Adjektivoj redakti

  • Ekzistas du grupoj de adjektivoj, tiuj de la unua kaj dua deklinacio, kiuj interesas nin nun, kaj poste tiuj de la tria deklinacio.
  • La unua-dua-deklinaciaj adjektivoj deklinaciiĝas fakte ĝuste same kiel substantivoj.
  • Adjektivo povas uziĝi ankaŭ memsole, sen priskribi substantivon: tiam temas pri substantivigitaj adjektivoj, respondaj al Esperantaj substantivoj kreitaj per la sufiksoj -ulo-aĵo.

Personaj pronomoj redakti

  • Pro la verba sistemo ne necesas uzi personajn pronomoj tre ofte.
  • Veraj personaj pronomoj ekzistas nur por la unuaj du personoj, por la tria uziĝas aliaj pronomoj.
  • Ĉiu persona pronomoj havas ankaŭ sian posesivan pronomon, kiu deklinaciiĝas kiel adjektivo.

Dō, dare redakti

  • Dō, dare estas malregula verbo.
    • Ĝia malreguleco baziĝas sur tio, ke en multaj ĝiaj formoj la tema vokalo ā estas mallongigita je a tie, kie oni ekspektus ĝin longa.