Latina/Diversaj elparoloj
Diversaj elparoloj
redaktiEn la dua leciono de ĉi tiu lernolibro ni prezentis la regulojn por elparoli latinon laŭ la tiel nomata “klasika elparolo”. Tiu maniero por legi latinon baziĝas sur oniaj konoj de la fakta elparolo de antikvaj Romanoj kaj kreiĝis en la 19-a jarcento. Inter la klasika Romana tempo kaj la 19-a jarcento tamen estis longega tempo, dum kiu latino ja estis parolata (eĉ se ne de denaskaj parolantoj). Tiam kreiĝadis spontanee plej diversaj manieroj por legi latinon, el kiuj ĉiu tiu maniero estis influita kaj influata de la elparolo de iu nacia lingvo. Ekzemple la anglalingvanoj longe kutimis laŭtlegi latinon laŭ la reguloj de la angla lingvo, donante iel al latino la sonaron de sia propra lingvo. Kaj kvankam ĝuste la anglalingvanoj estas nun plej multaj jam transirintaj al la laŭklasika elparolo, multaj popoloj en la mondo uzas ĝis nun siajn tradiciajn elparolojn. Tiuj eble ne estas unuecaj kaj ne fidelas la elparolon de la klasikuloj, sed ĝuste tra tiuj kutime envenis la naciajn lingvojn ĉiuj latinaj pruntaĵoj.
Ekzemple la origina latina vorto lectiōne (ablativo de lectiō), en la klasika elparolo legata [lektione], eniĝis en pli postajn eŭropajn lingvojn en formoj kiel lezione [lecione] itale, lição [lisaŭ] portugale, leçon [leso] france, lection [lekŝn] aŭ lesson [lesn] angle, Lektion [lekcion] germane, лекция [lekcija] ruse, lekce [lekce] ĉeĥe; kaj finfine leciono Esperante. Jam en tiuj malprofundaj ekzemploj ni povas vidi certajn ŝanĝojn de la klasikaj sonoj, nome ke [t] de la klasiklatina vorto en ĉiuj naciaj lingvoj iel moliĝas je [c] aŭ [s] kaj ke la originvorta [k] ĉu restas, ĉu tute foriĝas!
Ankaŭ Esperanto prunteprenas latinajn vortojn akorde al la tradicia elparolaro, ne laŭ la pli nova “retrovita” laŭklasika elparolo. La maniero, laŭ kiu Esperanto plej ofte sonakceptas latinajn vortojn, plej similas al la maniero de la germana kaj slavaj lingvoj, kaj laŭ tiuj ni do starigos la tradician aŭ esperantecan elparolon.
Fine el la naciaj elparoloj speciale atentindas la itala, unue ĉar ankaŭ la itala lingvo havas grandan influon je Esperanto, due ĉar ĝuste ia italeca elparolo de latino estas tiu, kiun uzas unu el la plej grandaj postromanaj parolantaroj de latino – nome la kristana eklezio. Tiun ni do nomu simple eklezia elparolo.
Tiujn ĉi tri sistemojn – diferencajn ja, sed kredeble unu al la alia kompreneblajn – ni prezentas ĉi-sube kaj rekomendas por esperantistaj lernantoj de la latina lingvo.
Skribe | Elparolo | Ekzemploj | |||||
Laŭklasika | Tradicia | Eklezia | Latine | Esperante | |||
Vokaloj | |||||||
ae | ae[1] ~ aj | e | e | praedicō | prediki | ||
oe | oe[2] ~ oj | e | e | tragoedia | tragedio | ||
y | y | i / y | i | Sibylla | sibilo | ||
Konsonantoj | |||||||
ce[3] | k | c | ĉ | certus | certa | ||
cce[3] | kk | kc | ĉĉ / tĉ | accentus | akcento | ||
ch | kh | ĥ | k | chorus | ĥoro | ||
ge[3] | g | g | ĝ | gēns | gento | ||
gge[3] | gg | gg | ĝĝ / dĝ | suggestiō | sugestio | ||
gn | gn[4] | gn | nj[5] | lignum | ligno | ||
h | h | h | –[6] | honor | honoro | ||
ngua[7] | ngŭ | ngv | ngŭ | lingua | lingvo | ||
ph | ph | f | f | phrasis | frazo | ||
qu | kŭ | kv | kŭ | quālitās | kvalito | ||
asa[8] | s | s / z | s / z | phrasis | frazo | ||
sce[3] | sk | sc | ŝ (ŝŝ[9]) | sciō | scii | ||
th | th | t / th | t | theologia | teologio | ||
tia[10] | ti | ci | cj | ratiō | racio | ||
v | ŭ | v | v | ventus | vento | ||
axa[11] | ks | kz (gz) | kz (gz) | exemplum | ekzemplo | ||
xce[3] | ksk | ksc | kŝ | excitō | eksciti | ||
z | dz | z | dz | zingiber | zingibro |
Akcento
redaktiSpite al la diferencoj en la prononcado de iuj literoj, la reguloj por akcentado de vortoj restas la samaj en ĉiuj elparoloj. Ili estas eksplikitaj en la ĝenerala leciono pri elparolo.
Vokallongoj
redaktiImitante la klasikan latinon, oni devus distingi klare longajn kaj mallongajn vokalojn, kiel skribite en la ĝenerala leciono pri elparolo, kaj tion ni rekomendas ankaŭ por la tradicia esperanteca elparolo, eĉ se ekzemple en la mezepoko oni vokallongojn plej verŝajne ignoris. La eklezia elparolo jam preskaŭ regule ignoras klasikajn vokalajn longojn, kaj la vokallongoj dependas nur de la akcento (kiu do estas tre grava): neakcentitaj vokaloj emas esti mallongaj, eĉ se klasike estus longaj, dum akcentitaj vokaloj longas, ĉu estus jam klasike longaj ĉu ne.
La klasikaj diftongoj ae kaj oe en malklasika elparolo devus legiĝi kiel ē, do longe.
Duoblaj konsonantoj
redaktiEn la laŭklasika elparolo oni nepre devus prononci aparte ĉiun konsonanton. La tradicia elparolo emas jam unuigadi duoblajn konsonantojn (kaj tiel ili ankaŭ estas prenataj Esperanten: mamma → mamo), sed estas neniel malpermesite elparoli ilin aparte por tuta klareco. Ankaŭ la eklezia elparolo legigas duoblajn konsonantojn duoble aŭ plilongigite, kiel faras la itala lingvo.
Ortografio
redaktiLa naciaj kaj eklezia elparoloj de latino en la pasinteco ofte influadis ankaŭ la ortografion mem de la lingvo. Oni do ekzemple skribadis simplan e aŭ ę anstataŭ la klasikaj ae kaj oe, ĉar oni prononcis tion tiel, aŭ oni skribis c por t tie, kie ĝi moliĝis (eciam por etiam ktp.), aŭ ch por h tie, kie ĝi ne silentis, sed ja legiĝis kiel k (michi por mihi). Multaj modernaj eldonistoj emas “reĝustigadi” la ortografiojn de ekzemple mezepokaj tekstoj, por ke ili ŝajnu klasiklatinaj, aliaj lasas tiajn tekstojn aŭtentikaj. En ĉi tiu lernolibro ni ja montras kelkajn tekstojn kun tia mezepoka “simpligita” ortografio, tamen ĉiam atentiginte pri tio kaj apudprezentante la “ĝustajn” klasikajn formojn por malklasike skribitaj vortoj.
Notoj
redakti- ↑ per IFA: [ae̯]
- ↑ per IFA: [oe̯]
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 t.e. la konsonanto, kiam sekvata de e, i, ae, oe aŭ y
- ↑ aŭ, pli ĝuste, kiel [ŋn] en IFA
- ↑ aŭ kiel [ɲ] aŭ (vortmeze) [ɲɲ] en IFA
- ↑ h ĝenerale silentu, escepte de la vortoj “mihi” (al mi) kaj “nihil” (nenio), prononcindaj kun [k] por h
- ↑ t.e. la du literoj, kiam sekvataj de ajna vokalo
- ↑ t.e. (neduobla) s inter du vokaloj
- ↑ enmeze de vorto
- ↑ t.e. la silabo ti, kiam sekvata de ajna vokalo, kiel en “etiam”, “Horātius”, “scientia”, “amīcitia” – sed neakcentita kaj nelonga (tōtīus), ne antaŭata de s nek x nek t (Sallustius, mixtiō) kaj ne en grekdevena vorto (Miltiadēs)
- ↑ t.e. x inter du vokaloj