Unua konjugacio redakti

  • Verboj de la unua konjugacio havas la (prezencan aktivan) infinitivon finiĝantan per -āre.
  • La tema vokalo de la unua konjugacio estas a / ā.
  • En prezenco oni konjugacias tiel, ke post la (prezenca) radiko venas la tema vokalo (aŭ longamallonga) kaj fine la persona finaĵo.
    • Nur en la unua persono la tema vokalo forestas (ĉar la persona finaĵo jam mem estas vokalo: -ō / -or).

Unua deklinacio redakti

  • Vortoj de la unua deklinacio finiĝas en nominativo je -a.
  • Iom malregulaj estas la vortoj “dea” kaj “fīlia”.
  • Plej multaj unuadeklinaciaj vortoj estas ingenraj, nur iuj estas virgenraj.
  • Ekzistas grekdevenaj vortoj, kiuj deklinaciiĝas ja laŭ la unua deklinacio, sed iam kun iom ŝanĝitaj finaĵoj.

Prepozicioj redakti

  • Estas tri grupoj de prepozicioj: tiuj, kiuj ligiĝas kun akuzativo, tiuj ablativaj kaj tiuj, kiuj povas ligiĝi kun ambaŭ kazoj laŭsituacie.

Imperativoj redakti

  • Ekzistas du specoj de imperativoj: prezenca kaj (multe malpli uzata) futura.
  • Per imperativo oni ne povas diri “ne —u” nek ordoni al ĉiuj personoj.