Plurfaza dormo

(Alidirektita el Plurfaza Dormo)


Recenzo redakti

Ĉi tiu libro temas pri plurfaza dormo, kiu estas dormoskemo malsimila al tiuj de la plejmulto da homoj. Plurfaza dormanto dormas po multfojoj en ĉiu tago. Plurfaza dormo havas kelkajn avantaĝojn super kutimaj dormoskemoj (unu- aŭ dufaza dormo), nome, plurfazaj dormantoj bezonas malpli da dormo. Multe da plurfazaj dormantoj eĉ raportas ke ili bone funkcias dormante nur 2 horojn ĉiutage!

Plurfaza dormo estas malkutima kapablo, kaj lerni dormi tiel estas granda defio. Espereble ĉi tiu libro faciligos la taskon per praktikeblaj konsiloj.

Antaŭvorto redakti

Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia amiko, Lachlan Scott, kiu mortis la 10an de Marto, 2011 nelonge antaŭ ol li planis provi plurfazan dormon.

Mi ŝatus verki pli da Vikilibroj, sed kompreneble en la vivo ĉio dependas de tempolimoj (eĉ se oni plurfaze dormas). Mi estas senlabora nun, do tio ne estas problemo— sed se vi volus plilongigi mian senlaborecon, vi povas donaci. Mi havas kelkajn ideojn pri novaj Vikilibroj kiujn mi planas verki, ekzemple pri la paleolitika dieto, aŭ pri prezentaj komputilaj/sciencaj temoj. Por donaci, vizitu mian uzantpaĝon.

Kajaeo 21:46, 16 Mar. 2011 (UTC)

Averto redakti

La aŭtoroj ne akceptas kulpon se io malbona okazas al vi aŭ via sano post la sekvo de la konsiloj en ĉi tiu libro. Legante ĉi tiun libron, ekzercu vian cerbon kaj juĝu mem ĉu tiu specifa konsilero praktikendas.

La aŭtoroj ne nepre estas fakuloj pri dormo aŭ kuracado; ili simple estas sukcesaj eksperimentantoj de plurfaza dormo. Ĉiun fakton en ĉi tiu libro akceptu skeptike.

Plurfaza dormo estas preskaŭ tute ignorata en akademia literaturo. Ni ne scias la daŭrajn efikojn de plurfaza dormo, sed kion ni ja scias, estas ke multaj homoj vivis per plurfaza dormo dum jaroj kaj ne raportis sanajn problemojn. Fakte, multaj eĉ diras ke ili sentas sin pli spritaj.

Enhavo redakti

Antaŭ ĉiu ĉapitro kaj subĉapitro estas bildo, kiu reprezentas kiom kompleta estas tiu teksto. Jen la kompletecbildoj kaj iliaj signifoj:

  signifas ke estas eta kvanto da informo kiu povas esti malfidinda.
  signifas ke estas informo, sed ĝi estas tro mallonga kaj sendatala.
  signifas ke la plejmulto da la necesa informo estas tie, sed ĝi bezonas esti organizita aŭ renovigita.
  signifas ke la sekcio estas plena kaj korekta. Tamen, se vi havas rilatan konsilon pri la temo, ne timu tamen enmeti ĝin nur pro tio ke la libro jam estas 'kompleta'. Vikilibro eterne evoluu.

Enkonduko redakti

  1.   Kio estas plurfaza dormo?
  2.   Pri kio temas ĉi libro?
  3.   Sed kiel tio povus funkcii?
    1.   La dormociklo
    2.   Modifi la dormociklon
    3.   Ĉu aliaj sukcese modifiis siajn dormociklojn tiel?
  4.   Ĉu plurfaza dormo estas taŭga por mi?

Elektu vian dormoskemon redakti

  1.   Everyman
  2.   SPAMAYL
  3.   Uberman
  4.   Dymaxion

Adaptiĝo redakti

  1.   Kiel komenci
    1.   Fastado
    2.   Kontrollisto
    3.   Alarmoj
      1.   Kiel uzi Audacity por fari alarmsonon
      2.   Ekzemploj de alarmoj
        1.   Komputilaj alarmoj
    4.   Dormejo
    5.   Substancoj
  2.   Kiel dormeti
  3.   Kiel batali kontraŭ zombioj
  4.   Superdormo
  5.   Adaptiĝprotokoloj

Kion fari per via nova superpotenco redakti

  1.   Kiel zombio
  2.   Kiel duonzombio
  3.   Tutveke

Oftaj demandoj redakti

  1. Sed, mi legis artikolon sur la interreto kiu diris ke plurfaza dormo estas neebla!
  2. Ĉu mi povas multe ekzerci min kaj ankoraŭ repleniĝi per plurfaza dormo?

Terminaro redakti

Indekso de terminoj rilate plurfazan dormon.

Vidu ankaŭ kaj plua legado redakti

Se vi havas blogon en Esperanto kiu temas pri plurfaza dormo, ne hezitu aldoni ĝin ĉi tie.

Aŭtoroj redakti

Laŭ alfabeta ordo:

  • Kajaeo — la ĉefverkisto de la libro.

Kaj dank' al:

  • Salt, kiu sukcese adaptiĝis al Uberman kaj konsilis al Kajaeo.