Diklitera teksto“ŜAULO”, TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ DE VITTORIO ALFIERI

Resumo de Akto unua

Estas milito inter Izraelidoj kaj Filiŝtoj.

Tagiĝas. Davido fuĝema ĉar persekutita de Ŝaulo reĝo de Izraelo, ĉirkaŭvagas apud la tendaro de Izraelidoj sur montoj de Gilboo. Ĉi tie li hazarde trafis lian fratan amikon Jonatan, filo de Ŝaulo. Davido diras ke, en momento de grava danĝero per sia popolo, li venis por batali kontraŭ Filiŝtoj kvankam li bone scias ke la reĝo povus mortigi lin, pro la malnova malamikeco. Jonatan rakontas pri la insidoj de malfida Abner, generalo de la izraela armeo, kiu malkonsilas la reĝon kaj kaŝincitas lian animon, jam malkvietan pro la dia indigno.

Jonatan parolas al Davido pri la edzino Miĥal, kiu ankaŭ troviĝas ĉe la tendaro: ŝi ploras kaj senesperiĝas pro la malproksimeco de sia edzo kaj preĝas la reĝon, sian patron, rekonduki al si l’amatan edzon.

Jonatan rememoras pasintajn tempojn kiam la izraela armeo sub la gvido de Davido havis pacon, glorion kaj tromemfidon en batalo. Davido konfidas al Jonatan sian intencon alfronti la koleron de Ŝaulo (kiu fakte kredas lin, devigitan rifuĝi ĉe la Filiŝtoj mem, perfidulon) kaj oferi, poste, batali ĉe lia flanko kaj morti por li.

Alvenis fine Miĥal, por, kiel kutime, plori kun sia frato pri Davido kaj preĝi por la mizera patro. Ŝi ĝemas pri sia edzo fuĝema inter danĝeroj kaj minacoj mem de sovaĝaj bestoj. Kiam ŝi vidas Davidon, granda estas ŝia ĝojo sed ankau miro pro la mizera stato de sia edzo.

Tamen ili decidas disiĝi: Jonatan kaj Miĥal iros al patro por pretigi lin al la renkontiĝo kun la bofilon dum Davido, intertempe, kaŝos sin en secreta loko kaj tie atendos eventojn.


        (En endekasilaboj)          S  X  A  U  L  O
                                          ROLOJ

                                           Ŝaulo                                            Jonatan                                            Miĥal                                            Davido                                            Abner                                            Akimelek                                            Izraelaj militistoj                                            Filiŝtaj militistoj  

                                Sceno: la kampo de Izraelidoj, en Gilboo.

   

                                          AKTO UNUA

 

                                          SCENO UNUA

    DAVIDO - Ĉu bremsi, ĉiopova Dio, ĉi tie l’ fluon, al kiu  Vi min puŝis? Mi estos tie ĉi . En ĉi Gilboaj montoj,  nun tendaro de Izraeloj, antaŭ Filistoj la malpiaj. Povus 5 mi hodiaŭ per glavo malamika morti, anstataŭ per Ŝaulo mem! Akra, sendanka Ŝaul! Kiu vian ĉampionon tra kavernoj kaj la rokoj persekutas sen paŭzo. Tamen estis                                                  10 Davido iam via ŝildo;  metis vi ĉiun fidon en mi, al superaj honoroj plialtigis min, bofilon elektis min… Sed, cent kaj cent da kapoj malamikaj, malice, vi min petis:                          15 kaj mi duoble mem el tiuj portis vin... Sed, Ŝaulo estas jam de longe nesinrega(ekster si): lin lasas Dio kiel de malpia spirito predo: kio estas ni, se nun Dio nin forlasas?                                20 Nokto rapidu, al vivdona suno cedu lokon; por ke ĝi ja atestus grandan prodaĵon ĉi tage. Vi estos fama, Gilboo, inter posteuloj, kiuj diros: Davido  sin mem donis                                  25 ĉi tie al Ŝaulo kruda. El viaj tendoj eliru, Izraelo; eliru reĝo: mi hodiaŭ montros mian batallertadon, ĉu Filiŝtojn, eĉ mortigus ankoraŭ mia glavo.                                   30                                                          

                            SCENO DUA
                  
                         Jonatan, Davido

  JONATAN – Kian voĉon mi aŭdas? Estas voĉo kiu konas korvojon.

DAVIDO     - Kiu estas? ...                   32 Ve, tagiĝus! Mi montri min ne volus  kiel fuĝema ...                                           34   JONATAN - Hola. Kion  faras vi ĉe reĝa tendaro? Vi parolu.                                  35  DAVIDO    - Ŝajnas Jonatan ...  Mi estas soldato,  ho, vivu Izraelo! Min Filiŝtojn  bone konas.                                         38

JONATAN - Mi kion aŭdas? Certe estas Davido. 39 DAVIDO    - Jonatan ...   JONATAN – Ĉielo! Frato, ... Davido ... 40   DAVIDO    - Ho ĝojo! ...   JONATAN – Ĉu vere? ...                                                                                              Ho! Ĉu vi en Gilboo? Ĉu vi Reĝon                    41 ne timas?  Mi por vi timas! ..Ve!….                    42   DAVIDO   - Kial? Mi alfrontis milfoje en batalo                43 la morton: poste antaŭ  la kolero maljusta de la patro mi fuĝadis                           45 longe: sed  timo estas vera morto por bravulo. Nun estas en danĝero granda la reĝo kun sia popolo: ĉu  en sekura loko estos David? Ĉu dum mi zorgas pri mi, pendas super                            50 vi  de paganoj la glavo? Pretiĝas mi morti; tra armiloj, en batalo lerte, por la patrio; kaj por Ŝaul mem maldanka, volante mortan min.                       54    JONATAN - Virta David’! Vi la elektito                            55 estas de Dio. Kiu tiajn sentojn

superhomajn inspiras al vi certe, donis al vi eskorte la anĝelojn. Tamen la reĝo kredas ke vi estas                        59 kun malamikoj, li vin pri ribelo                                   60 kulpigas kaj perfido.                                61

DAVIDO    - Ha! domaĝe                                   61 li puŝis min ŝirmiĝi inter liaj malamikoj. Sed se ili batalos kontraŭ li, mi batalos kontraŭ ili ĝis  la venko. Li poste, rekompense,                               65 donos  al mi malamon kaj eĉ morton.                  66

JONATAN - Mizera patro! Estas kiu trompas lin. Malnobla, perfida, la malvera amiko Abner, ĉiam insidtrompas lin. Eĉ demono, kiu lin posedas, 70 lasas al Ŝaul etajn pacmomentojn; sed ruza Abner lin neniam lasas. Lin solan amas Ŝaul kaj aŭskultas: ĉiun virtulon plej altan, li pentras             malsicuran,  necertan.  Vane via                                    75 edzino kaj mi...                         76                                 DAVIDO    - Ho edzino!  Kie estas la dulĉa, la fidela Miĥal? Ĉu ŝi min plue amas, malgraŭ patro? ...             78   JONATAN – Jes... nun ŝi estas en tendaro ...

DAVIDO    - Ŝin ĉu mi vidos?  Ho! Sed kiel? ...                                  80   JONATAN - La patro kompatis ŝin; li ne volis ŝin lasi sola en la reĝejo je doloro: tamen ŝi iom lin konsolas, kvankam      malgaja. Domo esta ploroplena, ekde kiam vi el ŝi estas fora.                                   85

DAVIDO - Ho amata edzino! Via dulĉa aspekto pri pasinta ajn angoro kaj pri ĉio okazos min forprenos. 88                                        JONATAN – Ho vizio! Perdinta vin, delasis ŝi ĉiun ornamaĵon pro doloro: 90 sur ŝiaj distaŭzitaj haroj estas cindro; sur magra vango ploro kaj paleco; en tremanta koro granda, muta sufero. Diras ŝi genue, singultante, milfoje al la patro:                                   95 "Redonu al mi edzon". Siajn robojn ŝi ŝiriĝas;  kaj trempas, patran manon plorante, tial ke ankaŭ  li ploras.  Ĉiuj ploras. Ne Abner, ordonante ke ŝin oni ŝiriĝu el piedoj                                     100 de la patro.                                     101   DAVIDO    - Ho!  Kion vi rakontas ?   JONATAN – Kiam vi malaperis … ho, ne verus! ... Gloro kaj tromemfido en batalo kaj paco malaperis, la Filiŝtoj, kiuj, dum vi nin gvidis estis kiel 105 infanoj, ekde kiam vi ne plu komandas nin gigantoj iĝis: kaj ni minacojn entenas kaj insultojn kaj mokojn  senmemoraj pri ni.  Kial vi miras? Mankas al Izraelidoj                                  110 samtempe glavoj kaj prudent’, Davido.  Mi,  kiu vin sekvinte ne sen gloro en batalkampo, nun sentas frapantan            manon, feblan. Nun ke tre ofte mi vidas vin en danĝero, malproksime                             115 kaj peze vivi; ne ŝajnas nun min batali por la reĝo kaj la patro, l’ edzino, la gefiloj; vi karegas min pli ol regno, patr’, edzin’, gefiloj ...

DAVIDO    - Mi ne meritas ke vi amas tiom 120 min: amu tial Dio vin ...


JONATAN – Li justa, kaj ĉiam premianta veran virton; kun vi estas. . En Ramo vin akceptis Samuelo mortanta; la profeto sankta, kiu la patron iam kronis, 125 antaŭdiris pri vi gravajn aferojn: estas sankta kaj kara al mi via vivo. Mi timas por vi la kortegajn danĝerojn nur; ne tiujn batalkampajn: sed ĉe la reĝa tend’ loĝas perfido 130 kaj morto: donas morton Abner; Ŝaul ofte ordonas ĝin. Mia Davido, kaŝiĝu vi ĝis kiam per milita trumpeto la montaro, do, resonu. Hodiaŭ, ni batalos.        DAVIDO    - Ĉu prodaĵon                                      135 oni volas nuligi? Min Ŝaulo                                 unue vidos, mi demonstros, kiel                            malmola estas mia brusto: mi             konvinkos lin, kaj pli frue koleron de la reĝo alfronti volas, poste                               140 tiun de  malamikaj glavoj. Reĝo, kion vi diros nun, ĉu mi la frunton klinas al vi? Bofilo via, mi nun pardonon al vi petas pri kulpoj neekzistantaj: mi min oferdonas 145 en mortiga danĝero defendanto via. En Ramo la sankta mortanta maljunulo akceptis, vere, min; li parolis min kiel patro: poste                    mortis en miaj brakoj. Iam kiel                               150 filo Ŝaulo amis lin, sendankan! La sankta plejaĝulo min ordonis esti fidela al reĝo kaj same al Dio obeema blinde.  Liajn last-vortojn  klare en koro ĝis tombo                           155 mi portas. “Ho Ŝaulo resaĝiĝu! Vian kapon kolero superstaros plej alta ". Samuelo diris. Volus mi de dia indigno vin savitan, ho Jonatan: kaj tiel estos,  mi                                  160 esperas por ni ĉiuj; por Ŝaulo, se li ekpentus. Se el la ĉielo  Dio eligas sian varmeg-fulmon! Vi scias tion, je alta terura kolero ofte ankaŭ senkulpulon                                   165 Li  implikis. Impeta, granda kirlo elradikigas, teren resaltigas, nuligas same ‘l arbon infektitan,  kaj foliaron, florojn, fruktojn.                  169    JONATAN - Multe povas Davido ĉe Dio por Ŝaul.                                   170 Mi ofte sonĝas vin tiel noblega, ke mi sterniĝas ĉe via piedoj. Plu mi ne diras. Ĝis kiam mi vivos, mi ĵuras reĝa glavo vin neniam                      vundi. Sed … ho ĉielo! ... de insidoj...  175 Kiel mi povas? ...  Inter manĝotabloj,  plezuroj kaj  kantadoj, oni trinkas                    kelkfoje en kaliko ora morton. Kiu vin gardas?                                   179

DAVIDO    - Dio izraela, se mi devas eskapi; min alie                                     180 ne savus plenarmeo. Sed unue ĉu edzinon mi povas vidi ? Mi ne iru tien ĝis sunleviĝ’...                      183   JONATAN - Ĉu ŝi eble tagon en plumoj atendas? Ŝi ĉiam ploras antaŭ sunleviĝo 185 por vi; ni Dion preĝu por la patro malsana.  Jen, blankumas io tie:   aŭskultu, eble ŝi estas: se estus alia, vi ne montru vin, mi petas.                   189   DAVIDO    - Tiel mi faros.                                  190                                                                            SCENO TRIA                                                                         Miĥael,  Jonatan   MIĤAEL  - Nokto malaminda, eterna, ĉu neniam vi ĉesigas? ...                  Ĉu eble l’ leviĝanta suno ĝojon     alportos? Laca mi! Mi en senĉesaj tenebroj ĉiam vivas !  Frato mia! Ĉu pli frue ol mi vi ellitiĝis?                        195 Tamen certe estis mi pli turmentita. Kiel repozi en suplaj kovriloj,      dum, forpelita, fuĝas amato mia … en rifuĝejoj de sovaĝaj bestoj danĝere kuŝas? Patro, pli                              200 nehumana ol ĉiu sovaĝ-besto! Kruda Ŝaulo! Edzon al filino via ĉu vi forprenas, kaj ne l’ vivon?               Frato,  ĉi tie mi ne restas: venu kun mi, vi digne agus; mi, alie,                                  205 iros sola: mi trovos aŭ Davidon aŭ la morton.                                    207   JONATAN  - Malfruu iom; kaj ne ploru: eble al Gilboo venos nia Davido ..   MIĤAEL - Kion? Ĉu Davido kie estas Ŝaulo venos?                                            210   JONATAN  - Kie estas Jonatan kaj Miĥael, David estos trenita ja de sia koro.     Vi credu min en li povas pli amo ol timo. Ĉu vi mirus li kuraĝus veni ĉi tien?                                                 215   MIĤAEL – Ho ĉielo! Pri li mi timtremus ... Tamen, nur lin vidi igus min ...   JONATAN  - Kaj ĉu li nenion timus? ... ĉu sian agon  li ŝajnigus pravan? Malpli timinda en adversa sorto, Ŝaulo malkvieta estas nun,                                     220 dubema pri siaj fortoj; nun, ke la brava Davido ne malfermas al li la vojon tra la malamikoj,     Ŝaulo, do, malfidas, sed silentas. Ĉiu bon-legas sur lia vizaĝo,                                 225 ke ne estas en sia koro venkon. Eble li nun ricevus vian edzon.   MIĤAEL - Veras eble: sed li, … ho, malproksimas; Kie? ... en kia farto? ...                      229   JONATAN - Li proksimas                   … vi ne scias.                                                230  

MIĤAEL – Ĉu min vi iluzias? ...                                                                                                    SCENO KVARA                          Davido, Miĥael, Jonatan   DAVIDO – Jen via edzo.                        231   MIĤAEL - Ho Vido!...  Ho Ĝojo! ... Mirindaĵo! ... Mi ne ... povas paroli ... ĉu vere mi brakumas vin? ... 233   DAVIDO – Edzino! ...   Se mi devas hodiaŭ morti, inter              234 karuloj mi almenaŭ estas. Morti                                 235 pli bone estas ol treni solvivon, sen amo kaj malzorga. Sangsoifa ŝaula glavo, mi atendas vin;  frapu min; de edzino indulgema estu fermitaj ĉi tie okuloj;                         240 la ostoj kunmetitaj kaj kovritaj; el ŝi trempitaj per larmoj.                  242   MIĤAEL – Davido! ...                              Vi komenco kaj fino de espero! Gaju via alveno al mi! Dio, forprenante vin de multaj danĝeroj,                             245 ne vane rekondukas vin hodiaŭ ĉi tie  ... Kian forton al mi donas vian ĉeeston! Tiom mi timtremis kiam vi malproksimis ... sed en kia raspa vesto vin montras naskiĝtago?                             250 Mia prodo; ĉu vi iras sen dignaj vestoj, sen ornamaĵoj? Tiu ora                        purpuro, kiun mi mem teksis, vin ne plu kovras! En tia mizereco, kiu dirus, do, vin reĝan bofilon?                      255    Vi  aspektas soldato simpla.   DAVIDO - Estas en militkampo ni: ne en reĝejo: ĉi raspa vesto kaj la akra glavo plej bona pompo estas. Nun, en sango de Filiŝtoj, purpuron novan volas                                260 mi tinkturi por mi. Vi do esperas ke l’ Dio de  Izraelo min forprenus de l’ masakro, se justas mi ne mortus.   JONATAN  - Jen tagiĝas. Nun jam ŝajnas min ke oni ne plu malfruu. Kvankam estas                                 265 tempo ĝusta, tre oni volas agi singardeme. Matene ni al patro kutimas iri je ĉi tiu horo:           ni kaŝobservos kiel lin hodiaŭ gvidas sian humoron maltrankvilan:                                270 ni preparos lin, se li gajas, je via vido;  samtempe ni evitas ke rakontu revenon vian iu alia al li ja malice. Kaŝu vi ĉar, ĉu iu vin perfidus, Abner 275 la venojn eĉ tranĉigus al vi. Sub helmo kaŝita, vi inter soldatoj miksiĝu; kaj atendu, ne vidita, mian revenon aŭ novaĵojn ...                279                         MIĤAEL - Kiel konfuziĝas Davido? Sub la helmo                                  280 kia  rigardo al lia similas, kiu kiel li portas glavon, kiu resonas tiel en armilojn? Ne,      pli bone, dulĉa amo, ĝis reveno mia kaŝiĝi. Mi mizera! Mi 285 ĵus retrovis vin, kaj ĉu vin jam lasu? Sed nur momente kaj poste neniam plu. Nun mi volas vin en sekurloko.    Ĉu vi vidas ampleksan groton tien je tiu ĉi arbaro ombra?  Tie                                290 mi disigita  ofte de la mondo, vin sopiris, vin vokis, pri vi pensis; per larmoj mi aspergis durajn ŝtonojn: tie, vi kaŝu ĝis tempo ke vi aperu.                                                            295   DAVIDO - Mi entute, ho edzino, vin deziras komplezi. Vi trankvilu: mi saĝas, ne senprudentas, vin amas, estas via: kaj nur Dion mi fidas.                                   298     

(El la itala tradukis Carlo Masella)