Latina/Unua konjugacio
Unua konjugacio
redaktiJen ni lernos, kiel konjugacii latinajn verbojn de la unua konjugacia modelo – do tiujn, kiuj havas la infinitivon finiĝantan je -āre – en prezenca indikativo.
Karakterizaĵo de la unua konjugacio estas la vokalo a / ā. Ĝi estas ĝia tema vokalo.
Indikativoj de prezenco kreiĝas tiel, ke al la prezenca verba radiko simple “algluiĝas” la personaj finaĵoj – pere de la tema vokalo. Tiu normale longas; nur se ĝin sekvas la finaĵoj -t, -nt aŭ -ntur, ĝi mallongas.
Esceptaj estas la formoj de la unua persono de singularo (kaj la aktiva kaj la pasiva), kie la tema vokalo estas “forglutita” de la persona finaĵo -ō (-o-r).
- Ekzemploj:
- Vi (ci) laŭdas: laud + ā + s → laudās
- Ili laŭdas: laud + a + nt → laudant
- Mi laŭdas: laud +
ā+ ō → laudō - Mi estas laŭdata: laud +
ā+ o + r → laudor - Li (ŝi, ĝi) estas laŭdata: laud + ā + tur → laudātur
- Ili estas laŭdataj: laud + a + ntur → laudantur
Ĉiujn formojn de la unuakonjugacia verbo laudō, -āre en la indikativa prezenco resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la unua konjugacio.
1a konjugacio | Laudō, -āre | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Indikativo | Singularo | Pluralo | ||||||
1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 | |||
Aktivo | Prezenco | laŭdas | laud-ō | laud-ā-s | laud-a-t | laud-ā-mus | laud-ā-tis | laud-a-nt |
Pasivo | Prezenco | laŭdatas | laud-o-r | laud-ā-ris | laud-ā-tur | laud-ā-mur | laud-ā-minī | laud-a-ntur |