Latina/Adverboj
Adverboj
redaktiEkzistas du specoj de adverboj. Unuj estas originaj, ekzemple hodiē “hodiaŭ”, dum aliaj devenas de adjektivoj: male “malbone” de malus, -a, -um “malbona”.
La originajn adjektivojn oni ellernas parkere. Por la devenaj sufiĉas scii, ĝuste kiel ili kreiĝas.
Ni jam scias, ke ekzistas du klasoj de adjektivoj: la unua-dua-deklinaciaj kaj la tria-deklinaciaj. La sistemo por devenigi de ili adverbojn malsamas. Ĉar ni nun scias nur la unuan klason de adjektivoj, ni lernos nur pri ĝiaj adverboj.
Adverboj de unua-dua-deklinaciaj adjektivoj
redaktiLa adverbigo de tiaj adjektivoj estas sufiĉe facila: ĉe plej multaj oni aldonas al la (genitiva) radiko la finaĵon -ē.
- clārus “klara” – clārē “klare”
- validus “forta” – validē “forte”
- pulcher “bela” – pulchrē “bele”
- līber “libera” – līberē “libere”
Kelkajn adjektivojn oni tamen adverbigas per la finaĵo -ō:
- prīmus “unua” – prīmō “unue”
- rārus “malofta” – rārō “malofte”
- sērus “malfrua” – sērō “malfrue”
Ankoraŭ aliaj adjektivoj uzas anstataŭ adverbo kvazaŭ sian (neŭtran) akuzativon:
- multus “multa” – multum “multe”
- nimius “troa” – nimium “tro(e)”
Fine kelkaj adjektivoj havas malregulajn adverbojn:
- bonus “bona” – bene “bone”
- malus “malbona” – male “malbone”