• Ekzistas kvin diversaj deklinaciaj modeloj, laŭ kiuj vorto povas esti deklinaciata. Ĉiu substantivo apartenas al unu el tiuj modeloj.
  • Dum singulara nominativa finaĵo de substantivo estas kutime ambigua je la kvin klasoj, oni povas ĝuste klasi la vorton laŭ ĝia genitiva formo.
  • El la genitiva formo oni ankaŭ ekscias la radikon, kiu uziĝas por krei ceterajn (aliajn ol singulara nominativa) formojn.
  • Iuj formoj de deklinaciebla vorto povas esti komunaj por pluraj kazoj kaj/aŭ nombroj.
  • Ekzistas kvar diversaj konjugaciaj modeloj, laŭ kiuj vorto povas esti konjugaciata. Ĉiu substantivo apartenas al unu tia modelo.
  • La tria konjugacio plie havas unu subvarianton.
  • La konjugacion de verbo oni ekscias el ĝia prezenca infinitivo.
  • Latina verbo havas tri radikojn, do krom prezenca infnitivo oni bezonas scii ankoraŭ certajn almenaŭ du aliajn formojn de la verbo, por ekscii la perfektan kaj la supinan radikon.
  • La tabelo de personaj finaĵoj estas komuna por ĉiuj tensoj (krom perfekto) de indikativo kaj subjunktivo de ĉiuj verboj.