Elparolo redakti

Dum la historio kreiĝis pluraj manieroj, kiel elparoli la latinan lingvon, kaj tiuj diversaj manieroj travivas ĝis nuna tempo. Ili kutime varias laŭ la denaska lingvo de la parolanto; troigite eĉ eblus diri, ke ĉiu (eŭropa) nacia lingvo (havanta ian rilaton al latino) havas sian propran manieron por elparoli ĝin. La klasikan nomon Cicero do iu legas [cicero], alia [ĉiĉero], alia [sisero], anglo [siseroŭ], klasikulo [kikero]; Caesar vokatas [cezar], [ĉezar], [sizr], [kajsar] ktp.

Kvankam ekde la falo de la Roma imperio ĝis la 19-a jarcento superadis la diversaj naciaj legmanieroj, en ĉi tiu lernolibro prezentiĝas unualoke la tiel nomata restaŭrita elparolo (aŭ “rekonstruita”, “restituita” aŭ simple “laŭklasika”), kiu baziĝas sur oniaj konoj de la fakta parolo de antikvaj Romanoj. En unu kromleciono estos aldonitaj eksplikoj pri du aliaj uzindaj elparolmanieroj de latino; la ĉi-sekvaj paragrafoj instruas la restaŭritan elparolon.

Konsonantoj redakti

En la laŭklasika elparolo de latino ĝenerale validas unu sama regulo kiel en Esperanto, nome ke ĉiu litero devas ĉiam esti elparolita. Tio koncernas ankaŭ la ofte aperantajn konsontajn duopojn kiel cc [kk], dd, ff, ll, mm ktp.; ĉiu el la paro klare aŭdiĝu.

La plimulto de konsonantoj en latino prononciĝas same kiel en Esperanto. Esceptoj estas:

c — kiel Esperanta [k]
q — [k]; ĝi estas ĉiam sekvata de u, kaj la tuta paro prononciĝas [kŭ]
x — [ks]
v — [ŭ]
z — [z] aŭ, pli ĝuste, [dz]

Plie, R-oj estu rulataj, same kiel estas rekomendite en Esperanto.

Precipe en fremdaj vortoj abundas la duopoj ch, ph, rh, th. Ankaŭ tiuj prefere ne asimiliĝadu kaj estu prononcataj laŭ la starigita regulo por legi ĉiun literon aparte, do efektive [kh], [ph], [rh], [th] (kaj ne ekzemple [ĥ], [f] ktp.).

La literoj k kaj z renkonteblas nur tre malofte en iuj prunteprenitaj (plej ofte etrusk-devenaj kaj grekdevenaj, respektive) vortoj.

La litero w, kie ĝi aperas, povas prononciĝi ĉu kiel la Esperanta ĉu kiel la klasiklatina v.

Klasika latino tute ne konas la interalie Esperantajn sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] aŭ [ŝ]. Ĉiuj ĉi tiuj kaj ankoraŭ aliaj tamen aperas en iuj el la naciaj elparolmanieroj de latino.

Vokaloj redakti

La kvin vokaloj a, e, i, o, u estas prononcataj kun la samaj tonoj kiel en Esperanto; ili havas la saman kvaliton. Ili tamen povas diferi en kvanteco: ĉiu tiu vokalo povas esti aŭ mallonga aŭ longa.

En tekstoj la kvanteco de vokaloj normale ne estas markata. Sed por lernaj kaj vortaraj bezonoj ĝi kutime markiĝas per diakritikaj signoj, tiel ke hoketo (ă) signifas mallongan vokalon kaj makrono (ā) longan. La hoketo tamen estas kutime ellasata kaj vokaloj konsiderataj mallongaj ĉiam, kiam ili ne superhavas makronon; tian uzon ni sekvos ankaŭ en ĉi tiu lernolibro.

Mallongaj vokaloj prononciĝas same kiel normalaj vokaloj en Esperanto. Longaj vokaloj estu ĝenerale duoble tiel longaj (t.e. ke ilia sono daŭru duoble pli longe ol la sono de mallongaj vokaloj).

La prononcon de longaj vokaloj vi povas ekzerci jene: eldiru Esperante unu vokalon duoble (aa kiel en vilaa; ee kiel en spontanee; ii kiel en alii; oo kiel en heroo; uu kiel en ĝuu, ktp.); nun, estas kutimo por plej multaj parolantoj de Esperanto intermeti inter la du samajn vokalojn ian hiaton (eble apenaŭ aŭdeblan hglotan halton): eligu tiun hiaton tute, do ke la du vokaloj preterfluas sen ia ajn interrompiĝo, kaj vi havas longan vokalon.

Tamen, ankaŭ en latino povas fojfoje aperi simpla vokala duopo, kiel en mortuus (mortinta) aŭ Corneliī (la Kornelioj). Tiaj vortoj ja prononciĝu kun hiato.

Plie, aperas (kvankam malofte) en latino la litero y. Tiu prononciĝas kiel la klasikgreka litero upsilon’ (de kiu ĝi devenas), aŭ do kiel u en la franca lingvo, ü en la germana; fakte temas pri i prononcita kun rondigitaj lipoj (estantaj kvazaŭ en la pozicio por diri u). Kiu neniel povas tiun literon eldiri, anstataŭigu ĝin en la parolo per simpla i.

Diftongoj redakti

Latino havas la jenajn diftongojn:

au — prononciĝas [aŭ]
eu — [eŭ]
ae — io ajn inter unusilaba [ae] kaj Esperanta [aj]
oe — simile, [oe] ~ [oj]

Rimarku tamen, ke ne ĉiu skribita ae nek oe estas diftongo. En vortoj kiel āēr (aero), poēta (poeto) aŭ coëfficiēns (“kunefikanta”, koeficiento), ĉiu el la du literoj formas plenan proprasilaban vokalon; tion indikas jen la makrono, jen la du punktoj (t.n. dierezo) super la dua litero.

Plie, eu aperas fojfoje ankaŭ kiel duopo de memstaraj (proprasilabaj) vokaloj – nome tie, kie e apartenas al la radiko kaj u al la gramatika finaĵo de vorto, kiel en aure·us (orkolora) aŭ e·um (lin). En pruntitaj vortoj videblas ankaŭ dusilaba au, ekzemple en la nomoj Menelāus, Wenceslāus.

Litero I redakti

Kiel menciiĝis supre, en la skribo oni kutime ne distingas inter la vokala kaj la konsonanta i, kvankam tiu litero legiĝas jen [i], jen [j]. Estas tamen relative facile tiujn du variantojn distingi; oni sekvu la jenajn regulojn:

  • I fariĝas [j] ĉiam, kiam ĝi staras komence de latindevena vorto: iacta [jakta] “ĵetita”, iam [jam] “jam”, iūstus [ju:stus] “justa”…
    • …aŭ enmeze de vorto, komence de radiko: iniūstus [inju:stus] “maljusta”.
    • Komence de grekdevenaj vortoj (nomoj) i tamen kreas plenan vokalon: Iocasta [iokasta].
  • Se inter du vokaloj, i legiĝas kiel duobla [j]: maior [majjor] “pli granda”.
  • Post la vokaloj e, u ĝi, se estas mallonga, duonkonsonantiĝas: ei [ej] “ho”, cui [kuj] “al kiu”. (Se tamen post e aŭ u sekvas longa ī, la tuto legiĝu dusilabe.)
  • En ceteraj pozicioj, i legiĝas kiel plenvokala [i]: sapientius [sapientius] “pli saĝe”, diū [diu:] “longe”.

Kie povus ekesti konfuzo, la plenvokalan i eblas okaze indiki per dierezo: Gāïus [ga:ius] (gā-i-us).

Duonkonsonanta U redakti

Spite al la plursignifeco de skriba i, oni kutime distingas en la skribo inter la vokala kaj la konsonanta u/v. Estas tamen okazoj, kie eĉ skribata u legiĝas [ŭ]:

  • Post q: quoque [kŭokŭe] “ankaŭ”, aquārum [akŭa:rum] “de akvoj”, equus [ekŭus] “ĉevalo”.
  • Post ng: sanguis [sangŭis] “sango”, linguārum [lingŭa:rum] “de lingvoj”.
  • Post s – sekvate de vokalo: suādeō [sŭa:deo:] “mi rekomendas, decidigas” (de tie “persvadi”), Suētōnius [sŭe:to:nius] (nomo).

Atentu tamen, ke en la pronomo suus (sia) kaj ĉiuj ĝiaj formoj (sua, suōrum ktp.), u estas memstara vokalo (do [suus], [sua], [suo:rum]), same kiel en ĉiuj aliaj vortoj, kies radiko finiĝas je -u (cāsu/um [ka:suum] “de faloj”, “de kazoj”, “de okazoj”).

Ankaŭ post aliaj konsonantoj u normale vokalas: metuō [metuo:] “mi timas”, latuī [latui:] aŭ [latuji:] “mi kaŝiĝis”.

Akcento redakti

Malkiel la Esperanta, la latina akcento povas fali ne nur sur la antaŭlastan, sed ankaŭ sur la antaŭ-antaŭlastan (do trian de la fino) silabon.

Pezo de silaboj redakti

Por povi lokalizi ĝuste la akcenton, oni bezonas scii la pezonlongon de silaboj.

Aparte de la longo de vokaloj, ankaŭ ĉiu latina silabo entute povas esti aŭ malpeza (mallonga) aŭ peza (longa). La problemaro de silaba pezo estos plene eksplikita en unu kromleciono kadre de enkonduko al la latina prozodio; nun sufiĉas scii, ke:

  • Silabo estas peza:
    • se ĝi enhavas longan vokalon (ā, ē…) aŭ diftongon (au, ae…),
    • se ties vokalon (eĉ mallongan) sekvas pli ol unu konsonanto, dum kio:
      • x estas konsiderata du literoj (kvazaŭ c+s)
      • qu kontraŭe taksiĝas kiel unu litero (kvazaŭ simpla c)
      • h (kreanta la duopojn ch, ph ktp.) ne prikonsideratas, do la tuta duopo taksiĝas kiel unu litero.
      • likva konsonanto (l, r) sekvanta haltkonsonanton (c, g, p, b, t, d; do cl, cr, gl, gr, pr ktp.) kutime ankaŭ ne prikonsideratas kaj la tuta duopo taksiĝas kiel unu litero.
  • Ceteraj silaboj estas malpezaj.

Jen ni videbligos la longojn de silaboj en kelkaj vortoj, skribante “•” por malpeza kaj “–” por peza silabo:

et etiam • • • quoque • • Alexander • – – •
aut posteā – • – numquam – • Achillēs • – –
sērō – – Aenēās – – – quīntīlis – – • Philippus • – •

Lokalizo de akcento redakti

Sciante la silabajn pezojn, oni povas fine lokalizi la akcenton.

  • Latinaj tri- kaj pli-silabaj vortoj havas la akcenton:
    • Sur la antaŭlasta silabo, se tiu estas peza (ĉu pro longa vokalo aŭ plureco de sekvaj konsonantoj): Athēnae, Catullus, Quīntiliānus.
    • Sur la tria silabo de la fino, se la antaŭlasta malpezas: Lātium, Cicerō, Vergilius.
  • Ĉe dusilabaj vortoj akcentiĝas ĉiam la unua silabo.

Atentu – la akcentado de vorto povas ja ŝanĝiĝi, kiam tiu vorto ŝanĝas sian finaĵon (dum deklinaciado aŭ konjugaciado): fēminafēminārumfēmināsfēminīs; laudōlaudāmuslaudantlaudantur.

Ankaŭ la iam uzataj enklizaĵoj -que (kaj), -ve (aŭ) kaj -ne (ĉu), algluataj al la finoj de vortoj, povas kaŭzi ŝoviĝon de la akcento: opus (verko) – opusque (kaj verko); potes (vi povas) – potesne? (ĉu vi povas?)

Tiu ĉi regularo povas eble ŝajni iom tro malfacila je la unua vido, sed vi sciu, ke post mallonga tempo vi povos tute flue legi latinan makronohavan tekston sen ia ajn cerbumado pri la akcento, kiu venos al vi aŭtomate; kaj post alia tempo vi ĉesos bezoni eĉ la makronojn.