La rusa lingvo en vivo

La rusa lingvo estas lerninda ne nur pro grandeco de la ruslingva komunumo, sed ankaŭ pro ĝia granda disvastiĝo. Post lerni la rusan vi povos interkompreniĝi ne nur en Rusio, sed ankaŭ en ĉiuj ŝtatoj, aperintaj post disfalo de Sovetunio, do en 14 agnoskitaj (Belorusio, Ukrainio, Litovio, Latvio, Estonio, Moldavio, Taĝikio, Uzbekio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkmenio, Kartvelio, Azerbajĝano, Armenio), 2 parte agnoskitaj (Abĥazio, Sud-Osetio) kaj 4 neagnoskitaj (Montara Karabaĥo, Ĉednestrio, Donecka Popola Respubliko, Luhanska Popola Respubliko) ŝtatoj. Krome kun la rusa vi sentos vin pli komforte en pluraj kurortoj, ŝatataj de la rusianoj kaj pro tio adaptiĝintaj al la rusa. Plejparto de ĉemaraj ripozejoj de Turkio kaj Egiptio, Njaĉango en Vjetnamio — la listo estas daŭrigebla.

Mapo de disvastiĝo de la rusa lingvo. Malhelblua markas landojn kie ĝi havas oficialan statuson, la helblua — tiujn kun vasta uzado.

Se vi planas viziti tiujn ĉi landojn, almenaŭ minimuma kono de la rusa estas tre rekomendinda, ĉar malgraŭ jardekoj de totala instruado de la angla, homoj en Rusio parolas neniujn lingvojn krom la rusa. Laŭ censo de 2010 nur 5% da rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed supozeble plejparte ili iom troigis siajn kapablojn. Do en Rusio oni parolu ruse.

En tiu ĉi lernolibro ni ne parolos pri lingvoreguloj, kiujn vi jam sendube lernis, nek pri fonetiko kaj aliaj teoriaj aferoj. Nia celo estas prezenti praktikan uzadon de la lingvo en ĉiutaga vivo. Por tio ni paŝon post paŝo esploros diversajn situaciojn, ĉiufoje miksante lingvajn ekzemplojn kaj praktikajn sugestojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ pri konduto. Vi jam lernis la lingvon, do nun lernu kiel uzi ĝin. Ek!

P.S. Ĉiuj ekzemploj de apartaj rusaj vortoj estas prezentataj en infinitivo kun esperanto-traduko en krampoj kaj ligilo al Vikivortaro. Rusaj frazoj estas prezentataj en natura formo, do kun uzado de diversaj deklinacioj, kio speguliĝas en iliaj esperanto-tradukoj. En ĉiuj rusaj vortoj haveblas akcentosignoj, escepte de la vortoj kun unu vokalo aŭ tiuj kun ё, kiu laŭregule ĉiam estas akcentata.

Enhavo redakti

Vidu ankaŭ redakti