Nomiĝas Sergej, loĝas en Moskvo, po iom esperantistumas. Mi 'stas ĉi tie precipe por verki ion similan al bona manlibro de la rusa lingvo.


Lingvoj parolataj de mi:

  • esperanto — ankoraŭ ne tute normale, sed regulare kaj volonte;
    • esperantidoj kaj latinidaj planlingvoj: normale komprenas, en iuj eĉ povas ion skribi;
  • slava lingvaro:
    • rusa — denaska;
    • ukraina — ne tre volonte kaj malofte parolas; scias ĝin sufiĉe bone kaj regulare forgesas/restarigas ion;
    • belorusa — volonte, sed malofte parolas; povas skribi/paroli bone, sed nur kun helpo de vortaro;
    • macedona, ĉeĥa, serbokroata, pola: en proceso de (ne tre aktiva) lernado;
    • aliaj slavaj lingvoj — povas kompreni;
  • ĝermana lingvaro:
    • angla — normale sed ne volonte;
    • frisa — multon komprenas, ankoraŭ ne provis lerni;
    • nederlanda — en proceso de aktiva lernado, ne ĉiam komprenas kaj malforte parolas, sed sufiĉe bone skribas kaj legas;
    • afrikansa — komprenas sufiĉe bone tekstojn, tute ne komprenas dirojn;
    • germana — multe lernis, multon forgesis; iom komprenas aŭdaĵon, iom komprenas tekston (sed kun streĉoj); skribi aŭ paroli ne aŭdacas;
    • jida — pli-malpli komprenas tekstojn kaj kantojn, foje povas ion skribi;
    • sveda — jam forgesita; tekstojn komprenas nur kun streĉoj;
    • aliaj nordĝermanaj: povas kompreni kun streĉoj;
  • latinida lingvaro:
    • itala — entute bone (ĉion komprenas, preskaŭ ĉion povas diri), sed mi iomete forgesis la lingvon dum la 2004a jaro kaj post tio provas ĝin restarigi;
    • rumana — normale, sed jam forgesante kaj ne tre volonte;
    • franca — sufiĉe bone komprenas tekstojn;
    • hispana — sufiĉe (sed ne ĉiam) bone komprenas tekstojn kaj dirojn;
    • portugala — ne tro bone, sed komprenas tekstojn;
    • rumanĉa — tre bone komprenas tekstojn;
  • greka: povas kompreni, foje eĉ skribi kun vortaro;
  • aliaj: en proceso de konatiĝado.