Leciono 4: Adjektivoj, adverboj, substantivaj kunmetoj redakti

Lernindaj vortoj redakti

ike - malbona, komplika
jaki - aĉa, feĉa; rubaĵo
lawa - kapo; ĉefa; estri, gvidi
len - vesti, vesto
lili - eta, malgranda; malmulta
mute - multa; multe; tre

nasa - freneza, stulta, stranga
seli - varma
sewi - alta; sankta; ĉielo
tomo - domo, konstruaĵo
utala - batalo, milito, lukto


Substantivaj kunmetoj redakti

Ĉar Tokipono havas nur malmulte da bazaj vortoj, ĝi uzas, por esprimi multajn ideojn, kunmetajn sintagmojn iom similajn al la kunmetaj vortoj de Esperanto. Tamen, la bazaj vortoj restas apartaj: en skribo oni ankoraŭ metas spacon inter ili, kaj parole oni same akcentas la unuan silabon de ĉiu vorto. Kelkaj el tiuj sintagmoj estas memklaraj, aliaj estas iom idiotismaj.


  • jan pona - amiko (laŭvorte, "bonulo")
  • jan utala - soldato (laŭvorte, "militulo" aŭ "militisto")

Adjektivoj redakti

Adjektivo ĉiam sekvas la modifatan substantivon. Tio estas la malo de la regulo por vortfarado en Esperanto, kie la ĉefa radiko staras lasta kaj oni aldonas modifajn radikojn antaŭe.


  • jan pakala - vundita homo
  • ilo moku - manĝilo; forko, kulero, tranĉilo, manĝbastono...

Kiam du aŭ pli da adjektivoj modifas substantivon, zorgu pri la ordo. ni kaj mute preskaŭ ĉiam metiĝas fine de substantiva sintagmo.


  • jan utala pona - bona soldato
  • jan pona utala - batalanta amiko, kunbatalanto
  • jan utala pona mute - multaj bonaj soldatoj
  • jan utala pona ni - ĉi tiu bona soldato

Jen kelkaj iom idiotismaj adjektivaj kunmetoj.


  • pona lukin - bela
  • ike lukin - malbela
  • unpa lukin - sekse alloga

La adjektivajn kunmetojn oni povas simple uzi kiel predikato post li (aŭ sen tio kun misina), sed por uzi ilin ene de substantiva sintagmo, oni bezonas la partikulon pi, kies uzon mi klarigos detale en leciono 10.


  • sina pona lukin. - Vi estas bela.
  • jan ni li unpa lukin. - Tiu ulo estas alloga.
  • *mi lukin e jan pona lukin. - (sensenca; signifus "Mi vidas amikon vidrilatan")
  • mi lukin e jan pi pona lukin. - Mi vidas belulon.

Jen pli da substantivaj kunmetoj:


  • jan lili - infano
  • jan suli - plenkreskulo
  • jan lawa - estro, gvidanto, ĉefo
  • jan sewi - Dio (komparu al la esperanta "la Eternulo" aŭ "la Plejaltulo")
  • jan unpa - amanto; malĉastist(in)o
  • jan ike - malamiko
  • ma tomo - urbo ("domejo")
  • tomo telo - necesejo, banejo ("akvejo")
  • ma telo - marĉo, koto
  • telo nasa - alkoholaĵo; biero, vino...

Plurnombraj kaj Posedaj Pronomoj redakti

La plurnombrajn pronomojn oni formas per la ununombraj pronomoj plus mute:


  • mi mute - ni
  • sina mute - vi (pluraj)
  • ona mute - ili

Por uzi pronomon posedan/genetivan (kiel "mia", "via" ktp.), metu la pronomon post la substantivo kiel ia ajn adjektivo. Certaj substantivoj havas similan genetivan sencon en adjektiva pozicio.


  • jan pona mi - mia amiko
  • ma sina - via lando
  • tomo mi mute - nia domo
  • len jan - ies vestoj
  • seli suno - la varmeco de la suno

Adverboj redakti

Adverboj simple sekvas la modifitan verbon.


  • mi lawa pona e jan. - Mi estras homojn bone.
  • mi utala ike. - Mi batalas malbone.
  • sina lukin sewi e suno. - Vi rigardas supre al la suno.
  • ona li wile mute e ni. - Li ege volas tion.
  • mi mute li lukin lili e ona. - Ni apenaŭ vidis ĝin.

Ekzercoj redakti

a) Jen poemo de jan Pije. Traduku ĝin, kaj kontrolu vian tradukon.


mi jo e kili.

ona li pona li lili.

mi moku lili e kili lili.


Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono. Kontrolu la respondon per la listiloj.


b) La estro trinkis malpuran akvon.

c) Mi bezonas forkon.

ĉ) Malamiko atakas ilin.

d) Tiu malbonulo portas strangajn vestojn.

e) Ni trinkis multe da vodko.

f) Infanoj rigardas plenkreskulojn.


Nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn. Por kelkaj, estas pli ol unu ĝusta respondo.


g) mi lukin sewi e tomo suli.

ĝ) seli suno li seli e tomo mi.

h) jan lili li wile e telo kili.

ĥ) ona mute li nasa e jan suli mute.

Respondoj

Se vi bone ekzerciĝis pri la lernindaj vortoj, vi jam lernis kvaronon de la vortoj en Tokipono. Daŭrigu bone!