel Сигна́л (Signal) estas konataj nur al malmultaj. Веча́т (kutime angle: WeChat) uzas nur homoj, kiuj iel rilatas al Ĉinio. Скайп (Skype) estas ankoraŭ vaste uzata, sed grave cedis al WhatsApp kaj Viber. ICQ, tiom populara en la 2000-aj jaroj, nun formortis preskaŭ komplete, lasinte nur komunan (popolecan) nomon de la komputilaj mesaĝiloj — а́ська.

Riparejoj redakti

Pri atelieroj en kiuj oni povas почини́ть (ripari) kaj сшить (kudri) vestojn ni jam parolis en alia artikolo. Sed ekzistas pluraj aliaj servoj, kiun antaŭe oni nomis бытова́я услу́га (pli-malpli: porpersona servo). En la sovetia tempo ilin plenumis дом бытовы́х услу́г (domo de porpersonaj servoj), sed nun ĉion faras diversspecaj privataj entreprenoj, ofte konsistantaj el unu мастер (metiisto).

Se vi bezonas ripari aŭ modifi ювели́рное изде́лие (juvelo), serĉu afiŝon ювели́рная мастерска́я. Plej ofte ili troviĝas en aŭ apud ювели́рный магази́н (juvela vendejo). Ni jam parolis pri terminaro rilata al ювели́рное изде́лие (juvelo), do nun koncentriĝu je eventualaj situacioj.

— До́брый день! У меня́ порвала́сь цепо́чка (Bonan tagon! Mia ĉeno rompiĝis).

— День до́брый! Сейча́с посмотри́м (Bonan tagon! Ni vidos nun) [en tiaj situacioj oni ofte parolas pri si plurale] Мо́жно почини́ть. Это бу́дет сто́ить ты́сячу рубле́й (Eblas ripari. Tio kostos mil rublojn).

— Хорошо́ (Bone).

La plej oftaj problemoj kaj petoj:

— слома́лась застёжка / серёжка (paneis buko / orelpendaĵo);

— погну́лось кольцо́ (deformiĝis ĉeno);

— вы́пал ка́мень (elfalis ŝtono);

— ну́жно увели́чить / уме́ньшить кольцо́ (necesas grandigi / malgrandigi ringon);

— ну́жно почи́стить (necesas purigi).

Eble necesos ion пая́ть (luti), отшлифова́ть (ŝlifi), скрепи́ть (interkroĉi), сцепи́ть (kluĉi), погну́ть (fleksigi), измени́ть (modifi), отполирова́ть (poluri), убра́ть (forigi), доба́вить (aldoni), вста́вить (instali), вы́нуть (forpreni), замени́ть (anstataŭigi).

Foje ювели́р (juvelisto) akceptas ankaŭ malnovajn ювели́рное изде́лие (juvelo) por прода́ть (vendi) aŭ перепла́вить (refandi) kaj krei novan juvelon. Tiukaze ĝi povas esti akceptita kiel via pago. Tamen prezoj tiukaze estas malmultaj, oni aĉetas juvelojn laŭ pezo, kalkulante nur oron kaj ignorante la ŝtonojn. Oni povas mendi juvelon laŭ via dezajno kaj pagi tion per malnovaj juveloj, sed memoru ke efektive via juvelo konsistos el alia oro, ĉar oni fandas pogrande kaj neniu juvelisto fandos aparte kelkajn gramojn, kiujn vi alportis. Do se vi kredas je rilataj supersiĉoj, tiu varianto malkonvenas al vi.

Se vi bezonas rirapi часы́ (horloĝo; ĉiam plurale!), serĉu afiŝon часово́й ма́стер (horloĝisto). Kutime tiaj servoj sidas en часово́й магази́н (horloĝa vendejo) aŭ etaj kioskoj kaj budoj ene de aĉetcentroj. Plej ofte necesas sole замени́ть батаре́йку (anstataŭigi baterion) aŭ замени́ть ремешо́к (anstataŭigi rimenon).

Tipa konversacio pri baterio:

— До́брый день! У меня́ часы́ останови́лись (Bonan tagon! Mia horloĝo haltis).

— День до́брый! Сейча́с посмо́трим (Bonan tagon! Oni rigardos nun). Батаре́йка се́ла (La baterio elĉerpiĝis). Бу́дете меня́ть? (Ĉu vi anstataŭigos?)

— Да, коне́чно (Jes, certe).

— Есть кита́йская, за пятьсо́т рубле́й, на́ год хва́тит (Haveblas la ĉina, kontraŭ kvincent rubloj, por unu jaro sufiĉos). И́ли япо́нская, за ты́сячу, на́ два года хва́тит (Aŭ la japana, kontraŭ mil [rubloj], por du jaroj sufiĉos).

— Дава́йте япо́нскую (La japanan).

Tipa konversacio pri rimeno:

— До́брый день! Мне ну́жен ремешо́к для часо́в (Bonan tagon! Mi bezonas rimenon por horloĝo).

— День до́брый! Сейча́с посмо́трим (Bonan tagon! Ni rigardos nun). То́чно тако́го нет. Есть чёрный, ко́жаный, за ты́сячу (Ekzakte la sama mankas. Haveblas la nigra, leda, kontraŭ mil [rubloj]). И́ли из кожзамени́теля / кожза́ма за шестьсо́т рубле́й (Aŭ el artefarita ledo / artledaĵo kontraŭ sescent rubloj).

— А есть что́-то понадёжнее? (Ĉu haveblas io pli fidinda?)

— Могу́ предложить металли́ческий за три ты́сячи (Mi povas proponi la metalan kontraŭ tri mil [rubloj]).

— Да, я возьму́ его́ (Jes, mi prenos ĝin).

Foje temos pri komplikaj kazoj, do necesos lasi vian horloĝon por pli longa tempo. Eble necesos ion почи́стить (purigi), отрегули́ровать (reguligi), замени́ть (anstataŭigi).

Se vi planas замени́ть замо́к (anstataŭigi seruron) aŭ iu el familianoj потеря́л ключ (perdis ŝlosilon), eble vi bezonos сде́лать ключ (fari ŝlosilon). Tiucele serĉu afiŝon kiel ремо́нт / изготовле́ние ключе́й (riparado / farado de ŝlosiloj). Kutime temas pri budo en korto aŭ en aĉetcentro, kie sidas unu ма́стер (metiisto). Simple donu al vi образе́ц (specimeno) kaj diru: мне ну́жно сде́лать ключ (mi bezonas fari ŝlosilon). Li prenos kaj faros aŭ respondos: таки́е не де́лаем (ni ne faras tiajn), se mankas necesaj materialoj aŭ aparatoj.

Same okazas pri ключ от домофо́на / пульт от шлагба́ума (ŝlosilo de pordotelefono / regilo de barilo), kiuj staras preskaŭ en ĉiu rusia подъе́зд (ŝtuparejo) kaj двор (korto). Foje ключ (ŝlosilo) размагни́чивается (malmagnetiĝas) kaj en пульт от шлагбау́ма (regilo de barilo) сади́тся батаре́йка (elĉerpiĝas baterio). Do vi povas veni al la sama metiisto kaj diri: у меня́ ключ от домофо́на размагни́тился (mia ŝlosilo de pordotelefono malmagnetiĝis) aŭ у меня се́ла батаре́йка в пу́льте (baterio en mia regilo elĉerpiĝis). Plej verŝajne li nur nomos la prezon kaj se vi aprobos, rapide faros ĉion. Ofte tiaj metiistoj estas enmigrintoj aŭ uloj needukitaj, do ne atendu specialan ĝentilecon aŭ perfektan rusan parolon.

Hejmaj problemoj redakti

Ni jam parolis pri hejmaĵoj kaj teknikaĵoj, do tempas lerni kiel solvi rilatajn problemojn. Se vi ne scias kiel ripari холоди́льник (fridujo), malŝtopi necesejon aŭ forporti дива́н (divano), aŭ simple ne deziras zorgi pri tio, turnu vin al profesiuloj. Tiaj servoj estas tre evoluinta kaj libera industrio en Rusio. Oni bezonas neniujn permesilojn por fari tion, ne necesas esti ano de sindikato aŭ ricevi atestilon, do proponoj abundegas. Vi povas serĉi ilin per konatoj aŭ per Interreto. Ofte tiaj firmaoj nomiĝas ма́стер на ча́с (metiisto por unu horo) aŭ eĉ iom ludeme муж на ча́с (edzo por unu horo). Iuj el ili funkcias 24 horojn tage kaj havas retejojn. Ofte temas pri privatuloj, kiuj laboras sole kaj sin reklamas per sociaj retoj kaj afiŝoj, aperantaj en diversaj aplikaĵoj kaj retejoj kiel Я́ндекс.Услу́ги Yandex Servoj. Vi povas turni vin ankaŭ al управля́ющая компа́ния (priserva kompanio), kiu prizorgas vian domon. Sed ĝiaj servoj kutime estas pli kostaj kaj malofte proponataj 24 horojn tage. Nemalofte tiaj metiistoj estas enmigrintoj, do ne atendu de ili perfektan rusan parolon.

Tipa konversacio:

— До́брый ве́чер! У меня́ засори́лась ва́нна, не ухо́дит вода́ (Bonan vesperon! Mia banujo ŝtopiĝis, akvo ne foriras).

— Ве́чер до́брый! Пришлём ма́стера. Говори́те а́дрес (Bonan vesperon! Ni sendos metiiston. Diru la adreson).

— У́лица Фабри́чная, дом де́вять, кварти́ра сто пятна́дцать. Пя́тый подъе́зд (Strato Fabriĉnaja, domo naŭ, apartamento cent dekkvin. La kvina ŝtuparejo).

— Подъе́зд закры́тый? (Ĉu la ŝtuparejo estas fermita?)

— Да, у нас домофо́н. Код: один пять шесть во́семь (Jes, ni havas pordotelefonon. La kodo: unu kvin ses ok).

— Ма́стер сейча́с на вы́зове. Мо́жет подъе́хать с шести́ до восьми́ (La metiisto nun estis vokita aliloken. Li povos veni de la sesa ĝis la oka [horo]).

— Хорошо́, я бу́ду до́ма (Bone, mi estos hejme).

— Сто́имость вы́зова — восемьсо́т рубле́й. Запча́сти опла́чиваются отде́льно (La voko kostas okcent rublojn. Elementoj estas pagataj aparte).

— Хорошо́ (Bone).

— Тогда́ я вас запи́сываю (Do mi registras vin). Назови́те ва́ши и́мя и но́мер телефо́на (Diru vian nomon kaj telefonnumeron).

Plej oftaj plendoj:

— не рабо́тает холоди́льник / кондиционе́р / стира́льная маши́на (Ne funkcias fridujo / klimatizilo / lavmaŝino);

— течёт холоди́льник / кондиционе́р / стира́льная маши́на (Likas fridujo / klimatizilo / lavmaŝino);

— течёт холо́дная труба́ / горя́чая труба́ / батаре́я отопле́ния (Likas malvarma tubo / varma tubo / hejtilo);

— не гори́т свет (ne funkcias lumo);

— дыми́тся прово́дка (fumas elektraj kabloj);

— засори́лась ва́нна (ŝtopiĝis banujo);

— засори́лась ра́ковина (ŝtopiĝis lavpelvo);

— засори́лся унита́з (ŝtopiĝis neceseja pelvo).

Krome vi povas mendi laborojn:

— пове́сить лю́стру (pendigi lustron);

— замени́ть aŭ установи́ть дверь aŭ дверно́й замо́к (anstataŭigi aŭ instali pordon aŭ pordoseruron);

— почини́ть ме́бель: шкаф, стол, стул, кре́сло, дива́н (ripari meblojn: ŝranko, tablo, seĝo, brakseĝo, divano).

Rilataj profesioj:

— санте́хник (tubisto);

— ювели́р (juvelisto);

— часовщи́к, часово́й ма́стер (horloĝisto, horloĝa metiisto);

— пло́тник (ĉarpentisto);

— сто́ляр (lignaĵisto);

— сле́сарь (seruristo);

— гру́зчик (kargisto).

Riparado de ejo estas afero tro komplika, do vi certe bezonos pli bone koni la lingvon. Sed transportado de mebloj kaj aliaj hejmaĵoj estas tasko plenumebla. Simple serĉu en Interreto гру́зчики (kargistoj) kaj diru: Мне ну́жно перевезти́ ме́бель (Mi bezonas transporti meblojn) kaj indiku de kiu loko al kiu. Kutime temas pri pohora pago. Grandaj aĵoj povas esti pagataj aparte. Plej ofte oni transportas tiaĵojn per kamionetoj GAZelle.

Bankoj redakti

Bankaj servoj estas tre evoluintaj en Rusio, speciale ĉio rilata al konsumanta interfaco. Fakuloj ofte diras ke la rusiaj bankaj aplikaĵoj estas plej komfortaj kaj evoluintaj en la tuta Eŭropo. Ĉiu rusiano havas po kelkajn kartojn kaj aplikaĵojn, ĉiam pli multaj pagas per kartoj, telefonoj kaj foje eĉ per у́мный телефо́н saĝhorloĝo. Plej grandaj банк (banko) kiel la ŝtata Сберба́нк Sberbanko planas baldaŭ enkonduki vizaĝrekonajn sistemojn, kio eĉ pli faciligos la priservadon. Do ĝuu tiujn eblecojn kaj faciligu vian vivon.

La unua paŝo estas ricevado de oficiala statuso en Rusio. Por malfermi konton kaj aranĝi bankokarton necesas havi регистра́ция (registriĝo) ĉe iu ме́сто жи́тельства (loĝadreso). Ofte oni nomas tion per malnova sovetia termino пропи́ска. Sed se vi planas loĝi en Rusio sufiĉe longe, tio ne estas problemo. La registriĝo ne signifas ke vi iĝas posedanto de respektiva loĝejo aŭ rajtas loĝi nur tie. Ĝi simple informas la aŭtoritatojn ke vi loĝas laŭ tiu ĉi adreso, do oni sendu tien dokumentojn kaze de bezono. Do vi povas registriĝi ĉe iuj amikoj, parencoj aŭ uzi neformalajn servojn, kiam iu registras homojn en sia loĝejo kontraŭ pago (serĉu en Interreto per пропи́ска в [urbo]).

Krome la banko povas peti ко́пия па́спорта (kopio de pasporto), eble kun нотариа́льно заве́ренный перево́д (notarie konfirmita tradukaĵo). Se temas pri la plej popularaj lingvoj kiel la angla, ĉina aŭ germana tio facile fareblas en iu ajn urbo. Sed la hispana, pola, ĉeĥa kaj aliaj lingvoj povas esti trovitaj nur en plej grandaj urboj. Kutime нота́риус (notario) laboras kun iu konkreta перево́дчик (tradukisto), kiun li konas kaj al kiu li kredas, do ne uzu tiajn servojn aparte. Se vi iros al перево́дческое аге́нтство (traduka agentejo), ankaŭ nomata бюро́ перево́дов (buroo de tradukoj), diru: Мне ну́жен нотариа́льно заве́ренный перево́д па́спорта (Mi bezonas notarie konfirmitan tradukon de la pasporto). Plej ofte перево́дчик (tradukisto) prenos vian pasporton kaj post kelkaj tagoj redonos ĝin al vi kune kune la notarie konfirmita tradukaĵo, do vi mem devos iri nenien.

Inter la bankoj rekomendindas la menciita Сберба́нк (Sberbanko). Tiu ŝtata banko estas la plej granda en la lando, do centprocente stabila kaj havanta plej grandan nombron de отделе́ние (filio) kaj банкома́т (bankmaŝino), kiuj troveblas ĉiupaŝe tra la lando. Sed ĝi estas ankaŭ inter la plej progresemaj rilate teknologiojn kaj priservadon de la klientoj. Preskaŭ ĉiu rusiano havas Сберка́рт (Sberkarto), kiel nomiĝas la karto de tiu ĉi banko. Ĝi estas ŝatata ne nur pro favoraj kondiĉoj kaj fidindeco, sed ankaŭ pro komforta poŝtelefona aplikaĵo, kiu eblias kontroli siajn kontojn, ĝiri monon inter ili, ricevi eltiraĵojn, peti kreditojn ktp. Por перевести́ де́ньги (ĝiri monon) al alia homo oni bezonas koni nur lian telefonnumeron, ligitan al lia Sberkart. Ĝiroj ene de la banko estas senpagaj kaj okazas en kelkaj sekundoj. Preni aŭ meti monon vi povas ankaŭ senpage en iu ajn банкома́т (bankmaŝin). Ĉiu опера́ция (operacio), inkluzive ĉiun pagon, estas kontrolata danke al СМС (SMS), kiuj venos al via telefono kaj ankaŭ estas senpagaj. Por eviti моше́нничество (friponado) estas uzata аутентифика́ция (identigo), kutime pere de SMS al kiuj venas respektiva kodo.

Se vi deziras ĝiri monon al alia homo, tio fareblas eĉ sen bankokarto. Simple venu al banko kaj diru: Я хочу́ перевести́ де́ньги (Mi deziras ĝiri monon). Se temas pri eksterlando, aldonu: за рубе́ж (eksterlanden). Post aranĝi ĉion oni sendos vin al kaso: пройди́те в ка́ссу (iru al kaso). Funkcias pluraj sistemoj — de la internaciaj kiel Western Union ĝis la rusiaj kiel Золота́я Коро́на (Ora Krono).

La bankoficejoj funkcias kutime de la 9-a aŭ la 10-a matene ĝis la 5-a aŭ 7-a vespere. Iuj funkcias ankaŭ sabate, dimanĉe kaj en festotagoj preskaŭ neniu.

Ĉiupaŝe renkonteblas ankaŭ oficejoj proponantaj бы́стрые за́ймы (rapidaj pruntoj), nomataj де́ньги да́ром (mono senpage), де́ньги бы́стро (mono rapide) ktp. Ili proponas займ (prunto), riceveblan rapide kaj facile, sen pluraj paperoj kaj зало́г (kaŭcio), sufiĉas nura па́спорт (pasporto). Sed проце́нтная ста́вка (procentaĵo) estas altega. Multaj homoj malriĉaj aŭ malraciaj trafis tiajn kaptilojn, do fine la registaro devis limigi ста́вка (procentaĵo) je 1% tage kaj malpermesi ĉiujn punojn.

Poŝto redakti

По́чта (poŝto) en Rusio estas precipe la ŝtata servo. La ĉefa ludanto en tiu ĉi industrio estas la ŝtata firmao По́чта Ро́ссии (Poŝto de Rusio). Malsame ol Sberbanko ĝi ĝis nun ne sukcesis modernigi, kvankam apartaj servoj pliboniĝis. Ĝia ĉefa avantaĝo estas grandega reto de отделе́ние (filio), kovranta la tutan vilaĝon.

Отделе́ние свя́зи (komunika filio), kutime nomata simple по́чта (poŝto) troviĝas en ĉiu kvartalo kaj vilaĝo. Ĉiu отделе́ние свя́зи (poŝtejo) havas propran почто́вый и́ндекс (poŝta indekso), kutime nomatan simple и́ндекс (indekso). Tie vi povas получи́ть (ricevi) kaj отпра́вить (sendi) письмо́ (letero), откры́тка (bildkarto), бандеро́ль (poŝtaĵo; 100 ĝis 2000 gramojn peza), посы́лка (sendaĵo; pli ol 2 kg peza), foje ankaŭ телегра́мма (telegramo), kvankam apenaŭ iu uzas nun tiun arkaikaĵon. Письмо́ (letero) povas esti заказно́е (laŭvorte: mendita, do por ricevi ĝin necesas veni al poŝtejo, kio faras liveradon pli garantiita) aŭ / kaj с уведомле́нием о вруче́нии (kun informado pri enmanigo), kio signifas ke oni informos vin ke la adresito ricevis la leteron; plej ofte oni diras mallonge: с уведомле́нием (kun informado). La lasta varianto gravas se temas pri oficialaj paperoj, eventuale uzotaj en procesoj ks. Por sendi leteron vi bezonos конве́рт (koverto) kaj почто́вая ма́рка (poŝtmarko), kutime nomata simple ма́рка (marko). Vi povas peti poŝtistojn plenigi por vi formularon, kio kostas groŝojn, sed faciligos vian taskon. Samloke oni povas aĉeti паке́т (pakaĵo) kaj коро́бка (skatolo) por бандеро́ль (poŝtaĵo) kaj посы́лка (sendaĵo).

Междунаро́дные отправле́ния (internaciaj sendaĵoj) kutime estas akceptataj en главпочта́мт (ĉefpoŝtejo) dum sendi leteron oni povas ie ajn — sufiĉas meti ĝin en почто́вый я́щик (poŝtokesto), kiu staras en ĉiu poŝtejo aŭ pendas apud ĝi. La formularoj por internaciaj sendoj havas paralelan tekston en la franca, kiu plu estas la oficiala lingvo de la Universala Poŝta Unio — eble tio iom faciligos vian taskon.

Plej verŝajne inter vi okazos jena dialogo:

— До́брый день! Я хочу́ отпра́вить бандеро́ль / посы́лку в Гава́ну (Bonan tagon! Mi deziras sendi poŝtaĵon / sendaĵon al Havano). Мне ну́жен паке́т / нужна́ коро́бка (Mi bezonas koverton / skatolon).

— Здра́вствуйте! Тако́й [паке́т] подойдёт? (Saluton! Ĉu tia sufiĉos?)

— Ду́маю, да (Mi pensas ke jes).

— Дава́йте взве́сим (Ni pesu). У вас превыше́ние — бо́льше двух килогра́мм. Придётся оформля́ть как посы́лку (Vi havas troan pezon — pli ol du kilogramojn. Do necesos aranĝi kiel sendaĵon).

— Хорошо́. Мо́жете запо́лнить? Вот адреса́ — мой и получа́теля (Bone. Ĉu vi povas plenigi [formularon]? Jen la adresoj — la mia kaj de la ricevonto).

— Заполне́ние — пятьдеся́т рубле́й (Plenigado [kostas] kvindek rublojn).

— Хорошо́ (Bone).

— Вот квита́нция, контро́льный но́мер подчёркнут — мо́жете по нему́ отсле́живать (Jen kvitanco, la kontrolnumero estas substrekita — vi povas spuri per ĝi).

Tio signifas ke vi havas numeron, post enigi kiun en respektva paĝo ruse, vi vidos kie troviĝas via sendaĵo kaj prognozi kiam ĝi venos al vi aŭ via adresito. Post alveno kutime почтальо́н (leterpoŝtisto) alportas извеще́ние (sciigo), kiu enhavas informojn pri loko kie eblas ricevi la poŝtaĵon kaj ĝia horaro. Necesas plenigi ĝin, enigante viajn pasportajn datumojn kaj doni al poŝtisto. Извеще́ние estas metata en почто́вый я́щик (poŝtokesto), kiu haveblas en ĉiu подъе́зд (ŝtuparejo) aŭ domo, aŭ ĉe о́фис (oficejo).

La ĉefa manko de la Poŝto de Rusio estas ke ĝiaj teknologioj estas malefikaj kaj la kunlaborantoj subpagataj, do ne tro laboremaj kaj edukitaj. О́чередь (atendovico) en poŝtejo estas tre ofta afero. Por almenaŭ iom faciligi la aferon vi povas привяза́ть телефо́н (ligi la telefonon), do sekvan fojon por ricevi la sendaĵon vi simple diros la kodon, ricevitan per SMS.

Krome ekzistas pluraj privataj servoj, ĉefe forme de экспре́сс-по́чта (rapidpoŝto) — de la tutmonde fama DHL ĝis lokaj firmaoj. Vi povas trovi ilin per 2GIS aŭ serĉi en Interreto.

Vestolavado redakti

Стира́льная маши́на (lavmaŝino) haveblas nun en ĉiu rusia loĝejo. Sed eble vi ne deziros lavi memstare посте́льное бельё (tolaĵoj) kaj certe foje vi bezonos purigi vestojn delikatajn, ne konvenajn al kutima lavado. Serĉu пра́чечная (vestolavejo) aŭ химчи́стка (tinkturejo. Se temas pri посте́льное бельё (tolaĵoj), unue dividu ĝin ja гла́дкое (glata) kaj махро́вое (felpa), ĉar tiuj specoj havas malsamajn prezojn.

Okazos jena konversacio:

— До́брый день! Я хочу́ постира́ть бельё (Monan tagon! Mi deziras lavigi tolaĵojn).

— Здра́вствуйте! Ста́вьте на весы́ (Saluton! Metu sur pesilon). Де́сять килогра́ммов (Dek kilogramoj). Э́то бу́дет сто́ить пятьсо́т рубле́й (Tio kostos kvincent rublojn). Наличными или картой? (Ĉu kontante aŭ per karto?)

— Нали́чными (Kontante).

— Вот ва́ша квита́нция (Jen via kvitanco). Бельё бу́дет гото́во во вто́рник, пя́того числа́ (La tolaĵoj estos pretaj marde, la kvinan). Вы полу́чите СМС (Vi ricevos sciigon en SMS).

Se temos pri пальто́ (pelto), пла́тье (robo) aŭ ку́ртка (jako) oni unue esploros ĝin kaj avertos pri eventualaj damaĝoj. Krome oni pritaksos изно́с (eluziteco) de вещь (aĵo) kaj diros, ĉu entute eblos ion fari aŭ ne. Pago estas aparta por ĉiu aĵo. Estu atenta kaj taksu ĉion realisma, ja foje post химчи́стка (tinkturado) вещь (aĵo) aspektas malpli bone ol antaŭe. Ŝancoj ricevi компенса́ция (rekompenco) malmultas.

Ŝajnas ke vi jam pretas fari ĉion memstare kaj ĝui komforton de la servoj en Rusio. Sed estu atenta, ja ĉiam necesas memori pri sekureco!