Latina/Tria konjugacio (prezenco)

Tria konjugacio (prezenco) redakti

Ĝis nun ni traktis la unuan kaj la duan konjugaciojn. Tiuj estis fakte tre similaj: venis la radiko, post tio ia tema vokalo (ĝuste ties formo estis apartaĵo de ĉiu el la konjugacioj) kaj post tiu la persona finaĵo. La unua konjugacio havis teman vokalon a, la dua – e.

La tria konjugacio estas iom diferenca, nome en tio, ke ĝi ne havas ian teman vokalon. Tamen la personaj finaĵoj ne ligiĝas kun la radiko pere de nenio; ekzistas ja certa neŭtrala intervokalo, kiu plej ofte prenas sur si la formon de e (kiel en infinitivo) aŭ i (kiel ĉe plej multaj prezencaj formoj).

Plie, la tria konjugacio ne estas tute unueca kaj havas du subklasojn. La pli grandan ni nomu “normala” kaj pri la dua ni parolu kiel pri -varianto, ĉar ĝia marko estas ĝuste la finiĝo -iō en la vortara unuapersona formo, male al la normala simpla .

En prezenco de la normalaj triakonjugaciaj vortoj la unua singulara persono havas nenian ligan vokalon, la dua singulara havas aktive -i-, pasive -e-; la tria singulara, unua kaj dua pluralaj havas ĉiam -i-, la tria plurala -u-. La ligaj vokaloj ĉiam mallongas.

La infitiva finiĝo estas -ere (kun mallonga (kaj sekve neakcentita) e, male al la dua konjugacio), sed vi atentu pri la pasiva infinitivo, kies finiĝo estas nur (ne -erī). La imperativaj finiĝoj estas -e/-ere kaj -ite/-iminī – atentu denove, ke la vokaloj mallongas.

  • Ekzemploj:
Ĝi estas legata: leg + i + tur → legitur
Vi legas: leg + i + tis → legitis
Mi legas: leg + ō → legō
(Ci) legu: leg + e → lege
Ili legatas: leg + u + ntur → leguntur
Vi legu: leg + i + te → legite

Ĉiujn formojn de la triakonjugacia verbo legō, -ere en la prezencaj indikativo kaj imperativo kaj ĝiajn prezencajn infinitivojn resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la tria konjugacio, krom tiuj de la -varianto.

3a konjugacio Legō, -ere
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco legas leg-ō leg-i-s leg-i-t leg-i-mus leg-i-tis leg-u-nt
Pasivo Prezenco legatas leg-o-r leg-e-ris leg-i-tur leg-i-mur leg-i-minī leg-u-ntur
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco legu leg-e leg-i-te
Pasivo Prezenco legiĝu leg-e-re leg-i-minī
Infinitivo
Aktivo Prezenco legi leg-e-re
Pasivo Prezenco legati leg-ī

-varianto redakti

Al la -varianto apartenas tiuj triakonjugaciaj vortoj, kiuj havas en la singulara unuapersona aktiva indikativo de prezenco la finiĝon -iō: tion oni do facile ellegas el la vortaro. La karakterizaĵo de tiaj ĉi verboj estas tio, ke en iuj formoj estas antaŭ la neŭtralan ligan vokalon enmentita ankoraŭ la vokalo i. En prezenco temas pri la unua singulara kaj pri la tria plurala personoj.

Ekzemploj:

Ci kaptas: cap + i + s → capis
Mi kaptas: cap + i + ō → capiō
Ili estas kaptataj: cap + i + u + ntur → capiuntur

Jen tabelo por la -variantaj verboj. Vi tamen bezonas zorgi nur pri la flavete markitaj lokoj: alio senŝanĝas.

3a konjugacio,
iō-varianto
Capiō, -ere
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco kaptas cap-i-ō cap-i-s cap-i-t cap-i-mus cap-i-tis cap-i-u-nt
Pasivo Prezenco kaptatas cap-i-o-r cap-e-ris cap-i-tur cap-i-mur cap-i-minī cap-i-u-ntur
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco kaptu cap-e cap-i-te
Pasivo Prezenco kaptiĝu cap-e-re cap-i-minī
Infinitivo
Aktivo Prezenco kapti cap-e-re
Pasivo Prezenco kaptati cap-ī