“ŜAULO”, TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ DE VITTORIO ALFIERI

Resumo de Akto unua

Estas milito inter Izraelidoj kaj Filiŝtoj.

Tagiĝas. Davido fuĝema ĉar persekutita de Ŝaulo reĝo de Izraelo, ĉirkaŭvagas apud la tendaro de Izraelidoj sur montoj de Gilboo. Ĉi tie li hazarde trafis lian fratan amikon Jonatan, filo de Ŝaulo. Davido diras ke, en momento de grava danĝero per sia popolo, li venis por batali kontraŭ Filiŝtoj kvankam li bone scias ke la reĝo povus mortigi lin, pro la malnova malamikeco. Jonatan rakontas pri la insidoj de malfida Abner, generalo de la izraela armeo, kiu malkonsilas la reĝon kaj kaŝincitas lian animon, jam malkvietan pro la dia indigno.

Jonatan parolas al Davido pri la edzino Miĥal, kiu ankaŭ troviĝas ĉe la tendaro: ŝi ploras kaj senesperiĝas pro la malproksimeco de sia edzo kaj preĝas la reĝon, sian patron, rekonduki al si l’amatan edzon.

Jonatan rememoras pasintajn tempojn kiam la izraela armeo sub la gvido de Davido havis pacon, glorion kaj tromemfidon en batalo. Davido konfidas al Jonatan sian intencon alfronti la koleron de Ŝaulo (kiu fakte kredas lin, devigitan rifuĝi ĉe la Filiŝtoj mem, perfidulon) kaj oferi, poste, batali ĉe lia flanko kaj morti por li.

Alvenis fine Miĥal, por, kiel kutime, plori kun sia frato pri Davido kaj preĝi por la mizera patro. Ŝi ĝemas pri sia edzo fuĝema inter danĝeroj kaj minacoj mem de sovaĝaj bestoj. Kiam ŝi vidas Davidon, granda estas ŝia ĝojo sed ankau miro pro la mizera stato de sia edzo.

Tamen ili decidas disiĝi: Jonatan kaj Miĥal iros al patro por pretigi lin al la renkontiĝo kun la bofilon dum Davido, intertempe, kaŝos sin en secreta loko kaj tie atendos eventojn.

 S  X  A  U  L  O
                                          ROLOJ
                                          Ŝaulo
                                          Jonatan
                                          Miĥal
                                          Davido
                                          Abner
                                          Akimelek
                                          Izraelaj militistoj
                                          Filiŝtaj militistoj

                                Sceno: la kampo de Izraelidoj, en Gilboo.


                                          AKTO UNUA

                                          SCENO UNUA


DAVIDO - Ĉu bremsi, ĉiopova Dio, ĉi tie l’ fluon, al kiu Vi min puŝis? Mi estos tie ĉi . En ĉi Gilboaj montoj, nun tendaro de Izraeloj, antaŭ Filistoj la malpiaj. Povus 5 mi hodiaŭ per glavo malamika morti, anstataŭ per Ŝaulo mem! Akra, sendanka Ŝaul! Kiu vian ĉampionon tra kavernoj kaj la rokoj persekutas sen paŭzo. Tamen estis 10 Davido iam via ŝildo; metis vi ĉiun fidon en mi, al superaj honoroj plialtigis min, bofilon elektis min… Sed, cent kaj cent da kapoj malamikaj, malice, vi min petis: 15 kaj mi duoble mem el tiuj portis vin... Sed, Ŝaulo estas jam de longe nesinrega(ekster si): lin lasas Dio kiel de malpia spirito predo: kio estas ni, se nun Dio nin forlasas? 20 Nokto rapidu, al vivdona suno cedu lokon; por ke ĝi ja atestus grandan prodaĵon ĉi tage. Vi estos fama, Gilboo, inter posteuloj, kiuj diros: Davido sin mem donis 25 ĉi tie al Ŝaulo kruda. El viaj tendoj eliru, Izraelo; eliru reĝo: mi hodiaŭ montros mian batallertadon, ĉu Filiŝtojn, eĉ mortigus ankoraŭ mia glavo. 30


                            SCENO DUA
                  
                         Jonatan, Davido

JONATAN – Kian voĉon mi aŭdas? Estas voĉo kiu konas korvojon.

DAVIDO - Kiu estas? ... 32 Ve, tagiĝus! Mi montri min ne volus kiel fuĝema ... 34

JONATAN - Hola. Kion faras vi ĉe reĝa tendaro? Vi parolu. 35

DAVIDO    - Ŝajnas Jonatan ...  Mi estas soldato,  

ho, vivu Izraelo! Min Filiŝtojn

bone konas.                                         38

JONATAN - Mi kion aŭdas? Certe estas Davido. 39 DAVIDO - Jonatan ...

JONATAN – Ĉielo! Frato, ... Davido ... 40

DAVIDO - Ho ĝojo! ...

JONATAN – Ĉu vere? ... Ho! Ĉu vi en Gilboo? Ĉu vi Reĝon 41 ne timas? Mi por vi timas! ..Ve!…. 42

DAVIDO - Kial? Mi alfrontis milfoje en batalo 43 la morton: poste antaŭ la kolero maljusta de la patro mi fuĝadis 45 longe: sed timo estas vera morto por bravulo. Nun estas en danĝero granda la reĝo kun sia popolo: ĉu en sekura loko estos David? Ĉu dum mi zorgas pri mi, pendas super 50 vi de paganoj la glavo? Pretiĝas mi morti; tra armiloj, en batalo lerte, por la patrio; kaj por Ŝaul mem maldanka, volante mortan min. 54

JONATAN - Virta David’! Vi la elektito 55 estas de Dio. Kiu tiajn sentojn

superhomajn inspiras al vi certe, donis al vi eskorte la anĝelojn. Tamen la reĝo kredas ke vi estas 59 kun malamikoj, li vin pri ribelo 60 kulpigas kaj perfido. 61

DAVIDO - Ha! domaĝe 61 li puŝis min ŝirmiĝi inter liaj malamikoj. Sed se ili batalos kontraŭ li, mi batalos kontraŭ ili ĝis la venko. Li poste, rekompense, 65 donos al mi malamon kaj eĉ morton. 66

JONATAN - Mizera patro! Estas kiu trompas lin. Malnobla, perfida, la malvera amiko Abner, ĉiam insidtrompas lin. Eĉ demono, kiu lin posedas, 70 lasas al Ŝaul etajn pacmomentojn; sed ruza Abner lin neniam lasas. Lin solan amas Ŝaul kaj aŭskultas: ĉiun virtulon plej altan, li pentras malsicuran, necertan. Vane via 75 edzino kaj mi... 76

DAVIDO - Ho edzino! Kie estas la dulĉa, la fidela Miĥal? Ĉu ŝi min plue amas, malgraŭ patro? ... 78

JONATAN – Jes... nun ŝi estas en tendaro ...

DAVIDO - Ŝin ĉu mi vidos? Ho! Sed kiel? ... 80

JONATAN - La patro kompatis ŝin; li ne volis ŝin lasi sola en la reĝejo je doloro: tamen ŝi iom lin konsolas, kvankam malgaja. Domo esta ploroplena, ekde kiam vi el ŝi estas fora. 85

DAVIDO - Ho amata edzino! Via dulĉa aspekto pri pasinta ajn angoro kaj pri ĉio okazos min forprenos. 88

JONATAN – Ho vizio! Perdinta vin, delasis ŝi ĉiun ornamaĵon pro doloro: 90 sur ŝiaj distaŭzitaj haroj estas cindro; sur magra vango ploro kaj paleco; en tremanta koro granda, muta sufero. Diras ŝi genue, singultante, milfoje al la patro: 95 "Redonu al mi edzon". Siajn robojn ŝi ŝiriĝas; kaj trempas, patran manon plorante, tial ke ankaŭ li ploras. Ĉiuj ploras. Ne Abner, ordonante ke ŝin oni ŝiriĝu el piedoj 100 de la patro. 101