Latina/G Resumo
< Latina
- La rimedo fari adverbon el adjektivo diferencas ĉe la unua/dua deklinacio kaj ĉe la tria deklinacio.
- De la unua-dua-deklinaciaj adjektivoj kreiĝas adverboj plej ofte per la finaĵo -ē.
- Ĉe kelkaj adjektivoj la adverbiga finaĵo estas -ō, ĉe kelkaj restas kvazaŭ neŭtrakuzativa -um.
- Iuj adjektivoj kreas adverbojn malregule.
- Imperfekto uziĝas “is-tensece” por daŭra, ripeta aŭ nefinita agado, male de perfekto.
- La imperfektaj formoj kreiĝas de la prezenca radiko per la sufikso -bā- (-ba-).
- Futuro simple respondas al la Esperanta “os-tenso”.
- Ĝi kreiĝas de la prezenca radiko per la sufikso -b-, post kiu en plej multaj personoj sekvas -i-.
- Tio tamen ĝustas nur por la unuaj du konjugacioj. La pliaj du havas alian sistemon por formi futuron.