Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun korformaj folioj
Leciono B-4: Tri arboj kun korformaj aŭ rondaj foliojredakti |
Arboj kun korformaj aŭ rondaj folioj, same kiel arboj kun manformaj folioj, ne estas scienca grupo: malsamaj specioj de arboj de la sama familio, eĉ de la sama genro, povas havi ĉu korformajn/rondajn ĉu aliformajn foliojn. La lernanto sciu ke tiu ĉi atentigo estas aplikenda en preskaŭ ĉiuj venontaj lecionoj, kvankam ni rememorigos pri ĝi nur kelkfoje.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Tilia_cordata_-_leaves_02.jpg/200px-Tilia_cordata_-_leaves_02.jpg)
En tiu ĉi leciono ni pritraktos la sekvantajn specojn de folioj:
- korformaj
- triangulaj
- rondaj
- rombaj
Ne estas ĉiam klaraj limoj inter tiuj formoj. Fakte, rondaj kaj rombaj povas simili al la plej ofta formo de arbaj folioj, t.e. elipsa aŭ ovoforma. Sed ne zorgu: ĉio estos klare, kiam vi havas antaŭ vi arbon!
Jen la tri arboj kiujn ni elektis por tiu ĉi leciono:
- B-4/1
→ Tilioj (klara ekzemplo de korformaj folioj)
- B-4/2
→ Cercidoj (klara ekzemplo de rondaj folioj)
- B-4/3 -- → Poploj (pli malsimpla)
Ni konsilas ke vi legu ilin laŭ la supra ordo, sed se vi jam konas sufiĉe bone iun temon vi povas senĝene preterpasi al la sekva.