Latina/Personaj finaĵoj
< Latina
Personaj finaĵoj
redaktiĈiuj latinaj verboj (el ĉiuj konjugacioj kaj eĉ la malregulaj verboj) uzas en ĉiuj tensoj (krom perfekto) de indikativo kaj subjunktivo la jenajn finaĵojn por esprimi la personon kaj nombron.
Personaj finaĵoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Nombro | Singularo | Pluralo | ||||
Persono | 1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 |
Aktivo | -ō/-m | -s | -t | -mus | -tis | -nt |
Pasivo | -(o)-r | -ris | -tur | -mur | -minī | -ntur |
Tiujn ĉi finaĵojn preskaŭ ĉiam antaŭas ankoraŭ iuj tenso- aŭ modo-sufiksoj aŭ diversaj ligilaj vokaloj (ĝuste kiuj estas diferencaj por la diversaj konjugacioj).