Skribo redakti

 
Klasika latina alfabeto uzita sur Romana monumento

La lingvo latino skribiĝas per la latina alfabeto. Tiu devenis de la greka alfabeto, kun kiu ĝi havas multajn komunaĵojn kaj kiu mem havis fontojn en alia pli malnova alfabeto, la fenica. Ĉiuokaze la latinan alfabeton, kutime en iom priŝanĝita formo, transprenis post latino ankoraŭ multaj aliaj lingvoj, inkluzive Esperanton.

En la klasikaj tempoj la latina alfabeto iris jene:

A B C D E F G H I K L M N O P Q R S T V X Y Z

Dum la tempoj de la Romaj respubliko kaj imperio, sole la majuskla literaro estis en oficiala uzo. Nur en frua mezepoko ekestis ankaŭ la minusklaj literoj:

a b c d e f g h i k l m n o p q r s t u x y z

(En tiu frua minuskla skribo oni uzadis la literon u kiel la minusklan version de V.)

Al tiu alfabeto pli poste aldoniĝis ankaŭ majuskla U kaj minuskla v, kaj W w. Fine aperis ankaŭ la litero J j, sed fakte nur kiel varianto de I i, ne kiel aparta litero.

La plena latina alfabeto (tamen sen diversaj unuoplingvaj aldonaĵoj) hodiaŭ do estas:

A B C D E F G H I K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
a b c d e f g h i k l m n o p q r s t u v w x y z

Variantoj redakti

 
Plako informanta pri la vizito de aŭstria imperiestro Francisko Jozefo en loka biblioteko; rimarku la uzon de J en Jmperator.

La klasikaj skribaĵoj havas unu partikularaĵon: la literoj I kaj V povas ĉiu signifi jen vokalon (kvazaŭ Esperantajn [i] kaj [u], respektive), jen la parencan duonkonsonanton ([j] kaj [ŭ]). Nur pli poste tiu afero simpliĝis: nun oni jam en plej multaj okazoj kutime skribas V v por la konsonanto kaj U u por la vokalo.

Oni povas laŭplaĉe skribi J j anstataŭ I i – precipe tie, kie temas pri duonkonsonanto – tamen tiu litero estas en latino ĝenerale konsiderata nur varianto de I i kaj ne havas do propran lokon en la alfabeto. En la moderna tempo superas ĉe la plimulto da libroj (inkluzive vortarojn) tia praktiko, ke kvankam oni ja distingas inter V v kaj U u, oni tute ne uzas la literon J j kaj skribas laŭklasike nur la solan literon I i kaj por la vokalo, kaj por la duonkonsonanto. Tiun uzon ni sekvos ankaŭ en ĉi tiu lernolibro.

Tamen vi estu preta renkonti en diversaj (precipe malnovaj) latinaj tekstaĵoj ankaŭ vortojn skribitajn laŭ malkutimaj skribmanieroj, ekzemple jam (anstataŭ niamaniera iam), conjunx (por coniunx) aŭ uideo (por video), laudaui (por laudavi). Inter aliajn malkutimaĵojn ŝatatajn precipe en la pasinteco apartenas la uzo de ligaturoj por ae kaj oe (Cæsar, Æmilius, cœpi), aŭ – nun jam sole historiaj kuriozaĵoj – tuta neuzado de ae kaj oe (anstataŭigo de ambaŭ per simpla e aŭ ę) aŭ ekzemple la uzado de longa s komence kaj enmeze de vortoj (ſubſtituis anstataŭ substituis), aŭ uzado de plej diversaj supersignoj.

En ĉi tiu libro ni iam uzados duopon da supersignoj – la makronon (ā) kaj la dierezon (ë); pri ilia funkcio legu en la sekvanta leciono.

Ĝis nun videblas tre ofte (ekzemple ĉe monumentoj k.s.) la antikva nur-majuskla skribo: IAM, CONIVNX, VIDEO, LAVDAVI, CAESAR, AEMILIVS, COEPI, SVBSTITVIS.

Maloftaj literoj redakti

La literoj K, Y, W kaj Z uziĝas nur tre malofte. Ili ĉiuj renkonteblas antaŭ ĉio en vortoj prunteprenitaj el aliaj lingvoj: K en iometo da malnovaj etruskaj esprimoj (ekz. Kalendae, “kalendoj” (koncepto el la Romana kalendaro) aŭ Kaeso – persona nomo) kaj Y kun Z precipe en grekdevenaj vortoj (plej ofte nomoj kaj loknomoj). La litero W aperas nur en mezepoka latino kaj iuj novlatinaj biologiaj nomoj.

Kontraŭe Q kaj X estas ambaŭ tre ofte renkonteblaj literoj, estante uzataj en multaj originaj latinaj vortoj.

Interpunkcio redakti

En la klasikaj tempoj oni apenaŭ uzadis interpunkcion kaj diversajn helposignojn. Legante ne redaktitajn tekstojn kaj monumentajn enskribojn vi do devos helpi vin mem. Tamen en pli modernaj tempoj oni komencis uzadi interpunkcion kaj nuntempe la uzo de ili en latino ne tre diferas de la kutimoj de Esperanto kaj aliaj latinalfabetaj lingvoj.

Ĉefliteroj redakti

En latino oni majuskligas ne nur proprajn nomojn personajn (Iulius, Aemilia, Caesar) kaj lokajn (Roma, Graecia), sed ankaŭ la nomojn de la anoj de la lokoj (Romanus, Graecus) kaj ĉiujn adjektivojn devenantajn de ili.

Kutime skribiĝas ĉeflitero komence de frazo, same kiel en Esperanto, kaj tiun uzon ni sekvos ankaŭ en ĉi tiu lernolibro. Eblas tamen komenci frazon per minusklo (same kiel en la greka skribo), se la unua vorto ne estas jam mem majuskligenda.