Latina/Tria konjugacio (imperfekto, futuro)

Tria konjugacio (imperfekto kaj futuro) redakti

Imperfekto redakti

La imperfekto de la tria konjugacio similas al tiu de la unuaj du konjugacioj. Oni uzas la sufikson ba / bā. La tria konjugacio ne havas teman vokalon, tamen antaŭ la sufikso venas la (longa) vokalo ē, kiel ĉe la dua konjugacio. Plie, la verboj de la -varianto antaŭmetas antaŭ tiu ē ankoraŭ i.

  • Ekzemploj:
Mi legis: leg + ē + ba + m → legēbam
Ili estis legataj: leg + ē + ba + ntur → legēbantur
Ni estis kaptataj: cap + i + ē + bā + mur → capiēbāmur
Vi legis: leg + ē + bā + tis → legēbātis
Ŝi kaptadis: cap + i + ē + ba + t → capiēbat

Ĉiujn formojn de la triakonjugacia verbo legō, -ere kaj de la triakonjugacia varianta verbo capiō, -ere en la indikativa imperfekto resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la respektivaj subklasoj de la tria konjugacio.

3a konjugacio Legō, -ere
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Imperfekto legis leg-ē-ba-m leg-ē--s leg-ē-ba-t leg-ē--mus leg-ē--tis leg-ē-ba-nt
Pasivo Imperfekto legatis leg-ē-ba-r leg-ē--ris leg-ē--tur leg-ē--mur leg-ē--minī leg-ē-ba-ntur
3a konjugacio,
iō-varianto
Capiō, -ēre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Imperfekto kaptis cap-i-ē-ba-m cap-i-ē--s cap-i-ē-ba-t cap-i-ē--mus cap-i-ē--tis cap-i-ē-ba-nt
Pasivo Imperfekto kaptatis cap-i-ē-ba-r cap-i-ē--ris cap-i-ē--tur cap-i-ē--mur cap-i-ē--minī cap-i-ē-ba-ntur

Futuro redakti

Male al imperfekto, la triakonjugacia futuro estas diferenca de la unua- kaj duakonjugacia. Nome ĝi ne uzas la sufikson b(i). Anstataŭe, la tria konjugacio kreas futurajn formojn (por ĉiuj personoj krom la unua singulara) tiel, ke post la radiko venas la liga vokalo e / ē (ĝuste kiel ĉe prezenco de la dua konjugacio) kaj post tiu la persona finaĵo. La unua singulara persono uzas anstataŭ e / ē la vokalon a (kaj post tiu -m).

La -variantaj verboj antaŭmetas antaŭ la ligan e / ē ankoraŭ i, jam kompreneble.

  • Ekzemploj:
Li legos: leg + e + t → leget
Ci legos: leg + ē + s → legēs
Mi kaptos: cap + i + a + m → capiam
Vi estos kaptitaj: cap + i + ē + minī → capiēminī
Ili kaptos: cap + i + e + nt → capient
Mi estos legata: leg + a + r → legar
Ci estos legata: leg + ē + ris → legēris (ne konfuzu kun legeris – prezenco)

Resumaj tabeloj:

3a konjugacio Legō, -ere
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro legos leg-a-m leg-ē-s leg-e-t leg-ē-mus leg-ē-tis leg-e-nt
Pasivo Futuro legiĝos leg-a-r leg-ē-ris leg-ē-tur leg-ē-mur leg-ē-minī leg-e-ntur
3a konjugacio,
iō-varianto
Capiō, -ere
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro kaptos cap-i-a-m cap-i-ē-s cap-i-e-t cap-i-ē-mus cap-i-ē-tis cap-i-e-nt
Pasivo Futuro kaptiĝos cap-i-a-r cap-i-ē-ris cap-i-ē-tur cap-i-ē-mur cap-i-ē-minī cap-i-e-ntur