Svahila: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Linio 82:
Objekta prefikso (alinome "objekta infikso") respondas al akuzativo de persona pronomo en Esperanto: "min, vin, lin/ŝin/ĝin, nin, ilin". Eksistas proksimume dek kvin objektaj prefiksoj, ĉar ĉiu substantiva klaso havas sian propran ekvivalenton de "ĝin" aŭ "ilin".
 
Ankaŭ ekzistas refleksiva objekta prefikso, ''-ji-'', responda al la Esperantaj ”sin”, aŭ al ”min, vin, nin”, kiam ĝi aludas la saman personon kiel la subjekto. Esperante oni kelkfoje ne uzas Esperante "sin" sed "-iĝ" aŭ alia ilo. Ekz: ''Anafunza.'' (Li/ŝi instruas.) ''Anajifunza.'' (Li/ŝi lernas. Laŭvorte "Instruas sin.")
 
Oni ne ĉiam uzas objektan prefikson. La verbo eble estas intransitiva aŭ la objekto jam klare montriĝas de tio, ke post la verbo estas substantivo. Ekz: ''Ninapenda chakula'' (Mi ŝatas manĝaĵon) donas 104 trafojn per Google. ''Ninakipenda chakula" donas tri trafojn.