Latina/Romanaj ciferoj

Romanaj ciferoj

redakti

Por skribi nombrojn sen la neceso vortigi ilin uzas nuntempe multaj skribsistemoj la tiel nomatajn eŭropajn (aŭ hind-arabajn) ciferojn. Tiuj tamen eniris la “latin-kulturan” mondon relative malfrue, nur post mezepoko. Ĝis tiam oni regule uzadis (kaj ĝis nun oni ankoraŭ iam uzas) la ciferojn Romanajn.

La Romanaj ciferoj ne estas apartaj kromsignoj, sed certaj literoj de la latina alfabeto.

La du cifersistemoj, Romana kaj eŭropa, ne nur uzas malsamajn signojn, sed ankaŭ iliaj fundamentoj mem iel diferencas.

Ĉiu signo de la Romana ciferaro havas iun valoron, kiun ni skribas ĉi-sube per la eŭropaj ciferoj:

Signo Valoro
I 1
V 5
X 10
L 50
C 100
D 500
M 1000
 
La Romanajn ciferojn ofte uzas horloĝoj.

La skribado de nombroj efektiviĝas jene:

  • Oni skribas la ciferojn en vico, de maldekstre dekstren, de la plej grandvalora cifero al la malpli valoraj.
  • La valorojn de la ciferoj oni sumigas.
  • Ĉar ĉiu cifero estas maksimume la kvinoblo de la antaŭa cifero (V = “IIIII”), oni ne skribas pli ol kvar samajn ciferojn vice.
  • Por ke oni ne bezonu skribi eĉ kvar ciferojn vice, povas uziĝi subtrahado: se iun ciferon antaŭas malpli valora cifero, ties ĉi valoro subtrahiĝas de la valoro de la sekva pli granda cifero.
 
Enskribo en Admiralitata arko en Londono. Notu la neuzon de subtrahado (tamen oni ja povus skribi MCMX).

Ekzemploj:

  • VI = 5 + 1 = 6
  • IX = VIIII = 10 - 1 = 9
  • XIII = 10 + 1 + 1 + 1 = 13
  • CXXVII = 100 + 10 + 10 + 5 + 1 + 1 = 127
  • CCIV = CCIIII = 100 + 100 + 5 - 1 = 204
  • CDI = CCCCI = 500 - 100 + 1 = 401
  • CMLXIX = DCCCCLXVIIII = 1000 - 100 + 50 + 10 + 10 - 1 = 969
  • MCDXXIV = MCCCCXIIII = 1000 + 500 - 100 + 10 + 10 + 5 - 1 = 1424
  • MDCCCLXXXVII = 1000 + 500 + 100 + 100 + 100 + 50 + 10 + 10 + 10 + 5 + 1 + 1 = 1887
  • MMXVIII = 1000 + 10 + 5 + 1 + 1 + 1 = 2018

Grandaj nombroj

redakti

La signoj D kaj M origine aperis ne kiel la literoj, sed kiel vertikalaj linioj kun arketoj: |) kaj (|). Aldonante plian arketon oni povis dekobligi la valoron: ((|)) = 10 000, (((|))) = 100 000. Tiel grandajn nombrojn la Romanoj tamen preskaŭ ne uzadis, ĉar ili ne havis por tio kialojn nek eĉ vortojn: latino ne havas vorton por miliono.

Pli poste, en mezepoko, oni elpensis alian sistemon por skribi grandajn nombrojn, nome per milobliga linio super la litero (ni prezentas malĝuste per substreko anstataŭ superstreko): X = 10 000, C = 100 000, M = 1 000 000.

Kronogramoj

redakti

Ludema kombino de la latinaj alfabeto kaj ciferoj nomiĝas kronogramo (ĥronogramo; chronogramma). Tio estas enskribo, kiu enhavas literojn interpreteblajn kiel Romanaj ciferoj – kiuj post sumo ja montras iun daton, rilatan al la enskribo. Iam ĝi skribiĝas verse, ekzemple kiel heksametro.

La literoj ne bezonas aperi skribe en la ĝusta sinsekvo. Ne uziĝas do substrahado nek la sinsekvaj reguloj; oni simple sumigas la valorojn.

Ekzemploj:

  • Sur la Karola ponto en Prago estas statuo de Judaso Tadeo, kaj sube enskribo diranta ne nur dediĉon, sed ankaŭ la daton, kiam oni starigis la statuon: DEVOTO CHRISTI AMICO (“Al sindona amiko de Kristo”: 500 + 5 + 100 + 1 + 1 + 1000 + 1 + 100 = 1708).
  • En Transilvanio estas monumento kun la enskribo SICVLICIDIVM, memoriganta pri la amasmurdado de la sikula popolo, okazinta en (1 + 100 + 5 + 50 + 1 + 100 + 1 + 500 + 1 + 5 + 1000 =) 1764.
  • La libro Hugo Grotius his Sophompaneas eldoniĝis en jaro, kiun kronogramas la nomo de la aŭtoro mem: Francis Goldsmith, (100 + 1 + 50 + 500 + 1000 + 1 =) 1652.