Svahila: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎1. Nea prefikso: fraxo —> frazo; Yesa —> Jesa
Oshifima (diskuto | kontribuoj)
Linio 353:
*La klaso '''Infinitivo''' enhavas ĉiujn infinitivojn. Ili komencas je ''ku-'', kaj ankaŭ la subjektprefikso kaj la objektprefikso de la verbo estas ''ku-''. Ekz. ''kula'' (manĝi, manĝo)
 
*La klaso '''Abstrakto''' enhavas preskaŭ ĉiujn neanimalajn substantivojn kiuj komencas je ''u-'' (tre malofte ''w-''). Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''u-''. Multaj simbolas abstraktoj. Ekz. ''uhuru'' (libereco), ''umoja'' (unueco), ''upendo'' (amo). Ĉi tiu klaso ne havas pluralon. Se oni volas diri pri pluraj aferoj, oni devas uzi similan vorton en alia klaso.
 
'''Tiuj estis la facilaj klasoj.''' La signifo-sferoj estas sufiĉe kompreneblaj. Ĉe neanimalaj klasoj la vortkomenco kaj la prefiksoj en la verbo samas.
Linio 366:
'''Jen la malfacilaj klasoj. Sed se vi ne lernos ĉion tuj – neniu problemo! ("''Hakuna matata!''" svahile)'''. Vi eĉ povas preterpasi tiujn klasojn nun por rapide veni al ĉapitroj, kiujn vi pli urĝe bezonas.
 
*La singulara klaso '''Kreskaĵo''' enhavas neanimalajn substantivojn kiuj komencas per ''m-''. Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''u-''. Multaj simbolas unu kreskaĵon, kreskaĵan materialon, lignon, kreskaĵsimilan aferon k. s. Ekz. ''mti'' (arbo, bastono), ''mkate'' (pano).
 
*La klaso '''Kreskaĵoj''' enhavas la pluralojn de la antaŭa klaso, Kreskaĵo. Ĝi do ofte simbolas plurajn kreskaĵon, kreskaĵajn materialojn, lignojn, kreskaĵsimilajn aferojn k. s. La vortoj komencas per ''mi-''. Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''i-''. Ekz. ''miti'' (arboj, bastonoj), (''mikate'' (panoj).
 
*La klaso '''Frukto''' enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''li-''. La substantivo foje komencas je ''ji-'' aŭ ''ch-''. Iuj simbolas unu frukton, aŭ fruktsimilan aferon. Ekz. ''jicho'' (okulo), ''chungwa'' (oranĝo).
 
*La klaso '''Fruktoj''' enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''ya-''. La substantivo foje komencas je ''ma-''. La klaso konsistas el la pluralojn de la antaŭa klaso. Iuj do simbolas plurajn fruktojn, aliaj simbolas abstraktojn. Ekz. ''macho'' (okulo), ''machungwa'' (oranĝo), ''mapinduzi'' (revolucio).
 
*La klaso '''Novaĵo''' enhavas neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''i-'' , kiel pri Kreskaĵoj, sed kiuj estas uzita pri ununombraj aferoj. La substantivo foje komencas je ''n-''. Novaj vortoj ofte apartenas al tiu klaso. Singularo de neanimalaj vortoj komencante per ''n-'', kaj ne-Animalaj vortoj kies singularo kaj pluralo samas, apartenas al tiu ĉi klaso. Ekz. ''redio'' (radio), ''shule'' (lernejo), ''nyama'' (viando, substanco).
 
*La klaso '''Novaĵoj''' konsistas el pluraloj de la antaŭa klaso. Ĝi enhavas neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ''zi-''. La pluralo havas la sama formo kiel la singularo. La substantivoj do foje komencas je ''n-''. Pluralo de novaj vortoj ofte apartenas al tiu ĉi klaso. Ekz. ''redio'' (radioj), ''shule'' (lernejoj), ''nyama'' (viandoj, substancoj).
 
*La tri klasoj '''Loko''' ni pritraktos en speciala ĉapitro pri lokaj esprimoj. Tiaj substantivoj ofte estas adverbaj adjektoj en Esperanto, do prepozicio plus substantivo.
 
La lingvouzanto rajtas iom ŝanĝi la vortkomencojn por modifi la signifon. ''Chai'' = "teo" apartenas al Novaĵo, ''mchai'' = "tearbo" apartenas al Kreskaĵo.
 
AnstataŭiAnstataŭo de la komencaĵokomenca parto de iu vorto per ''m-'' aŭ ''mw-'', plurale ''wa''-, (kiuj abundas en la klasoj Animalo/Animaloj,) foje povas funkcii kiel la Esperanta -ul. (''kuu'' = granda, ''mkuu'' = estro, ”grandulo”)
 
La vortkomencaĵon ''-ki'' (''ch-'' antaŭ vokalo), kaj plurale ''vi-'' (''vy-'' antaŭ vokalo) oni povas uzi iom kiel Esperanta -et, por indiki ion malgrandan, vundeblan aŭ kompetindan. Se la resulto estas animalo, la klaso estu Animalo, sendepende de tio, ke la vortkomenco ŝajnas kiel Etaĵo. ''Ji-'' foje funkcias kiel la Esperanta -eg, montranta grandecon.