Tralegu ĉi-subajn resumetojn de la laste traktitaj lecionoj kaj certigu vin, ke vi komprenas ĉion.

Vortklasoj redakti

  • La deklinaciaj vortklasoj estas substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj iuj numeraloj kaj participoj.
  • Konjugacio estas tiam afero de verboj.
  • Ceteraj vortklasoj inkludas adverbojn, prepoziciojn, konjunkciojn, partikulojn kaj interjekciojn.

Deklinacio redakti

  • Nombro montras la solecon aŭ male plurecon da priparolat(aĵ)o(j).
    • La nombroj estas singularo kaj pluralo.
  • Kazo montras la rolon de vorto en la frazo.
    • Estas ses kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo kaj ablativo.
  • Genro, kiu ne ekzistas en Esperanto, devus montri kvazaŭ la sekson de la priparolato; tio tamen ne ĉiam tute logikas.
    • Vorto povas esti virgenra, ingenraneŭtra.

Konjugacio redakti

  • Persono montras, ĉu la aga(n)to de verbo estas la parolanto, la alparolato aŭ iu alia.
    • Estas do tri personoj, simple unua (mi, ni), dua (ci, vi) kaj tria (li, ŝi, ĝi, ili).
  • Nombro – kiel ĉe deklinacio.
  • Voĉo montras, ĉu la persono estas la aganto aŭ la agato.
    • La unua okazo estas aktiva voĉo, la dua pasiva.
  • Tenso estas la verba tempo. Esperanto esprimas tensojn per la finaĵoj -as, -is kaj -os.
    • En latino estas tamen ses tensoj: prezenco, futuro, perfekto, imperfekto, pluskvamperfekto kaj perfekta futuro.
    • El la pasintecaj tempoj perfekto montras momentan kaj finitan agon (estas/estis farite), dum imperfekto agadon daŭran aŭ ripetan (estis farate).
  • Modo kaptas iujn nuancojn, kiujn Esperanto esprimas per la finaĵoj -as/-is/-os kontraŭ -us, -u kaj -i.
    • Estas indikativo, subjunktivo, imperativo kaj infinitivo.