Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 08:38, 6. Nov 2010 (UTC)

Vikiversitato redakti

Saluton Robert! Mi vidas ke vi aktivas en la paĝo Vikiversitato:Bibliografio pri stenografio. Tamen, kiel jam estas skribita en Vikiversitato, nuntempe funkcias betaa Esperanta Vikiversitato en http://beta.wikiversity.org/wiki/Ĉefpaĝo . Mi pensas ke pli bonus aldonadi materialojn por vikiversitato rekte tien. Kion pensas vi? Amike. --KuboF (diskuto) 14:07, 18 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, mi ĵus transmetis la paĝon al Vikiversitato. Tamen tie la x-metodo ne funkcias. Ĉu vi povas funkciigi ĝin? -- Robert Weemeyer (diskuto) 08:19, 19 Dec. 2012 (UTC)
Mi jam eltrovis: http://beta.wikiversity.org/wiki/Talk:%C4%88efpa%C4%9Do
Dankon, mi esperas ke Vikiversitato plu disvolviĝos ankaŭ per viaj kontribuoj. Amike. --KuboF (diskuto) 11:29, 19 Dec. 2012 (UTC)

Nova skribo redakti

https://novaskribo.weebly.com/

Stenografio elpensita de Mirco Emerico Marchetta (Italio).

Bv aldoni tiujn informojn al viaj wiki-pagxoj. Dankon! Ruben Sanchez rubensan15@gmail.com 190.48.95.146 15:10, 19 aŭg. 2023 (UTC)Reply