Latina/Personaj pronomoj

Personaj pronomoj redakti

Latino ne uzas personajn pronomojn tiel ofte kiel Esperanto, ĉar ĝia verbosistemo ne postulas tion. Uzi personan pronomon en nominativo kiel subjekton oni ja povas, sed la persono kaj nombro estas jam esprimitaj per la verbfinaĵo, do oni faras tion nur por emfazo.

Kiel montras jam la verbaj personaj finaĵoj, latino, male al kutima Esperanto, ja distingas inter singulara kaj plurala dua persono. Se oni volas diri latine “vi”, oni devas elekti la ĝustan pronomon laŭ tio, ĉu oni alparolas unu aŭ plurajn personojn.[noto 1] Por ke ni povu kapti tion Esperante sen longaj eksplikoj, ni en ĉi tiu lernolibro provizore uzas la pronomon “ci”.

Veraj kaj ĝustaj personaj pronomoj ekzistas nur por la unua kaj dua personoj (mi, ci; ni, vi). Pripronomado de la tria persono (li, ŝi, ĝi; ili) okazas nur per alia grupo da pronomoj, nomataj “demonstrativoj”. Al latino tamen ne mankas la refleksiva pronomo (Esperanta si), komuna al ambaŭ nombroj.

La unua- kaj duapersonajn pronomojn resumas la jena tabelo.

Personaj pronomoj
Nombro Singularo Pluralo Refleksivo
Persono 1 2 1 2
Nominativo egō
(ego)
nōs vōs
Genitivo meī tuī nostrī
nostrum
vestrī
vestrum
suī
Dativo mihi
()
tibi
(tibī)
nōbīs vōbīs sibi
(sibī)
Akuzativo nōs vōs
Vokativo egō
(ego)
nōs vōs
Ablativo nōbīs vōbīs

La genitivo de ĉiuj personoj uziĝas nur malofte, ĉar latino havas ja posesivajn pronomojn, kiuj iom malbezonatigas la genitivon. Ĝi tamen uziĝas en iaj frazoj lige kun iuj apartaj vortoj. Ekzemple la adjektivo memor “memoranta, memorkonscia pri” ligiĝas kun genitivo: memor tuī “memoranta cin”.

La pluralaj pronomoj havas genitive po du formoj. La unua uziĝas, kiel ĵus dirite, en la ligo kun iuj apartaj vortoj: memor nostrī “memoranta pri ni”. La dua uziĝas por la tiel nomata partitiva genitivo, do simple en tiaj okazoj, kie oni en Esperanto antaŭmetus la prepozicion “el”: aliī vestrum “iuj el vi”.

La refleksiva pronomo uziĝas same kiel en Esperanto: nur en la tria persono kaj ĝuste tiam, kiam la pripronomata vorto identiĝas kun la subjekto. Sē amat, “li amas sin”.[noto 2]

Posesivaj pronomoj redakti

La kvar personaj kaj la refleksiva pronomoj, prezentitaj supre, ĉiuj havas ankaŭ respondajn deklinacieblajn posesivojn. Iliaj formoj en nominativo estas:

  • egō – meus, mea, meum
  • tū – tuus, tua, tuum
  • nōs – noster, nostra, nostrum
  • vōs – vester, vestra, vestrum
  • suus, sua, suum

Kiel vi povas diveni, la posesivaj pronomoj deklinaciiĝas ĝuste same kiel adjektivoj de la unua kaj dua deklinacioj. Escepta estas nur la vokativa formo de meus, kiu estas (ne laŭekspekte mee).

Notoj redakti

  1. Uzado de plurala pronomo en honoriga alparolo de unu sola persono, praktiko konata el multaj nuntempaj eŭropaj lingvoj, ne estas ofta en latino. Dum la Romanaj respubliko kaj frua imperio tia praktiko tute ne ekzistis, kaj eĉ en pli posta latina parolo ĝi ne normiĝis tiel kiel en iuj naciaj lingvoj.
  2. Tamen kelkaj mezepokaj latinuloj uzis tiun ĉi pronomon ne kiel refleksivaĵon, sed kiel regulan kaj simplan triapersonan pronomon, do ĝi povis signifi eĉ alian personon ol la subjekton: Tunc dīxit nōbīs: Domine quid? Et dīximus sibi: Delphinus mortuus est. “Tiam li diris al ni: Sinjoro, kio? Kaj ni diris al li: La princo mortis.”[1]

Referencoj redakti

  1. https://la.wikisource.org/wiki/Vita_Caroli_IV/Capitulum_VII