Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  KuboF (diskuto) 20:47, 10 Okt. 2014 (UTC)

Provversioj de artikoloj

redakti

Denove saluton kaj dankon pro via kontribuoj pri lingvoj!

Mi vidas, ke vi uzas vian uzantopaĝon por prilabori artikolojn. Tio ja estas via elekto. Multaj homoj kutimas uzi subpaĝojn de sia uzantopaĝo kaj poste nur alinomi tiun paĝon. Ekzemple estus Uzanto:Oshifima/Afrikansa. Alie eblas ankaŭ en preferoj ŝalti la aldonaĵon PropraProvejo, kiu estas bonega por provversioj.

Tio havas avantaĝon, ke vi povus uzi vian uzantopaĝon por iomete prezenti vin, se vi emas. Ĉiuokaze, la elekto estas via ;). Amike. --KuboF (diskuto) 21:08, 10 Okt. 2014 (UTC)

Dankon pro via konsilo. Oshifima (diskuto) 20:48, 13 Okt. 2014 (UTC)

Dankon

redakti

Saluton! Dankon pro via laboro ĉi tie, ĝi ĵus helpis al mi pri kelkaj detaloj rilate al la Svahila, ĉar mi estis petita Esperantigi gramatikan apendicon por svahila-Esperanta eldonota okaze de la unua Universala Kongreso en Afriko. Mi estis surprizita pri tiom bona fonto kiu jam uzas multajn el la Esperantaj vortoj, kiujn mi serĉis, kaj ankaŭ helpis al mi sur la necesa bazo kompreni tion, kion mi estas tradukanta. Amike --Blahma (diskuto) 06:47, 1 jul. 2024 (UTC)Reply

Mi ĝojas, ke vi ŝatas mian tekston pri la svahila lingvo. Eble ni povas renkontiĝi en Aruŝo? Oshifima (diskuto) 19:23, 2 jul. 2024 (UTC)Reply