Imperfekto redakti

Nun ni prezentu al ni la unuan kromprezencan verban tenson.

Kiel ni jam scias, latino havas plurajn “is-tensecajn” tensojn. Dum pluskvamperfekto priskribas ion, kio okazis eĉ antaŭ la pasinteco (do ion, kion iu estis farinta), simplan neduoblan pasintecon priskribas perfekto kaj imperfekto. El tiuj perfekto staras por momenta, unufoja aŭ finiĝinta ago, dum imperfekto diras, ke iu ago efektiviĝadis daŭre, ripete aŭ nefinite.

Imperfekton ni lernas nun, ĉar ĝiaj formoj kreiĝas de la prezenca radiko de verbo. Male perfekto kaj pluskvamperfekto uzas aliajn verbajn radikojn.

Formado redakti

Imperfekto (ĉe ĉiuj konjugacioj) forme vere similas al prezenco, nur post la tema vokalo kaj antaŭ la persona finaĵo venas ankoraŭ la sufikso -bā- (-ba-). La antaŭa tema ā ĉiam longas, la ensufiksa a / ā mallongas antaŭ -m, -r, -t, -nt kaj -ntur.

La aktiva unuapersona singulara finaĵo estas -m. Nek en aktivo nek en pasivo troviĝas la ligilo -o-.

  • Ekzemploj:
Ni laŭdis: laud + ā + bā + mus → laudābāmus
Li vidis: vid + ē + ba + t → laudābat
Mi laŭdis: laud + ā + ba + m → laudābam
Mi estis vidata: vid + ē + ba + o + r → vidēbar
Vi estis laŭdataj: laud + ā + bā + minī → laudābāminī
Ili estis laŭdataj: laud + ā + ba + ntur → laudābantur

Ĉiujn formojn de la unuakonjugacia verbo laudō, -āre kaj de la duakonjugacia videō, -ēre en la indikativa imperfekto resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la respektivaj konjugacioj.

1a konjugacio Laudō, -āre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Imperfekto laŭdis laud-ā-ba-m laud-ā--s laud-ā-ba-t laud-ā--mus laud-ā--tis laud-ā-ba-nt
Pasivo Imperfekto laŭdatis laud-ā-ba-r laud-ā--ris laud-ā--tur laud-ā--mur laud-ā--minī laud-ā-ba-ntur
2a konjugacio Videō, -ēre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Imperfekto vidis vid-ē-ba-m vid-ē--s vid-ē-ba-t vid-ē--mus vid-ē--tis vid-ē-ba-nt
Pasivo Imperfekto vidatis vid-ē-ba-r vid-ē--ris vid-ē--tur vid-ē--mur vid-ē--minī vid-ē-ba-ntur

Malregulaj verboj redakti

Dō, dare havas en imperfekto ĉiam mallongigita la teman vokalon, dum la posta imperfekta sufikso longas/mallongas kiel ĉe regulaj verboj. Dabam, dabās, dabat, dabar, dabāris ktp.