Grazina~eowikibooks
Via uzantonomo estos ŝanĝata
redaktiSaluton,
La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.
Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita Grazina. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al Grazina~eowikibooks. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.
Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.
Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.
Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation
23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)
Vikilibroj ne taŭgas por gazetaj artikoloj
redaktiSaluton, skipano de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo! Mi ĝojas vidi novajn membrojn de nia komunumo. Tamen, mi ŝatus atentigi vin pri celo de Vikilibroj - krei liberajn lernolibrojn kun edukaj kursoj. Vikilibroj ne taŭgas por transprenado de artikoloj de aliaj gazetoj kaj revuoj. Bovnolu legi pri tio pli detale en Helpo:Kiel kontribui.
Tamen, ne malĝoju! Ekzistas aliaj vikimediaj projektoj, kie vi povas labori pri ĵurnalismaj aferoj. La projekto Vikinovaĵoj speciale fokusiĝas pri gazetaj artikoloj; tamen, preferataj estas novaĵoj, kiu dume aperis nenie. Bonvolu vidi detalojn pri kio temas por scii, ĉu la projekto taŭgas por vi.
Alia eblo estas Vikifontaro. Tiu projekto stokas jam publikigitajn tekstojn - precipe libroj kaj gazetoj! Bonvolu vidi detalojn.
Tamen, necesa kondiĉo (ankaŭ en Vikilibroj) estas, ke la teksto estu libera (ĝi plenumu la kondiĉojn de CC BY-SA por Vikilibroj kaj Vikifontaro aŭ CC BY por Vikinovaĵoj - bonvolu vere kontroli ĉu tiel estas!). Kutime tio solviĝas per malnoveco - verkoj, kies aŭtoro mortis antaŭ pli ol 70 jaroj estas kutime liberaj. Se temas pri vivantaj personoj (kiel plurfoje en via kazo) necesas konfirmo pri libereco, bonvolu vidi kiel konfirmi liberecon. Se vi povas ricevi konfirmon pri libereco, bonvolu informi min kaj mi helpos pri transigo de jam ekzistantaj artikoloj al Vikifontaro. Ankaŭ bonvolu ne aldonadi novaj artikolojn devenantaj de nuntempaj gazetoj, des pli se ne temas pri lernolibra gazeto! Se la afero pri kopirajto ne solviĝos dum pli-mapli unu monato, mi devos forigi plurajn viajn artikolojn, do bonvolu vere kontroli la aferon!
Mi eble ne portis plej bonajn novaĵojn, sed estonteco estas pli brila ;) Amike.
Okaze de demando, prefere min kontaktu per mia diskuto en Vikipedio, kie mi estas multe pli aktiva kaj mi pli rapide ekvidos la mesaĝon ;) --KuboF (diskuto) 12:06, 13 Apr. 2015 (UTC)
Renamed
redaktiThis account has been renamed as part of single-user login finalisation. If you own this account you can log in using your previous username and password for more information. If you do not like this account's new name, you can choose your own using this form after logging in: Specialaĵo:GlobalRenameRequest. -- Keegan (WMF) (talk)
04:39, 17 Apr. 2015 (UTC)