Kataluna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Alekĉjo (diskuto | kontribuoj)
Linio 85:
 
 
===Verboj===
==== Indikativo ====
 
Indikativo utilas por paroli simple pri faktoj, pri aferoj, kiuj okazis, okazas
aŭ okazos. Estas pluraj formoj, por klarigi pri la tempa ordo, laŭ kiu ili
okazis/-as/-os.
 
<dl>
 
<dt>Present - prezenco
<dd>Ĝi priskribas nuntempan aŭ agon, aŭ daŭre kutiman agon.
 
<dt>Pretèrit indefinit - preterita perfekto
<dd>Ĝi priskribas pasintan agon, kiu komenciĝis kaj finiĝis '''en difinita kvanto de tempo'''. En normala konversacio (sen kunteksto), oni subkomprenas ''finiĝo hodiaŭ''.
 
<dt>Pretèrit imperfet - preterita imperfekto
<dd>Ĝi priskribas pasintan agon, kiun ni volas rilatigi kun alia ago, kiu okazis
samtempe. Ĝi utilas ankaŭ por priskribi pasintan agon, kiu estis kutima.
 
<dt>Pretèrit plusquamperfet - preterita pluskvamperfekto
<dd>Ĝi priskribas agon, kiu okazis en pasitenco, antaŭ iu alia pasinta ago.
 
<dt>Pretèrit perfet - perfekto simpla
<dd>Nur en literaturo. Sama kiel la ''Pretèrit perfet perifràstic''.
 
<dt>Pretèrit anterior - preterito antaŭa
<dd>Nur en literaturo. Sama kiel la ''Pretèrit anterior perifràstic''.
 
<dt>Pretèrit perfet perifràstic - perfekto simpla (kun verba kompono)
<dd>Ĝi priskribas pasintan agon, kiu komenciĝis kaj finiĝis '''en ne difinita kvanto de tempo'''. En normala konversacio (sen kunteksto), oni subkomprenas ''komenciĝo kaj finiĝo antaŭ hodiaŭ''.
 
<dt>Pretèrit anterior perifràstic - preterito antaŭa (kun verba kompono)
<dd>Simila al la ''Pretèrit plusquamperfet'' (?). Ĝi preskaŭ ne uzatas.
 
<dt>Futur simple - futuro simpla
<dd>Ĝi montras ke ago okazos en futuro, estonteco.
 
<dt>Futur compost - futuro komponita
<dd>Ĝi montras ke ago finiĝis en futuro, estonteco.
 
</dl>
 
{| border=1
|+Esperantaj ekvivalentoj
!Temps verbal
!Esperanta ekvivalento
!Exemple català
!Esperanta ekzemplo
|-
|Present
| -as
|canto
|mi kantas
|-
|Pretèrit indefinit
|estas -inta (hodiaŭaj agoj)
|he cantat
|mi estas kantinta
|-
|Pretèrit imperfet
| -is / estis -anta
|cantava
|mi kantis / estis kantanta
|-
|Pretèrit plusquamperfet
|estis -inta
|havia cantat
|mi estis kantinta
|-
|Pretèrit perfet
| -is / estis -anta (antaŭhodiaŭaj agoj)
|cantí
|mi kantis / estis kantanta
|-
|Pretèrit anterior
| estis -inta
|haguí cantat
| mi estis kantinta
|-
|Pretèrit perfet perifràstic
| -is / estis -anta (antaŭhodiaŭaj agoj)
|vaig cantar
|mi kantis / estis kantanta
|-
|Pretèrit anterior perifràstic
| estis -inta
|vaig haver cantat
|mi estis kantinta
|-
|Futur simple
| -os
|cantaré
|mi kantos
|-
|Futur compost
| estos -inta
|hauré cantat
|mi estos kantinta
|}
 
==== Kondiĉa kaj Subjunktivo ====
 
Fojfoje agoj dependas de aliaj agoj. Do, kelkaj agoj estas kondiĉaj, dubaj, kaj estos tiaj aŭ aliaj laŭ sukceso de kondiĉo.
 
En ĉiu frazo kondiĉa, estas ''kondiĉo'' kaj ''rezulto laŭ kondiĉo''. La ''kondiĉon'' oni povas skribi per ''prezenco'' kaj ''subjunktiva(neperfekta aŭ pluskvamperfekta)'' formo. La ''rezulton'' oni povas skribi per ''prezenco'', ''futuro'' aŭ ''kondiĉa''.
 
Jen ekzemploj de la uzataj konstruoj:
{| border=1
|+Ekzemploj de kondiĉaj frazoj
!Katalune
!Esperante
!Eksplikoj
|-
| Si cantes, plourà
| Se vi kantas, pluvos
| prezenco + futuro(simpla)
|-
| Si volgués, ens pagaria
| Se li volus, li pagus nin
| subjunktivo(pasinta) + kondiĉa
|-
| Si hagués volgut, ens hauria pagat
| Se li volintus, li pagintus nin
| subjunktivo(pasinta perfekta) + kondiĉa(pasinta perfekta - komponita)
|-
| Si et donen diners, calles.
| Se oni donas al vi monon, vi silentas.
| prezenco + prezenco (laŭ ĝenerala senco, ne pri nuntempo)
|-
| Si vols, vine
| Se vi volas, venu
| prezenco (nuntempa) + imperativo
|}
 
'''Noto:''' Katalune, vorteto '''si''' havas du tradukojn esperanten: '''se''' kaj '''ĉu''', en frazoj kiel ''Mi ne scias ĉu li venos morgaŭ - No sé si vindrà demà''. Ni parolis nur pri la kazo '''se'''.
 
La subjunktivon oni ofte uzas ankaŭ en subfrazoj. Plia informo estos en parto pri subfrazoj.
La subjunktivo(prezenco) uzatas ankaŭ por neaj imperativoj. Ekzemploj troviĝas en la sekcio pri imperativo.
 
==== Imperativo ====
 
Ni uzas imperativon, kiam ni celas ion ordoni. Esperante, oni uzas la '''u'''-finaĵon de verboj. Tamen, rimarku ke ne en ĉiuj kazoj de esperanta '''u'''-finaĵo ni uzas imperativan verboformon. Ekzemple, pri komponitaj frazoj, ni uzas subjunktivon (vidu en la ekzemploj). Krome, se oni volas ordoni, sed '''neante''', oni ne uzas la imperativan verboformon, sed la subjunktivan. Jen la ekzemploj
 
{|
|
{|border=1
|+Ekzemploj pri imperativa verboformo
! Katalune
! Esperante
|-
|Vine a les sis
|Venu je la sesa
|-
|Canta'm una cançó
|Kantu al mi kanton
|}
|
{|border=1
|+Ekzemploj pri '''u'''-finaĵo, kie ni ne uzas imperativan verboformon
! Katalune
! Esperante
|-
| No arribis més tard de les deu
| Ne alvenu pli malfrue ol la deka
|-
| Voldria que vinguessis
| Mi volus ke vi venu
|-
| Vull que vinguis
| Mi volas ke vi venu
|}
|}
 
=== Verbaj objektoj ===