• La (prezencaktivaj) infinitivoj de verboj de la dua konjugacio finiĝas je -ēre.
  • La tema vokalo por la dua konjugacio estas e / ē.
  • Dua konjugaciaj tre similas kun la unua, nur kun la tema vokalo estas ŝanĝita.
    • Plie, en la formoj de la unua persono la tema vokalo ne forestas (male al la unua konjugacio), do la finiĝo estas ja -eō / -eor.
  • Ankaŭ la duakonjugacia imperativo kreiĝas same kiel la unuakonjugacia, nur kun la alia tema vokalo.
  • Vortoj de la unua deklinacio finiĝas en nominativo je -us, -(e)r-um.
  • Laŭ tiuj finiĝoj ni distingas tri diversajn subklasojn de tiu ĉi deklinacio.
  • La vortoj de la unua duadeklinacia subklaso estas la ununuraj latinaj vortoj, kiuj havas vokativon apartan de nominativo.
    • La vokativa finaĵo estas -e, anstataŭante la nominativan -us. Ĉe vortoj finiĝantaj je -ius tamen vokativo estas .
  • Tre malregula povas esti la vorto “deus”.
  • Plej multaj duadeklinaciaj vortoj estas virgenraj (la unuaj du subklasoj) aŭ neŭtraj (la tria subklaso). Tamen apartenas al la dua deklinacio ankaŭ kelkaj ingenraĵoj.
  • Ankaŭ en la dua deklinacio estas iuj grekdevenaj vortoj kaj ankaŭ tie ĉi ili povas deklinaciiĝi per iom aliaj finaĵoj.
  • La kutima latina vortordo estas: subjektoobjektoverbo.
    • Sed same kiel en Esperanto ĝi fakte estas ege libera. Precipe en poezio oni povas renkonti tre sovaĝajn vortordojn.
  • Latino ŝatas pasivan voĉon.
    • La aganto de pasive esprimita faro estas en ablativo kaj havas (se estas vivulo) aŭ ne havas (se senvivaĵo) antaŭ si la prepozicion ā / ab.
  • Latino havas entute ses specojn de infinitivoj, po du por ĉiu el la prezenca, perfekta kaj futura tensoj.
    • Prezenca infinitivo do havas du formojn: aktivan kaj pasivan.