Svahila: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Linio 46:
==La prefiksoj venas en ĉi tiu sekvo:==
====1. Nea prefikso====
Plej unue povas veni nea prefikso. Ĝi kunhelpas al igi la signifon de la fraxo nea. Ĝi ne ĉeestis en la ĉisupraj ekzemploj, ĉar ili estis jesaj. La nea prefikset preskaŭ ĉiam estas ''ha-'', kiun oni metas antaŭ ĉion. Escepto estas, se la subjekto signifas ”mi”. Tiam anstataŭe oni ŝanĝu la subjektan prefikson de ''ni-'' al ''si-''. Krom apliki la nean prefikson, oni ofte devas fari alian ŝanĝon en la vorto. En prezenco la tempa prefikso malaperu kaj la lasta vokalo estu ''-i'' se ĝi normale estas ''-a'', kio ofte estas. Pasinttempe oni ŝanĝas la tempa prefikso de ''li-'' al ''ku-''. Pli pri neado venos poste.
 
'''Ekzemploj'''
Linio 73:
 
====3. Tempa prefikso====
Post la subjekta prefikso venas vorto, kiu montras '''kiam''' la ago okazas, la tempa prefikso. Ekzistas ĉirkau dek tempaj prefiksoj. Kelkaj el ili funkcias precize kiel la Esperantaj tempaj finaĵoj: ''-na-'' respondas al ”-as” , ''-li-'' al ”-is”, ''-ta-'' al ”-os”. Kiel jam dirite por nea signifo ''li-'' estu anstataŭita per ''ku-''. Pri aliaj tempaj prefiksoj oni povas legi en la sekcio "Legi svahile".
 
Mallonga formo de prezenco, kun ''-a-'' kuntirita kun la subjekta prefikso, estas uzita por esprimi ĝeneralan agon sen konsideru pri tempo. Ekz: ''Ninasema'' = Mi parolas (Mi estas parolanta nun), ''Nasema'' (n-a-sem-a) = Mi ĝenerale parolas.
 
Pri aliaj tempaj prefiksoj oni povas legi en la sekcio "Legi svahile".
 
====4. Objekta prefikso====
Objekta prefikso (alinome "objekta infikso") respondas al akuzativo de persona pronomo en Esperanto: "min, vin, lin/ŝin/ĝin, nin, ilin". Eksistas proksimume dek kvin objektaj prefiksoj, ĉar ĉiu substantiva klaso havas sian propran ekvivalenton de "ĝin" aŭ "ilin".
 
Ankaŭ ekzistas refleksiva objekta prefikso, ''-ji-'', responda al la Esperantaj ”sin”, aŭ al ”min, vin, nin”, kiam ĝi aludas la saman personon kiel la subjekto. Esperante oni kelkfoje ne uzas Esperante "sin" sed "-iĝ" aŭ alia ilo. Ekz: ''Anafunza.'' (Li/ŝi instruas.) ''Anajifunza.'' (Li/ŝi lernas. Laŭvorte "Instruas sin.")
Linio 88 ⟶ 90:
Nur malsamas la tria persono singularo pri animaloj kaj la dua persono: La Esperanta "li/ŝi" respondas al ''a-'', dum "lin/ŝin respondas" al ''-m-'' aŭ ''-mw-''. La Esperanta singulara ”vi” respondas al ''u-'', dum ”vin” estas ''-ku-''. La dua persono pluralo (kiel subjekto ''m'' aŭ ''mw''), estas kiel objekto ''wa''.
 
Pli malfrue en ĉi tiu kurso ni pritraktos la ne-animalajn substantivklasojn kaj la tutan liston de la subjektajobjektaj prefiksoj, nun nur la animalajn objektprefiksojn:
 
{| class="wikitable"
Linio 106 ⟶ 108:
 
====5. Radiko====
Post tio ne venas pluajn prefiksojn. Tiam venas la '''radiko''', kaj post tiu estu almenaŭ vokalo, kiu ofte estas ''-a''. Tute sen prefiksoj, kun nur radiko plus tiu vokalo, la signifo estas singulara imperativo (iom malmilda): ''Sem-a!'' = diru.!
Se oni anstataŭ ĉiuj prefiksoj metas ''ku-'', oni havas la infinitivon. ''Ku-sem-a'' = diri. Se la radiko estas mallonga, sen vokalo, ĝi kuntrenas tiun infinitivan ''ku''- en multajn el ĝiaj jesaj formoj. ''Ku-l-a'' = manĝi. ''Ni-na-kul-a'' = Mi manĝas. ''Ni-li-kul-a'' = Mi manĝis. ''Ni-ta-kul-a'' = Mi manĝos. ''Kul-a'' = manĝu.